Friday, December 25, 2020

Wednesday, December 23, 2020

Blankaj gruoj- decembre

 

Hodiaŭ mi kaptis okazon, kaj fotis blankajn gruojn. La fotografio estas ne tro videbla, ĉar mi fotis ĝin de preskaŭ unu kilometro. Ili verŝajne alvenis el alia regiono eble por ripozado ĉe nia "kikolskie lago". La okazintaĵo estas raraĵo precipe dum fino de decembro.
Kaj, hodiaŭ ankoraŭ alia raraĵo, abeloj el mia abelarejo amase dancis antaŭ siajn abelujojn, ĉar estis tre bela, suna vetero. Vere impona vidaĵo!

Thursday, December 3, 2020

La lasta monato - decembro.

 

Rapide la tempo kuras. Kaj, mi enpaŝis decembron, kial mi skribas pri tiel evidenta normalo. Ĝuste pro tio, ke por mi la tempo kuras tro rapide, eblas, ke tagoj estas tre mallongaj, sed pli grave, mi maljuniĝas. Laste, ankaŭ ne tro ofte skribas taglibron mian.
 Vetero malvolontigas al promenoj, tagoj estas grizaj, sensunaj, pluvemaj, dum novembro estis nur tri sunaj tagoj. Ĉio ĉi enkondukas dekadencan etoson. Ankoraŭ ne neĝas, kaj ne frostas.

Bildo: Sur mia lageto. Jam sen akvaj birdoj, precipe sen cignoj.

Saturday, November 21, 2020

Mi estas trankvila

 

Jes, mi trankviliĝis nun, ĉar ĉiuj cignoj el mia lageto jam forflugis. La lasta juna cigno kun siaj gepatroj faris tion antaŭhieraŭ- ĵaŭde
 Mi aldonu, ke lageto estas ne tro granda, kaj ankoraŭ barita per reto. La maljunaj cignoj po parte kunprenis siajn infanojn sur pli grandaj lagoj. Ili faris tiel, ĉar junuloj ne estis ĉiuj pretaj, kaj fortaj por plenumu tiun ĉi taskon. Dum du la lastaj monatoj, mi donis al ili manĝadon por fortigi ilin.
Bedŭrinde, unu el cignoj mi entombiĝis, ĝian morton mi vidis, tio okazis sur miaj okuloj. Bedaŭra bildo.
Mi rememoru, sur lageto ĉi jaron naskiĝis 8 junaj cignoj, kaj pasintan jaron 5 junuloj.

Tuesday, November 3, 2020

Tago de ĉiuj sanktuloj


 La lastaj semajnoj en mia lando ne estas favoraj por homoj pro disvastiĝado de viruso Covid -19.
Pro tio oni fermis tombejojn en la tuta lando de 31.10 ĝis 2.11. Tri tagoj. Do, mi ne vizitis al miaj proksimuloj. Pro tio mi ne beligis tombojn. Nepre, hodiaŭ mi faris tion, kaj sekrete preĝis. Ĉiun jaro, mi partoprenas dum la unua de novembro celebron je tombejo. Por poloj tiu ĉi tago estas grava, kaj nepre ni vizitas kaj honoras niajn proksimulojn jam ne vivantaj.

Wednesday, October 21, 2020

COVID 19 - en Pollando

 

Hodiaŭ malĝoja sciigo, ĉar en mia lando malsanis je COVID -19 dek mil homoj. Tio estas la plej alta kvanto de komenco, kiam alvenis malsano. La situacio estas danĝera. Oni enkondukas novajn rigorojn, malgraŭ tio estas homoj, kiuj malobservas, kaj neglektas situacion. Tio konsekvence iras, ke ĉiun tagon pligrandigas malsanulojn.
Oni antaŭvidas, ke virusa malsano daŭros sufiĉe longe, kaj verŝajne ĝi restos por ĉiam. Multaj sciencaj laboratorioj en la mondo laboras por efika medikamento je ĉi viruso, ankaŭ en mia lando. Mi devas konfesi, kiam oni diris pri COVID19 en decembro pasintan jaron, tute ne kredis, ke ĝi tuŝos homaron en tuta mondo. Verŝajne malmultaj homoj pensis, ke ĝi disvastiĝos tiel rapide, kaj tuŝos homaron.

 Fotografio montras konstruo de nova hospitalo.

