Sunday, September 30, 2018

propra kampo

Mi prezentas iom da fotoj el mia kampo en vilaĝo.  Mi aĉetis ĝin antaŭ jaron.

La unua lageto plej granda
arboj baniĝas en lageto /la unua/
aleo de arboj
akvaj birdoj ili naskiĝis sur ĝi /la dua lageto/
akvaj birdoj malproksime /la dua lageto/
 

La fotoj cirkulas ĉirkaŭ lagetoj /la tri lagetoj/, sed sur resta grundo mi semis grenon

Thursday, September 27, 2018

Mia abelejo septembre

Nun mi havas 25 abelujojn kompreneble kun abeloj. Hodiaŭ, mi komencis rigardon de svarmabeloj, ĉar vetero permesis por tio. La lastaj tagoj ne estis favoraj por tiu ĉi celo. Mi devis vesti sin konvene, kaj krome uzi fumilon, abeloj estis nervozaj, ĉar ili pensis, ke mi estas ŝtelisto de mielo. Mi sukcesis montri nur tri abelujojn, kaj zorgas fari tion pli precize, ĉar antaŭ jaro verŝajne ion fuŝis, kaj pro tio svarmoj detruiĝis. Ĝenerale, abelsvarmoj estas fortaj, kvankam pri kvin mi dubas, ĉu ili travivos vintron. La sekvaj tagoj estos por mi laboremaj.

Saturday, September 22, 2018

La somero - 2018

Mia kampo de fagopiro
La somero 2018 pasas, ĝi postlasis ankaŭ varmajn tagojn. Oni povas diri, ke ĉi la somero estis varmega, pro tio okazis sekiĝo sur kampoj. Agrikulturistoj suferis, iliaj rikoltoj ne atingis konvenan nivelon de greno. Supozante produktoj el greno, ankaŭ, aliaj estos iomete pli kostaj. Mi konstatas, ke malmulte pluvis, ne ventis, pro tio aero staris "sen movo". Sed, kiam mi aŭdis, ke en aliaj landoj estis ankoraŭ pli varmega por mi, tio estas neimagebla.                                                                          Kampon de fagopiro mi semis por abeloj, ili ĉerpas el ĝi nektaron kaj polenon.

Monday, September 3, 2018

Miaj hundoj

Nur restas rememoro
Oni diras, ke hundo estas fidela amiko de homo, nur tiam, kiam homo traktas ĝin amike. Sed okazas, ke ankaŭ 'bonedukita' hundo havas kapricon, kaj ni ne aŭguros ĝian kondukon. De tempo al tempo ni aŭdas, ke okazas malagrablaj hazardoj
La nomoj de ili: kropka, kaj piki
.
Nun mi havas tri hundinojn kaj du idojn
 Antaŭ monato mi ankaŭ posedis grandan hundon, sed bedaŭre ĝi forpasis, verdire ĝi estis jam maljuna, sed tio sekvis preskaŭ tuje. La afero min ŝokis, ĉar ĝi fartis ĝis  sia fino tre bone. Mi supozas, ke senpera kaŭzo estis koro. Malgraŭ, ke ĝi, ĉe mi estis nur unu jaro, mi ege alkutimiĝis al ĝi. Kvankam, mallonge, sed ni bone interkompreniĝis, pro tio ĝi estis fidela hundino kaj ĝi mankas al mi. Mi travivis ĉi okazaĵon. Antaŭ jaro, mi aĉetis posedaĵon 2 ha da grundo en apuda vilaĝo, kaj tie estis ĉi hundo, ĝi gardis posedaĵon, kaj vendanto petis min, prenu ankaŭ hundinon, mi konsentis.

Sunday, September 2, 2018

Mia familio - genepoj

La knaboj prezentas siajn fratinojn
La nepinoj iom miras, kio okazas, sed knaboj jam ĉion komprenas. Por mi kaj mia edzino, ili estas amataj, kaj ĉarmaj

Saturday, September 1, 2018

Pola historio - la jaro 1939

Devigaj laboristoj, inter ili estas mia patro
Por poloj tiu ĉi dato eterne estas/os en memro. Tiam pola lando estis atakita tra Germanujo, kiel la unua lando en Eŭropo. Tio estis tre frua matenon. Hitleranoj komence celis sur urbetoj Tczew /Tĉev/ Wieluń kaj Westerplater. En ĉi lokoj okazis datrevenaj okazintaĵoj por honorigi homoj, kiuj pereis sen batalo, ili eĉ ne supozis, ke ekas la dua mondmilito.