Sunday, December 31, 2023

La jaro 2023

La lasta tago de la jaro 2023, do, estas tempo sumigi ĝin. Sed nun pri hodiaŭa vetero. La tago estis suna, kaj preskaŭ senventa, sed ne varma. Se temas pri nokto, do luno brilis bele, oni povu vidi sen arta lumo. La jaro 2023 ĝenerale estis milda, sen eksterordinaraj veteraj okazintaĵoj, mi menciu nur pri la somero, ĝi estis eĉ varmega. En mia privata vivo nenio ŝanĝis, krom tio, ke mi maljuniĝas iom malsanas, sed fartas diverse, bone aŭ malbone ... Ankorŭ unu afero, la lastaj novaĵoj en mia lando, sed tio mi priskribos en komentoj...

Tuesday, December 26, 2023

Mia abelejo - fine de decembro 2023

Mia abelarejo en decembro 2023, kvankam la abelujoj estas en vintra medio sur la fotografio, sed estas nenia spuro de vintro hodiaŭ. Kaj eĉ abeloj elflugis el kelkaj abelujoj por etendi siajn flugilojn. Hodiaŭ estas venta vetero, sed sufiĉe varme, la temperaturo tagmeze atingis +9*C. Mi eĉ volis rigardi en du abelujojn, sed finfine mi rezignis, eble pli varmiĝos, do, mi tiam faros, finfine hodiaŭ estas festo, Sankta Szczepan - la martiro en katolika eklezio.

Monday, December 25, 2023

Wednesday, December 20, 2023

Novaj ordoj en pola - TVP

Hodiaŭ en mia lando estas haltigata ŝtata nacia televido TVP, faris tion nova registraro. Nova registaro konstatis, ke ĉiuj novaĵoj sendataj estis ĝis nun malveraj, precipe enlandaj. Al multo da civitanoj tiaj ŝanĝoj ne plaĉas kompreneble. Sed nova registaro volas enkondukti novajn ordojn. La situacio estas eksterordinara, ĉar tio ne okazis de 1989 jaro.

Sunday, December 17, 2023

Ĉu gravas tion ?

Unuavide, la foto ŝajnas sensignifi, fasko da pajlo kaj iom da rubaĵo sur la glacia surfaco de la lageto. Jen kiel ĝi aspektas, kaj tamen tio, kion mi priskribos, donas al vi multon por pripensi. Ĉi tio okazis sur mia lageto. Du knaboj, Dorian ok jara, kaj Kacper dekdu jara enpaŝis mian posedaĵon, ĝi estas barita, sed por ili tio ne estis problemo. Ili puŝis vaskon de pajlo en lageton, krome forĵetis fajansajn figurojn: cigno, testudo, kapreono en lageton. Kompreneble figuroj rompiĝis. Mi informisis policon pri damaĝo, sed gis nun senrezulto. Mi prenis aferon en propraj manoj, kaj fiksis, ke ĵus tiel du knaboj faris tion. La figuroj menciitaj estis gravaj por miaj nepoj, ili tre ŝatis ilin pro belaj iliaj vizaĵoj. Mi prenis ĉiajn cirkonstancoj je la atento, longe pensis, komparis faktojn /mi aldonu, ke mi antaŭe konis ilin/ kaj fine konjektis, ke nur ili povus fari tion. Kiam mi konfrontis ĉion, la supozo estis trafa. Finfine, mi renkontis kun knaboj, iliaj gepatroj, kaj ĉio precize estis eksplicite. Gepatroj devas perdon ripari. La plej grava demando, kial ili tion faris, kaj kiel ili estas kondutaj? Ĉu gepatroj jam ne regas je geinfanoj. Ĉu dum mia infanaĝo, estis simila? Laŭ mia scio antaŭe regis pli granda disciplino en familio.

Wednesday, December 13, 2023

Historio kaj ...

Militleĝo estis enkondukita en Pollando antaŭ 42 jaroj. Tio estis farita por malhelpi la nacion decidado pri libereco kaj suvereneco. Tiam multaj homoj estis arestitaj kaj metitaj en malliberejojn.La 13 de decembro 1981 jaro. Ĉi tio estas memorinda dato.

Saturday, December 9, 2023

Pensoj

Nenio pasas sen spuro. Kion ajn mi faros, ĝi estos registrita en mia vivhistorio, same kiel ĉiu eta detalo estas registrita en mia medicina historio. Io, kio jam okazis, estas farita por ĉiam. Ĝi malaperis kaj mi ne plu povas ŝanĝi ĝin. Ŝajnas ke ne ekzistas, sed ekzistas. Iu memoras ĝin kaj mi memoras ĝin, kaj vi povas nenion fari por ŝanĝi ĝin. Sed multaj el la agadoj, precipe la malgrandaj, estas por mi negravaj kaj mi neniam memoros ilin en ĉi tiu vivo. Aŭ eble en la dua vivo ili revenos kaj, ĉu mi konsideros ilin? Sed, mi ŝatus vivi alian vivon, sen zorgoj kaj problemoj... Mi volus vivi inter bele flarantajn ne velkantajn florojn, kaj sub blula ĉielo, kaj konsideri pri...

Friday, December 8, 2023

CZEKA nas ZUBOŻENIE! Prof. Modzelewski: Będziemy BIEDNIEĆ i WYLUDNIAĆ się

La profesoro intervjuas pri ekonomiaj probelmoj, precipe polaj, sed ankaŭ ĝeneralaj. Nun, mi rememoras, ke mi renkontis lin en la naŭdekaj jaroj dum ia konferenco, li prelegis. La titolo de prelego estas jena: Atendas nin malriĉeco kaj senhomigeco

Thursday, November 30, 2023

Administracia problemo

Por mi la lastaj monatoj estis sufiĉe lacigaj, pro administra afero, pri kiu mi okupiĝis. Tio estas mia kulpo. Temas pri la planta kampo, kiun mi perdis, kiam mi subskribis la dokumentojn sen zorge legi ilin. Kaj pro ĉi tiu nezorgemo, mi perdis areon entute 9ar 65 m2. Nuntempe mi provas reakiri la kampon, sed ĝi estas malfacila. Krome mia sano suferas ankaŭ psike. Advokatoj volas multe da mono, sed ili ne donas garantion de sukceso. Do mi provas solvi la problemon mem, tio necesas al mi multe da tempo. La foto montras dokumenton el 1945, ĝi estas memoraĵo, ĝi koncernas la kampon, kie mi nuntempe loĝas kaj farmas. La dokumento montrita apartenis al la una posedanto de kampo. Ĝi estis fotita el arkivo.

Saturday, November 18, 2023

Iomete blankiĝis la tero

La unua neĝo aperis dum aŭtuna novembro ĉi jare. Ĉu tio signifu, ke neĝo restos pli longe, tio evidentigos baldaŭ. bildo el mia ĝardeno.
Vere ekĝoiĝis miaj nepoj Zosia k. Adaś, ili tuj matene faris neĝulon

Thursday, November 16, 2023

PROF. ANDRZEJ NOWAK. PORUSZAJĄCY APEL: POLSCE GROZI UTRATA NIEPODLEGŁOŚCI!

Prof.A. Nowak diras pri mia lando Pollando inter alie pri la lasta batolado - voĉdonado 15.10.2023 kaj konsekvenco de tio.

Wednesday, November 1, 2023

Ekologio - ŝanĝo de klimato

Danĝera malsano-"degna"-dengue Degna, infekta malsano iam ĉeestanta nur en malgrandaj areoj de Azio, nun okazas sur pluraj kontinentoj kaj minacas preskaŭ duonon de la tutmonda loĝantaro.Tio estas pro klimata ŝanĝo, diras nova modelado preparita de Airfinity, kompanio traktanta sciencan datuman analizon, raportita de la Brita Telegrafo. La nombro da dengue-kazoj pliiĝas. Ĉi tio estas la rezulto de klimata ŝanĝo Degna, vektora malsano transdonita de tigromoskitoj (Aedes albopictus), manifestiĝas per febro, kapdoloro, muskola kaj artika doloro, kaj karakteriza erupcio. En iuj kazoj, tamen, ĉi tiu malsano povas esti pli danĝera por la sano. Kiel rezulto de la infekto, 36,000 homoj mortas pro ĝi ĉiujare. La plej nova modelado de datumoj pri ĉi tiu malsano montras, ke klimata ŝanĝo, kiu kaŭzas pliiĝon de temperaturo kaj humideco en multaj regionoj de la mondo, estas favora al pliigo de la gamo de apero de la tigra moskito, kaj kun ĝi - la malsanoj. ĝi transdonas. La movo de bestospecioj altiritaj de ĉiam pli pli altaj temperaturoj al la Malnova Kontinento povas havi negativajn efikojn ne nur al nia sano, sed ankaŭ al la ekosistemo. Pli kaj pli da invadaj specioj alvenas en Eŭropon, delokigante bestojn kaj plantojn karakterizajn de la loka naturo. Ĉi-jare ankaŭ nestoj de ekstreme agresemaj fajroformikoj estis rimarkitaj unuafoje en Sicilio. Alia granda problemo estas la termofila blua viburno, kraboj kiuj sentas sin pli kaj pli komfortaj en la Balta Maro, tiel delokigante la indiĝenan bordkrabon.

Monday, October 30, 2023

La monato oktobro - 2023

La fino de oktobro, kaj kia bela, suna tago tagmeze, la temperaturo estis plus 15 gradoj. Estis ja bela tago, ĉar la abeloj eĉ alportis polenon al la abelujoj kaj amase elflugis el la abelujoj. Sur la muroj amase aperis ankaŭ kokcineloj, serĉante dormilon antaŭ la vintro. La sola afero, mankas papiloj ĉi-jare. Ĝenerale, oktobro estis sufiĉe varma monato. Tamen, estis malmulte da pluvo. Do, granda lageto apud la domo estas malplena da akvo. Eblas, ke iom kreskiĝas nivelo de akvo pro falantaj folio de arboj, ĉar folioj prenas grandan kvanton de akvo el lageto.

Friday, October 13, 2023

Malfacila tago!

Ĉiu tago de la vivo de homo ne ĉiam estas feliĉa, sed oni devas vivi kun ĝi. Hodiaŭ estas vendredo kaj la dektria tago de la monato, kaj ĝi montriĝis sufiĉe malagrabla por mi. Sed mi pensas, ke ĉio finiĝos bone. En nia lando, multaj homoj diras, ke estu kiel eble plej malmultaj tagoj, sed multaj homoj kredas, ke tio estas superstiĉo. Sed aliaj diras, ke ĝi estas ordinara tago kiel ĉiu alia. Ĝenerale, tiaj tagoj estas malfacilaj por mi. Do, kio okazis?

Friday, October 6, 2023

Miaj bestoj - hundino "reksia"

Hodiaŭ mi havis malĝojan tagon, ĉar mia hundino forpasis eterne. ĝi aĝis 15 jaroj kaj estis malsana nur unufoje, antaŭ 5 jaroj. Feliĉe tiam bone finiĝs. Kaj nun la situacio okazis subite kaj ĝia malsano daŭris 4 tagojn, komence tio aspektis ne tiel danĝere, sed hieraŭ ĝi matene laŭte bojiĝs, la bojiado estis dolora. Do mi tuj iris al veterinaristo, li aplikis injektojn, k donis ankoraŭ kuracilon, tamen nonio helpis, ĝi doloris tutan tagon. Dum nokto ĝi dormis 4 horojn, kaj hodiaŭ matene forpasis.
Nun estas la tria tago, kiam ĝi pasis, kaj mi ne povas pensi, kial ĝi pasis. Mi aldonu, ke ĝi estadis ĉiam en hejmo.

Saturday, September 30, 2023

Lageto

Mia lageto, kiu situas proksime de domo, konsistas de du partoj. La ĉefa estas ne aktiva, sed la dua iomete vivas, tio signifas, ke en ĝi estas iom da akvo. Do, mi dungis traktormaŝinon por plimoderni lageton. Sur foto oni vidas tion.
Se temas pri la unua parto de lageto, mi dubas, ĉu en ĝi estos la akvo, ĉar ĝis nun estas tuta sekeco.

Sunday, September 10, 2023

Eksterordinara familio - Ulmowie

Tio estis eksterordinara pola familio, kaj la tuta familio estis murdita de la germanoj en 1944 pro kaŝado de judoj en ilia modesta hejmo. Kaj hodiaŭ ili estis dibenitaj sur altaroj en katolika preĝejo. Malgraŭ ĉio, familio /Józef k Wiktoria kun infanoj/ sciis, ke kaŝi judojn en tiamaj tempoj minacas morton, ili prenis taskon por helpi al aliaj homoj, eĉ judojn. Do, ili estas GRANDAJ homoj.

Thursday, August 31, 2023

Mia lageto dum aŭgusto - 2023

La bildo indikas, ke lageto ne ekzistas nun. Sed, mi pensas, ke post iom da tempo ĝi denove funkcios. Tio okazas pro vetero, seka somero, preskaŭ ne pluvis
Kokinoj serĉas helikojn ĉe la fundo de la lageto

Tuesday, August 29, 2023

Iom pri miaj abeloj

Iom pri mia pasio. Nu, ĉi-jare mi pliigis la nombron de abelsvarmoj je dudek abelujoj. Nuntempe estas kvardek kaj estas multe da laboro por zorgi ilin. Koncerne la mielrikolton, ĝi ne estis tiel bona. La ĉefa kialo estis sekeco. Mi prenis nur mielon el 15 abelujoj, kaj averaĝe ĝi estis 12 kg el unu abelujo. Pri la aliaj abelsvarmoj, mi devis certigi, ke ili bone disvolviĝas, kaj mi havis malfacilaĵojn pri tio, ĉar la reĝinoj ofte pereis, estis mortantaj kaj mi devis anstataŭigi per novaj. Nuntempe estas kompleta manko de manĝaĵo en la kampo, ĉar la floroj velkis pro manko de pluvo. Mi maltrankvilas, ĉu la abeloj sukcesos poste. Fine, mielo estas, sed mankas aĉetantoj pro kosto. Nun produktoj en mia lando estas multekostaj, sed mielo ne estas produkto tiel grava en mangado. Ho, la lasta nokto abundis pluvon, do, la vetero iom pli favoras por ni. Ĉu jam finiĝas la somero. En la foto, luzerno, sur kiu abeloj volonte sidas

Tuesday, July 25, 2023

Mia lageto fine de julio

Ĉu nuna jaro 2023 estos simila al la jaro 2014, kaj ĝi ripetiĝos, kiam sekeco kaŭzis, ke malgrandaj lagetoj kaj sekiĝis. Ĉi tiu situacio daŭris tri jarojn. Nuntempe mia lageto spertas ĉi tion, tiu proksima al la domo. Mi havas ankaŭ aliajn lagetojn, kiuj estas en alia loko, sed tie la akvo ne tiel rapide sekiĝas. La ĉefa kialo, se temas pri mia lageto esti la manko de pluvo, kaj la arboj, kiuj kreskas ĉirkaŭ ĝiaj bordoj, ili ĉerpas grandan kvanton da akvo. Krome oni devas profundigi la lageton, sed mi pensas, ke mi ne plu faros tion. La simila situacio estas en preskaŭ tuta lando, sed suda flanko de lando aspektas pli bone, tie pli ofte pluvas. La foto estis farita de komenco de junio, sed nun estas katastrofo.

Sunday, July 2, 2023

Francio nune

Mi ne povas imagi situacion, kie estas tumultoj tiaj en Francio nun. Ĉu la morto de junulo, kaŭzis homojn malami ĉion tion, por ke detrui multajn objektojn. Ĉu la ŝtataj aŭtoritatoj ne antaŭvidis tian situacion? Ĉu enmigrintoj de aliaj landoj havas malbone en Francio, aŭ eble ili volas enkonduki anarkion aŭ kulturon el siaj propraj landoj. Ne, mi ne volas vivi en simila lando aŭ simila cirkonstanco.

Friday, June 30, 2023

La monato junio - 2023

Junio pasis tiel rapide, kaj mi ne rimarkis, ke mi eniras la sekvan monaton. Mi daŭre diras, la tempo ne rapidu, ĉesu, sed ĝi ne aŭskultas min. Junio en mia kvartalo komenciĝis kun florado de akacio, krom floroj, ĉi tiu havis unikan odoron, kiu altiris insektojn, precipe abelojn. Ĝi nur daŭris kelkajn tagojn, tio estas sufiĉe mallonge. Kia estis ĉi tiu monato, tre seka, pluvo kiel medikamento, sed multe da suno. Kelkaj el la plantoj velkis, la akvo en mia lageto preskaŭ sekiĝis. Krome, malgrandaj muŝoj kaj moskitoj ĝenis. Mi pensas, ke la rikolto estos frua ĉi-jare. Por mi la monato estis tre laborema, mi fizike laboris.

Wednesday, May 31, 2023

La monato majo

Kial mia monato majo tiel rapide pasis. Tamen, tempo kuras egale, kaj mi ne povas ĝuii majan belecon senĉese.

Wednesday, May 3, 2023

Pola historio - Konstitucio el 1791 jaro

La dua Konstitucio en la mondo kaj la unua en Eŭropo estas nediskutebla atingo de la pola politika penso. Tamen ni devas ankaŭ memori, ke la alpreno de la Konstitucio la 3-an de majo estu traktata kiel averto. Averto kontraŭ aliĝo al reformoj kaj agoj tro malfrue. Preskaŭ ĉiuj teroj de la Respubliko fortranĉitaj de la Unua Dispartigo de Pollando elektis la Konstitucion, sed ĝi ne estis la plimulto de deputitoj al la Sejm /parlamento/. Jen unu eltiraĵo de la Konstitucio: "Ni anoncas plenan liberecon por ĉiuj homoj, kaj novuloj kaj tiuj, kiuj, unue forlasinte la landon, nun ŝatus reveni al sia patrujo, tiom kiom ĉiu persono ĵus alveninta aŭ revenanta al la ŝtatoj de la Komunumo de iu flanko, tuj kiam li piedos sur la polan grundon, li estas libera uzi sian industrion kiel kaj, kie li volas, li estas libera fari interkonsentojn pri kompromiso, laboro aŭ luo, dum li konsentas, li estas libera ekloĝi en urboj aŭ vilaĝoj, li estas libera vivi en Pollando aŭ al la lando, al kiu li volas reveni, plenuminte la devojn, kiujn li memvole alprenis."

Sunday, April 30, 2023

La monato aprilo - 2023

Dum ĉi monato la naturo vekiĝas, ĉar ĝi volas vivi. Sendepende de ĉio. Eĉ la plej malgrandaj estaĵoj havas instinkton por la vivo. Sur mia lageto oni povas vidi anason sur nesto atendanta idojn. Bonŝanca birdo. Ĝuu la novan vivon de posteuloj.

Thursday, March 30, 2023

Kien mi iras?

Mi konstatas, ke homo, almenaŭ en mia kazo, se mi estas pli maljuna, tiam havas malmulte da tempo. Tempo kuras tiel rapide kiel akvo el alta akvofalo. Sed, kiam mi ion faras, tio estas neimagebla por mia cerbo, kaj ofte pensas, tempo ripozu, kiel ĝi tiel rapidu. Mateno ligas kun vespero pere maldikan fadenon. Foto: Ankoraŭ vintra pejzaĵo

Tuesday, February 28, 2023

Tio kaj alio

La monato februaro jam finiĝas, ĝi estis pli hela ol januaro. Hodiaŭ estis la plej suna tago dum la tuta monato, ĉielo sennuba de mateno ĝis vespero, kvankam la temperaturo tage nur +5*C, tamen sunaj radikoj plialtigis aeron. Nokte estis -7*C, miaj lagetoj kovris maldikan tavolon de glacio, eĉ nia loka lago ankaŭ frostiĝu. Se temas pri vintro ĉi jare, do ĝi daŭris ek de 3-a ĝis 9-a de februaro: neĝo, kaj frosto -10*C. Do, mi hodiaŭ kaptis okazon por laboro en mia abalarejo, ĉefe purigis abelujojn, aldonis iom da nutraĵo. Kun malplezuro, mi konstatis morton svarmabelojn en kelkaj abelujoj. Mi havas urĝan aferon solvu, sed, mi tute ne ŝatos tion fari, ĉar ĝi estas iom komplika. Ĝi tuŝas administracian problemon por mi tre malfacila.