Wednesday, September 30, 2020

Abeloj - miaj abeloj en 2020


 Mi longe ne skribis pri abeloj, sed nun iom da notoj. Mia abelejo pli grandiĝis, kvankam mi ne intencis tion fari. Tio estis specifa jaro por abelsvarmiĝo. Estis tagoj, ke mi eĉ kaptis du abelsvarmojn, kaj finfine eĉ ne havis ujon por lokigi ilin en konvena loko. Mi memoras, ke kelkaj abelsvarmoj forflugis fore. La sitacio okazis, kam mi ests malsana, kaj revenis el hospitalo, do tio por mi estis malfacila afero, ankaŭ eblas, ke tio kaŭzis ne tro pozitive al mia sano.
Mi jam anoncis, ke jaro estis specifa, unue: frua printempo frostiĝis, kaj abeloj ne havis nutraĵon, due: mankis taŭgaj plantoj, kiuj havis nektaron. Kaj ĝenerale al abeloj mankis manĝado, pro tio abeloj produktis ne tro multe da mielo. En monatoj julio, aŭgusto, septembro abeloj jam malsati, do, okazi ankaŭ ŝteloj de mielo el aliaj abelujoj, nur tiam, ke svarmo estis malforta. Ĉe mi ankaŭ tio okzis. Tio estis tial, kiam mi ne zorgis rapide doni al svarmoj konvenan maĝadon. Plej parte ili estis ŝtelitaj aŭ mortis pro manko de manĝado. Ĝenerale, tio estis malfacila jaro por abeloj, kaj abelistoj

Kion fari kun ili?


 Kion mi devas fari?
Temas pri cignoj, en monato majo ĉi jaro, naskiĝis sur mia lageto 8 junaj cignaj. Ili vivis feliĉe 'sub' la flugiloj de patroj /malnovaj cignoj/, ĝis julio. Ne estas sciate, kial malnovaj cignoj forlasis lageton, kaj siajn "infanojn". Poste okazis, ke pereis du junaj cignoj, do restis nur 6. Cirkonstantoj de pereo, mi ne scias. Du foje ankoraŭ ino de junaj cignoj revenis al lageto, sed nur por  du aŭ tri tagoj. Mi memoras pasintan jaron, ke patroj kaj kvin junaj cignoj estadis ĝis la fino de aŭtuno, kaj poste ili kune forlasis lagenon. Tiam historio finiĝs feliĉe, sed nun? En nuna situacio cignaj gejunuloj estas malgrasaj, iliaj flugiloj laŭ mi ne estas tro grandaj. Ankaŭ, ili eĉ ne provas lerni flugi, tio estas modesta. Ili promenas apud la bordo de lageto, ankaŭ serĉas manĝadon. Por grasigi iliajn korpojn, mi bolias grenon kaj ĵetas en akvon, kaj ili tre volonte manĝas tion. Mi aldonu, ke lagetoj estas baritaj, kaj ĉirkaŭe estas kampoj kun plantoj de agrikulturistoj. Kaj baldaŭ venos vintro, do, ĉu ili restos?

Monday, August 31, 2020

De socjalismo al Kapitalismo -2

Hodiaŭ grava datreveno en mia lando. Ĉar ĵus 31 de aŭgusto 1980, komenciĝs strikoj en lando. Strikis 700 diversaj fabrikoj pro malkonteco el ŝtatuloj, krome  direktoroj, kiujn malbone kondukis entreprenoj, kaj  ilia mastrumado helpis al granda malriĉeco. Do popolo jam ne eltenis situacion, kaj ankaŭ eliris sur stratoj.
Do, grava la 40-a datreveno, kaj en multaj urboj okazis renkontoj lige kun tio. Celebroj okazis en Gdańsk.
 Prezidento A.Duda diris: Solidareco elkreskis sur granda volo, kaj postulo de libereco, digno, de homa honoro, kaj lia leĝo.
La muvo "Solidarność" donis komencon al aliaj socialismaj landoj por atingi sian liberecon.

Thursday, August 6, 2020

Prezidanto- Andrzej Duda

Hodiaŭ okazis ĵuro de prezidanto de Respubliko de Pollando. Por la sekva kvinjara periodo. Andrzej Duda- Prezidanto de Pollando ekoficas sian posteno, do, li laŭ konstucio ĵuris al du ĉambroj de pola parlamento "ZN- Nacia Kunveno". La ĵuro sonas "Prenante la postenon de la Prezidanto de la Respubliko de Pollando laŭ la volo de la Nacio, mi solene ĵuras, ke mi restos fidela al la dispozicioj de la Konstitucio, mi konstante gardos la dignon de la Nacio, la sendependecon kaj sekurecon de la ŝtato, kaj la bono de la Patrujo kaj la bonfarto de ĝiaj civitanoj ĉiam estos mia supera ordono "
La ĵuron li finiĝis per vortoj: Do, helpu min Dio.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 



Monday, July 13, 2020

Denove la sama prezidento - Andrzej Duda


'Ŝtata komisio elekta' hodiaŭ vespere anoncis plenan rezulton de elekto de prezidento de Pollando. La dua parto de elektado sukcesis A. Duda kun rezulto 51.03%. Li estos plue prezidento de Pollando. Nature li estis mia favorito. Do, mi ĝojaas pro tio.
Elektado okazis 12.05.2020

Tuesday, June 30, 2020

Revo!

kutime arkokolora daŭras mallonge
Ĉu homo havas revo, certe jes, eĉ ne nur unu, sed multaj revoj?  Ankaŭ mi. Ĉam ĉuj volas havi novajn defiojn, ĉu ili estas pro tio revojn? Sed plej gravas ĉu ili plenumis sin? Kaj estis eble miraklaj.

