Sunday, November 17, 2013

De socialismo al kapitalismo- libro pri L. Wałęsa

La plej nova libro pri L. Wałęsa
Antaŭnelonge oni eldonis la verkon pri la pola eksa prezidento L. Wałęsa, kiu prezidentis en Pollando de 1992-1995. La aŭtoro de la libro, Sł. Cenckiewicz, apogas sian verkon surbaze de historiaj dokumentoj /li laboris en Instituto de Memoro Nacia/ prezentas al legantoj diversaj faktoj el tiamaj tempoj, kiuj ĝis nun larĝa publiko ne konis. La periodo ampleksas fruan politikan agadon de Wałęsa t.e. la sepdekaj kaj la okdekaj jaroj. Mi kompreneble legas tiun ĉi libron. Ĝi allogas preskaŭ ĉiun leganton.   En la tria parto de tiu ĉi noto, mi parte tradukas etan eron ĉi verkon.

Sed, nun ankaŭ pri la sama afero, temas pri JES,/Junulara E-Semajno/, en revuo Esperanto nr-o 2, 2012, sur la paĝo 31, oni prezentas artikolon, kiu rakontas
pri renkontiĝo L. Wałęsa kun junularo el la tuta mondo en urbo Gdańsk. Li parolis pri pasinto, nuntempo kaj proksima  estonto - rilate al diversaj aferoj: politiko, socio, ktp. La lasta frazo de renkonto  laŭ aŭtoro de artikolo sonas "pozitivaj vortoj kaj subteno estis dirataj rilate al Esperanto", certe ilin elparolis L. Wałęsa. Interese, kion li diris pri internacia lingvo Esperanto. Ĉu vere, ĉu ŝajne, li eldiris tion?

Nun la tria parto, traduko farita de mi, de la libro Sławomir Cenckiewicz- "Wałęsa homo el teko"

"Senĝene, senelŝuteblaj vortoj, agresive, premiito de Nobel premio paca, reklamita pere nuntempa prezidento, ĉefministro, registraro k.a, pseŭdohistoristoj, kaj forta ĵurnala medio, kiele, "nia ikono" kaj "bono nacia". Jen ĉi 'bono nacia' de tempo al tempo krias je ĉiujn polojn, senĉese instruas, instruas kaj mesaĝas pluajn vivajn saĝaĵojn kiele ĉiopova eksperto. Kaj, polaj dominantaj ĵurnalaj medioj preskaŭ ĉiun tagon malevitas la personon  Wałęsa, tiaman ŝatulon de "saĝulo de Eŭropo", kiele homo fide universala kaj aŭtoritato de politikaj moralaj aferoj. Pririgardante televidon "
'tvn' aŭ lagante..."

Tuesday, November 12, 2013

Ekologio - 8 - klimata konferenco en Varsovio

S-ro Sano kun grupo de gejunuloj.
Hieraŭ en Varsovio ekis la konferenco de ŝanĝo de monda klimato, COP19. En  konferencon partoprenas ĉirkaŭ 6 miloj da partoprenantoj el 200 landoj.
Laŭ organizantoj tiu ĉi konferenco estas nur tiel nomata "labora". Krom ŝtataj reprezentanoj, estas ankaŭ organizaĵoj apude, krome, ne ŝtataj sendependaj.
Tiel okazis, ke paralele en la sama tago estis ankaŭ pola nacia festotago de reakiro de sendependeco de nia lando, do, la klimatan konferencon iom kovris ĝuste nacia tago. Finfine, la ĉefa sciigo regis pri naciaj marŝoj diversajn dirojn, kaj iom da strata bataloj, do, tiu informo pezigis en amasajn mediojn.
Ni ĉiuj bone scias, ke estis granda tajfuno, kiu tuŝis la mezan Filipinon,kaj fariĝis tragedion, kaj ni ankaŭ konas ĝian konsekvencon al civitanoj de tiu ĉi regiono.
En la nomo de registraro de Filipino, la landon reprezentas S-ro Nadereven Sano, kaj li diris,ke komencas malsatiĝon gis la fino de Konferenco, t.s ĝis 21 de novembro. Kaj, al li ankaŭ alligas alia grupo de gejunuloj. Dum renkontiĝo kune kun sinjoro Sano gejunuloj kriis " Ni postulas al justeca klimato, kaj, ni ne volas malplenaj vortoj, ni postulas konkretajn agojn, monojn, ambiciojn, egalecon". "Ni malsatiĝos tiel longe,ĝis tiam,  kiam ne sekvos utila bona dissolvo"
Sed, ĉu ion pozitivos, kaj bonos en ĉi- konkreta afero,  mi dubas sincere pri tion, ĉar estas tiom da diversaj miskompreniĝoj je tiu ĉi temo. Vere, la aferon oni devas tuj konsideri, ĉar estas jam lasta Sonorilego.

Friday, November 1, 2013

Mia familio - letero al fratino

Mia fratino Ela kaj mi
Mia kara fratino, la plej trafe amata fratineto.
Mi hodiaŭ vizitis vin, ĉar ĵus hodiaŭ estas via festotago - mia sanktulino - Elizabeth
Tago de ĉiuj sanktuloj.
Memoro mia, tiam, kaj nun hodiaŭ estas mi ĉe vi, kvankam, fakto okazis 43 jaroj antaŭe.
Kiam mi skribas pri vi, miaj okuloj iomete malsekiĝas,
Ĉar vi tiel juna, almenaŭ, dekoka knabineto devis foriri sur la  duan flankon,
Ĉu prave, mi ĝis nun ne estas konvinkita.
Mi trovas vin la plej bela kaj virta knabineto,
mi devas konfesi al vi, ke nune tiu ĉi trajto estas raraĵo.
Tiel multe okazis en mia familio, mi tion laŭvice priskribos al vi,
mia amata fratineto.
....
p.s. kiam mi trovos vian fotografion, tuj ĝin publikos, ĝis...