Wednesday, February 22, 2023

La Eksterordinara Pintkunveno de la NATO - Bukareŝta Naŭ

la 22-an de februaro 2023 La Eksterordinara Pintkunveno de la NATO Bukareŝta Naŭo okazis en Varsovio kun la partopreno de la usona prezidanto Joe Biden kaj la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. La interparoloj koncernas ekz. plifortigo de la orienta flanko kaj plia subteno por Ukrainio. En la deklaracio dum la pintkonferenco, la orientaj flanklandoj de NATO konsentis subteni unu la alian okaze de ia minaco, kondamnis la rusan agreson kontraŭ Ukrainio kaj pledis plifortigi la ĉeeston de la Alianco en la regiono. Ili aldonis: "Rusio faris gravan eraron invadante Ukrainion kaj subfosante la internacian ordon bazitan je reguloj. Ni estas pli fortaj kaj unuigitaj ol iam ajn, reasertantaj la daŭrajn transatlantikajn ligojn inter niaj nacioj. Ni daŭrigos niajn klopodojn por paco, sekureco kaj stabileco ĉie en la eŭro-atlantika areo."

Tuesday, February 21, 2023

Kievo kaj Varsovio

Foto el Kievo. Hieraŭ en Kievo, hodiaŭ en Varsovio - usona prezidento Joe Biden vizitas du ĉefurbojn. Jen: kion li diris en Varsovio: "Mi ripetos tion, kion mi diris pasintjare: diktatoro, kiu volas rekonstrui imperion, neniam povos forviŝi la popolan amon al libereco. Brutaleco neniam ŝanĝos la volon esti libera. Ukrainio neniam estos venko por Rusio. Neniam. Liberaj homoj rifuzas vivi en senespero kaj mallumo. Estis senekzempla jaro ĉiusence. Nekredebla brutaleco de la rusoj. Krimoj kontraŭ la homaro. Neniu pento de konscienco, nur uzo de perforto kaj perforto kiel armilo de milito. Bombado de lernejoj, fervojaj stacidomoj. Neniu povas fermi la okulojn de tiuj ĉi abomenaĵoj, kiujn li /Putin/ faru pere de siaj soldatoj. Ili estas teruraj" Foto el Varsovio.

Bela internacia mesaĝo

Hodiaŭ, la 21-an de februaro, ni festas kun la popoloj de la mondo la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. La gepatra lingvo estas trezoro de ĉia lando. Do, ni zorgu, ke ĝi estu gardata de propra ĉia nacio Ni zorgu, ke gepatra lingvo estu ĉiam bela, kaj eterna

Sunday, February 19, 2023

Toruń- la urbo de Nikolao Kopernik

Hodiaŭ estas 5️50 datreveno de la naskiĝo de Nikolao Koperniko. Nikolao Koperniko naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruń, en komercista familio. Li estis pola advokato, oficialulo, diplomato, kuracisto, malsupera katolika kleriko, doktoro pri kanona juro, okupiĝis ankaŭ pri astronomio kaj astrologio, matematiko, ekonomiko, milita strategio, kartografio kaj filologio. Koperniko estas plej konata kiel astronomo. Lia plej fama verko estis "De revolutionibus orbium coelestium", kie li prezentis la supozojn de la heliocentra strukturo de la sunsistemo, kiu kondukis al la tn, la kopernika revolucio. Pri si mem parolis Nicolaus Copernicus Thorunensis, tiel emfazante sian originon, sian genealogion de urbo - Toruń. En la naskiĝtago de la sciencisto, ni festas la Polan Sciencan Tagon. Nur, mi aldonu, ke mi finis mezan lernejon en Toruń - Tekikumo de Industria Sukerfarejo.

