Thursday, November 11, 2021

Ni poloj memoru la daton 1918

Hodiaŭ tuta Pollando festas kaj solenas la daton, kiu okazis 11.11.1918. Ĝuste hodiaŭ poloj en ĉiuj anguloj de lando civitanoj organizas laŭ eblecoj aranĝojn rememorantaj tiun ĉi daton: diroj, marŝoj, festvaloj, kuradoj, piknikoj, religiaj diservoj, kaj similaj. Ĉefa festo okazis kompreneble en Varsovio. Ankaŭ en mia loko estis organizita modesta aranĝo de tiu ĉi festo. Tiu ĉi tago memoras la reakiron de sendependeco de Pollando en 1918 - post 123 jaroj de dispartigo. Tiu ĉi dato estas ege grava en la pola historio, ĉar dum la dispartigoj nia lando malaperis el la mapoj de Eŭropo kaj neniam estis revenonta, restante sub la okupado de la tri potencoj de Rusio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Post pluraj malsukcesaj ribeloj por sendependeco, post jaroj de okupado de germanoj kaj rusanojo, ŝajnis, ke sendependeco neniam estos reakirita. Tamen, dank' al persista, organika laboro kaj neŝancelebla patriota sinteno de multaj poloj, ni gajnis nian liberecon. Multaj partioj kunlaboris por reakiri sendependecon, de dekstre al maldekstre. Fronte al la okazo, kiu aperis en 1918, ni unuiĝis kaj plene uzis ĝin per komunaj klopodoj en multaj kampoj, de armea ĝis diplomatia kaj socia. La malfacilaĵoj de ĉiuj tiuj partioj estas simbolitaj per la 11-a de novembro, simbola dato, ĉar tiam Józef Piłsudski, kiu venis al Varsovio el Magdeburgo, prenis la potencon el la manoj de la Vicregistaro. Tamen, ĝi ne estis la nura grava dato rilata al la reakiro de sendependeco. Unu monaton pli frue, la 19-an de oktobro, naskiĝis la fundamentoj de la pola ŝtatiĝo - en Cieszyn estas establita la Pola Nacia Konsilio de la Duklando de Cieszyn. La 28-an de oktobro en Krakovo fondiĝis la Pola Likvida Komisiono gvidata de Wincenty Witos. La 7-an de novembro, la Provizora Popola Registaro de la Respubliko de Pollando estis establita en urbo Lublin sub la gvidado de Ignacy Daszyński. La 27-an de decembro, post la alveno de Ignacy Jan Paderewski al urbo Poznań, eksplodas ribelo en regiono /Grand-Pollando/(WielkoPolska). Pollando ankaŭ akiris rekonon en la internacia areno, kiu estis esprimita en la fama programo de 14 poentoj de la usona prezidento Woodrow Wilson, same kiel en la dispozicioj de la Traktato de Versajlo rekonanta la sendependecon de Pollando. Tamen, malgraŭ tiuj sukcesoj, Pollando ankoraŭ devis fari heroan batalon por konservi siajn limojn - libereco neniam estas donita unufoje por ĉiam. Preskaŭ tuj ni devis defendi nin kontraŭ la bolŝevika atako, kiu estis inundi Eŭropon. Dank' al la granda ofero de niaj soldatoj ni atingis unu el la plej grandaj venkoj en la historio - ni gajnis la Batalon de Varsovio. La 11-an de novembro - Nacia Sendependeca Tago memorigas nin pri tio ĉiujare. La granda peno, kiun niaj prapatroj faris por Pollando antaŭ 100 jaroj, devus fariĝi ekzemplo por ni hodiaŭ.

No comments: