Okaze de Kristnasko mi volas sendi bondezirojn al FIDELAJ GEAMIKOJ kaj ĉiuj SAMIDEANOJ.
GAJAN KRISTNASKON
kaj FELIĈAN NOVAN JARON 2015 deziras
Piotr
Wednesday, December 24, 2014
Tuesday, December 23, 2014
La lageto - 36
lageto 'rivereto' |
Mia mieno estas pli gaja,
ĝuste evidente mia lageto kovriĝi per akvo. Kvankam kvanto da akvo ne estas tro
granda. Mi rimarkis ankaŭ, ke komencas eĉ alflugi anasoj. Ili ankaŭ estas
kontentaj pro tiu situacio, ĉar en lageto ili trovas ion por manĝo en sekaj
postaĵoj de herboj.
Malgraŭ malbela vetero por
laboro – iom pluvis, ventis, do mi laboris ĉe unu el etaj lagetoj nomite
‘rivereto', nomo devenas de ĝia longeco. Estas sufiĉe facile labori
pro tio, ke grundo estas mola, krome, ne
estis tiel profunde. Laboro ŝovas malrapide, ankaŭ kondiĉoj ne tro komfortaj, sed plue kaj
antaŭen.
Sunday, December 21, 2014
La vintro -2014
Iom da printempo dum vintro |
Tuesday, December 16, 2014
La lageto - 35
Sen komento, ... |
Somere mi provis ĝin kapti, senrezulte, tiam lageto estis preskaŭ malplena de akvo.
Kaj hodiaŭ ankaŭ mankas akvo en mia lageto, sed tio estas ne nur mia afero, ĉar en tuta regiono ne pluvas, kaj grunda fundo de akvo malaltiĝis ĝenerale. Laŭ mia konstanta mezuro manki en mia lageto – 54 cm de akvo. Surfaco de la lageto aspektas terure.
Saturday, December 13, 2014
Polaj aferoj - protestoj
La marŝo de protesto en Varsovio |
Sur la stratoj de Varsovio marŝis ĉirkaŭ 60 -80 miloj da homoj el diversaj anguloj de lando, kaj varsovianoj portis naciaj flagoj, paneloj, blanko-ruĝaj rozoj, kantis patriotismaj kantoj. La komenco de marŝo kaj fino oni kantis himnon. – tia maniere ili malkontentiĝis kontraŭ nuntempaj ŝtatanoj. Kompreneble pinta punkto estis parolo de ĉefo de opozicia partio Sinjoro Jarosław K. Li en akraj vortoj diris, ke ŝtatanoj, alivorte reganta Koalicio ne zorgas pri bonstato de simplaj civitanoj.
Mi citu etan fragmenton el parolo Tiu ĉi marŝo estas de marŝo civitana tiuj, kiuj preferas en Pollando bonan ŝanĝon, kiuj volas venki en batalo kun disvastiganta malbono…” „ homoj en Pollando volas aŭtoritaton honestan kaj justan. Aŭtoritato, kiu estimas Polan moŝtan staton, rangon de poloj – tie en Pollando kaj en la mondo...".
Sunday, December 7, 2014
Esperanto- instuado de Zamenhof
Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj.
Friday, December 5, 2014
La naturo - planto - daturo
La daturo kaj apud ĝi oleandro. |
Nun mi prezentas tiun ĉi floron, tio estas daturo, kiun mi kultivis. Tamen ĝi bezonas tre fekundan grundon, kaj la plej grave malsekecon. Tiu ĉi prezentata planto bezonas somere ĉirkaŭ 10 litrojn da akvo, tage. De kie mi scias pri tio, ĉar ĝi kreskas en la sitelo. Alikaze, kiam ĝi ne estas akvumata, ĝi velkas.
Tuesday, December 2, 2014
Ekologio - nia sano
Farmistoj por akceli kreskadon de bestoj nutras ilin per nutraĵo kun antibiotikoj kaj aliaj komponentoj, tio certigas, ke bestoj kreskas pli bone kaj ne malsanas, tio bedaŭrinde okazas. Do, bredado estas el ekonomia punkto pli profita por bredistoj.
Ni prenu grandegan bredejon de kokinoj. Ĉu bredisto permesas, ke bredejo kalkulante miloj da kokinoj pereas? Mi aldonu, ke kontrolo ekzistas, por ke malkovru antibiotikojn, sed tio estas longa vojo, kiam laboratorio donas rezulton. Finfine ni jam manĝis viandon, ovon!
Serĉistoj indikas ofte, ke antibiotikoj ĉeestas en diversaj produktoj, krome viandoj, ankaŭ legomoj, fruktoj, grenoj kultivataj sur grundoj fekundigataj per sterko de bestoj.
Do, ni havu plenan konscion pri tiu minaco!
P.s. Ĉu vi eble rekonis karakterizan sufiĉe longan vokadon de kortbirdo aŭdatan en filmeto?
Subscribe to:
Posts (Atom)