Monday, May 3, 2021

Historio - antaŭ 230 jaroj

  Okaze de datreveno de Konstitucio el majo 1791, kiun ni celebras hodiaŭ okazigis ĉefajn festojn en Varsovio. Dum ĉi tiuj festoj partoprenis prezidantoj el 4 landoj, Litovio, Latvio. Estonio, Ukraino, kaj Pollando.


 Do, hodiaŭ pasas 230 jaroj de la proklamo de la Kvarjara Parlamento /Sejm/ (nomata Granda Sejmo) de la unua en Eŭropo, la dua en la mondo, ekstreme grava jura akto, kiu formas la polan demokration. La 3-an de majo 1791, post ŝtorma debato, la Sejmo aprobis registaran leĝon reguligantan la organizadon de ŝtataj aŭtoritatoj kaj la rajtojn kaj devojn de civitanoj.
La Registara Leĝo /Konstitucio de 3-a majo/ aprobita la 3-an de majo 1791 estis provo modernigi la polan sistemon kaj savi ĝian suverenecon. Kvankam ĝi validis nur dum dekkelkaj da monatoj, ĝi tamen estas unu el la fundamentoj de la pola respublikana tradicio, simbolo de demokratio kaj fiero de poloj.


Tamen okazis poste alie,
Post kiam la konstitucio estis aprobita en la limregionoj de la Pola Respubliko, la magnatoj kunvenis kune kun rusa Katerina la 2-a por faligi la novan reĝimon en la urbeto Targowica. La Konfederacio /tiel nomis kunsido/, subtenata de signifa parto de la nobelaro, estis establita la 27-an de aprilo 1792 en Sankt-Peterburgo, kaj la 14-an de majo 1792, ĝi estis oficiale anoncita en Targowica. La perfidon gvidis: Stanisław Potocki kaj hetmanoj: Seweryn Rzewuski, Franciszek Ksawery Branicki, Szymon Kossakowski. Ili estas figuroj je eterneco malhonoritaj.
La konfederitoj /perfiduloj/ nuligis la novan leĝaron adoptitan de la Kvarjara Sejmo (ĉefe la Konstitucio), enkondukis cenzuron, likvidis reformorientajn revuojn kaj subpremis la patriotan partion, kiu ankaŭ prenis la formon de persona kalkulo. Post la puĉo fare de la konfederitoj, Pollando ruiniĝis, kaj la ordonoj diktitaj el la Sankt-Peterburg al polaj prefiduloj profundigis la kaoson en la lando.

2 comments:

Anonymous said...

partoprenis prezidantoj el 4 landoj, Litovio, latavio. Estonio, Ukraino, kaj Pollando.
Nu bone - 4 landoj ; latavio ne estas lando.
Mi iam havis bonan lernantinon je esp.kurso el Latvio
Sed vi estus surpriza se partoprenus prezidanto en lito via.

Piotr said...

Dankon, vi pravas. Mi iomete ridiĝis, ludo de literoj