Tuesday, January 31, 2023

La monato januaro - 2023

Mi esperis, ke hodiaŭ estos bela suna tago, ĉar matene tio indikis, ke mia supozo plenumu. Sed, tra eble unu horo ĉielo estis sennuba kaj suna. Do, mi pripensis, kvankam la lasta tago de januaro montru belan tagon. Bedaŭrinde, tio estis nur espero. La tago estis nubema, venta, kaj vespere iomete pluvis. Tiel esis en mia regiono. Sude de lando neĝis. Se temas pri vetero de januaro, nur dum tri tagoj aperis iom da suno, restaj pluvemaj, neĝaj, nubaj, ventaj, ili aspektis "putraj" Ankoraŭ, mi aldonu, ke dum la lastaj tagoj mi estadis en hospitalo, ĉi vetero kaŭzis al tio? La bildo montras parton de mia lageto

Sunday, January 22, 2023

Januara Ribelo -1863

La 22-an de januaro ĉi-jare estas la 160-a datreveno de la eksplodo de la Januara Ribelo. Fakte, kial ni memoru ĉi tiun eventon, kiu okazis antaŭ tiom longe? La Januara Ribelo, finanta la epokon de grandaj naciliberigaj ribeloj, estas la plej longa kaj plej bone reflektanta la spiriton de la Romantika epoko en Pollando. La ribelo finiĝis per malvenko, sed ĝi alportis certajn efikojn. Kiel ili estis kaj por poloj kaj por Rusio? La rektaj sekvoj de la Ribelo de 1863-64 estis ege doloraj por poloj. Temas pri vasta "gamo" de subpremoj celantaj ĝiajn partoprenantojn: la nobelaro, urbetoj, kaj la katolika pastraro. Kaj tiuj subpremoj estis: mortkondamnoj kaj malliberejoj, deportadoj kaj konfiskoj; forigante la restaĵojn de la aŭtonomio de la antaŭa Regno de Pollando (ĉi-poste referite kiel "la Vistula Tero"). Rusigaj tendencoj ankaŭ estis formaligitaj en la Regno, kaj - laŭ eĉ pli granda mezuro - en la Prenitaj Teritorioj, kie la influo de poleco estis definitive eliminita. La rezulta post-ribelo traŭmato rezultigis longperspektivan socian depresion.

Tuesday, January 10, 2023

Lageto plue - insuleto

La foto montras la komencon de laboro pri kreado de insulo sur la lageto. Kiel mi jam menciis, ĝi formiĝas sur plantoj kreskantaj en la lageto. Mi metas ŝtupetaron por atingi la insulon, tio faciligas mian taskon. Cetere, unufoje mi falis en la lageton ĝis umbiliko, bone ke estis proksime de la bordo, do, mi rapide saltis el la lageto. Sed, imagu kiel mi sentu, la temperaturo ekstere estas ĉirkaŭ -2*C kaj mi devas hejmeniri, senvestiĝi kaj baniĝi. Tre malagrabla estis senvestaĝo. Kaj nun, kiam mi pensas pri tio, ĝi povus esti fininta tre malbone. Tamen, tio ne malkuraĝigis min, kaj mi daŭre konstruas ĉi tiun insuleton.

Friday, January 6, 2023

Tradicio- Festo de Tri Reĝoj

La Romkatolika Eklezio festas la Epifanion (Epifanion) la 6-an de januaro, tradicie konatan kiel Epifanio. En la Oriento, ĝi estis jam konata en la 3-a jarcento. Cent jarojn poste, ĝi aperis ankaŭ en la Okcidento, kie ĝi transformiĝis en la feston de la Epifanio. En la liturgio, ĉi tiu festo estas nedisigeble ligita kun Kristnasko. Revelacio, en la greka Epifanio, signifas "aperadi", "sinprezenti". La pleneco de revelacio okazas en la Persono kaj agado de Jesuo. Li estas la vivanta revelacio de Dio kiel la Filo de la vivanta Dio (Mateo 16:16). La saĝuloj, laŭ la tradicio de la Tri Reĝoj, venis al Jesuo por klinigi, honorigu kaj alportis donacojn. Laŭ tradicio, tio estis: oro - simbolo de reĝa digno, olibano - pastra digno, mirho - simbolo de la plenumo de mesianaj profetaĵoj kaj la anonco de la morto de la Savanto. Samtempe, tio estis esprimo de fido al Kristo, la vera homo (mirho), la vera Dio (incenso) kaj la reĝo (oro). Okaze de tiu ĉi festo okazigis marŝoj /orŝakoj/ je stratoj en vilaĝoj, urboj por manifesti sian fidelececon al eklezio.