Saturday, August 31, 2019

La monato aŭgusto - 2019

Unu el arboj - mi kalkulas, ka ĝi havas 120 jarojn
La monato aŭgusto en nuna jaro estis tre varmega, la suno sunas escepte, tio kaŭzis, ke temperaturo ofte atingis 30-32 gradojn. Pro vermego riveroj havas tre mizeran nivelon de akvo. Tio malbone influas ekosistemon.
 Pluvas malabunde, kaj tio montras, ke estas sekeco sur kampoj. Agrikulturistoj suferas, pro ne grandaj rikoltoj, eĉ pola ŝtato devas helpi al ili finance.
La lastan merkredon /29.08/ de longa tempo alvenis al mia loĝloko fulmotondro, ĝi portis iom da pluvo kaj ventego. La vento estis grandega, ĉar ĝi falis sur mia kampo ses arboj. Du el ili mi mem plantis antaŭ 21 jarojn, mi tre bedaŭras tion.