Tuesday, July 30, 2019

Tio kaj alio

Do, oni prognozas, ke de morgaŭ vetero iom ŝanĝos, verŝajne ne estos tiel varmege en mia lando, ĉu?
                                        *
Mi jam devas nutri abelojn, ĉar en la tereno malabundas floroj. Mi preparas siropon el sukero.
                                        *
Nun daŭrigas rikoltojn, ĉe mia grundo ankoraŭ grenoj staras.
                                        *
Ĝenerale mankas sur kampoj, sed okazas pluvoj, ili estas subitaj, kaj eĉ danĝeraj.
                                        *
Miaj junaj cignoj jam estas grandaj, preskaŭ kiel iliaj cignaj gepatroj. Mi skribas "miaj cignoj', kvankam ili ne estas 'mia propraĵo', sed mi tre ŝatas ilin, kaj traktas ilin tre amike.
                                        *
El mia korto, vulpo ŝtelis almenaŭ 20 kokinojn

Thursday, July 11, 2019

Historio - Wołyń

Hieraŭ mi rigardis en nia TV filmon pri buĉado de poloj sur  regiono 'Wołyń'. La filmo priparolas historian tempon, kaj tio okazis 11.07.1943. Oni diras, ke tiam murdis dum kruelaj kondiĉoj multegon de senkulpaj homoj. La teritorio nun ne apartenas al Polujo. Mi naskiĝis jam post II MM, kaj en lernejo dum lecionoj de historio oni tute ne parolis pri la temo, ĉar ĝi estis malpermesata. Sed nun estas alie, temas pri Polujo kaj Ukraino. Tiamaj tempoj estis malfacilaj Sed muntempe najbara lando ne volas solvi problemon. Mi nun ĝenerale skribas, eblas, ke mi tuŝos profunde temon. Se iu vlas komenti aferon, do mi invitas.