Sunday, May 31, 2020

Mia taglibro - majo 2020

Mia bela monato - majo trapasis, do mi devos atendi ĝin la sekvan jaron. Sed estas grave, por ke ĝojiĝu, kaj ĝuu ĉian momenton de la vivo, ĉar mi, ni ne sciu la sekvan momenton  de nia vivo. Pri mia hazardo, mi skribos en la sekva noto.

Friday, April 10, 2020

Deka datreveno - Smolańsk

Nuna Prezidanto de Pollando ĉe la ĉerko de Lech Kczyński
Ne ĉiuj scias, ke antaŭ dek jarojn tragike morits pola Prezidanto kun 95 personoj dum aviadila kraŝo ĉe urbo Smoleńsk. Ili veturis por honorigi polajn soldatojn, kiuj pereis en 1942 de sovietaj manoj en Katyń. Tio estis nacia tragedio por poloj.
Por parto de poloj  cirkonstancoj de ĉi tiu kraŝo ĝis nun ne estas evidente klaraj.
Mi perfekte memoras tiun tagon, kaj pensas, ke tio okazis tiel ne longe, preskaŭ hieraŭ.
Do, ĵus hodiaŭ okazigis ŝtata solenaĵo por memorigo tiaman tagon nur kun ŝtatanoj, sed sen publiko pro koronaviruso.

Sunday, April 5, 2020

Escepta "Palma Dimanĉo"

Hodiaŭ, en katolika preĝejo estas  "palma dimanĉo". Kaj, pro koronaviruso kredantoj restis en domoj, sed ili celebras solenaĵon precipe en hejmoj. Tamen, en preĝejoj okazas celebroj sen larĝa atestantoj.
Por hodiaŭ tago katolikoj faras laŭ sia invento diverskoloraj palmoj, por rememorigi enpaŝon Jesuo Kristo al Jerosolimo.
 La palmoj estas prenitaj al preĝejoj, kaj tio atestis pri tradicio, ankaŭ pri profunda kredo, sed nuna jaro estas alia.

Friday, March 13, 2020

Ankoraŭ pri koronaviruso en Pollando, situacio pli danĝera

Nun la tuta mondo diras pri koronaviruso, ĉar la afero estas tre serioza. La homaro luktas pri malsano, kiun ampleksis tiel rapide preskaŭ ĉiuj lando en la mondo. Tio okazis, ĉar malsano havis perfektajn kondiĉojn por divastiĝo, precipe per vojaĝado de homoj inter landoj, kaj ni homoj ne sciis pri danĝereco de ĝi.
Ĉiuj scias, ke ĝi eliris el Ĉinio, kaj pensis, ke ĝi estas detruata en centro de fokuso - urbo Wuhan. Kaj homaro ĝis funde ne komprenis  pri ĝia danĝereco.

En mia lando ekzistas grando danĝero, ĉar poloj nun revenas el diversaj landoj, kaj ili alportas en la korpoj koronaviruson, Do, de kelkaj tagoj la registaro antaŭprenis drastajn decidojn por limigi malsanon. Multe da instucioj estas fermitaj, ankaŭ sur ŝtataj limoj oni enkondukis kontrojn de alvenintoj. Por ŝtatuloj estas grando defio, kaj entrepreno por sekuro de civitanoj.
Ĝis nun 68 personoj estas infektitaj tra malsano de viruso.

Wednesday, March 4, 2020

Coronaviruso - Covid 19

Hodiaŭ, tio jam okazis, en Pollando estas la una kazo de koronaviruso - Covid 19. Tiu ĉi kazo oni anoncis en okcidenta vojevodilo /regiono/ de lando proksime de limo de Germanio. Tiu ĉi homo revenis el vizito de Germanio. La testo konstatis pri tio, kaj malsanulo kuŝas en hospitalo.

Wednesday, February 19, 2020

Propra elektrejo

Dum instalado de elektrejo
Mi volas anonci, ke hodiaŭ mia elektrejo elprodukti 12 KWh, kaj samtempe trapaŝis 1000 KWh de komenco de instalo. Tio ne estas tro grande, ĉar dum vintraj monatoj mankas preskaŭ radikaj sunoj. Mi rememorigu, ke ĝi ekis sia "agado" de 27 an de septembro. Ankaŭ mi aldonu, ke por bezonoj de mia familio kvanko de elektro preskaŭ sufiĉas. Tamen, mi esperas, ke postaj monatoj donos pli grandon de elektro.
En mia lando multe da homoj decidas aranĝi tiuj elektrejoj, kaj ili vidas en tiu entrepreno ne nur profitojn finansajn, sed antaŭ ĉio de protekto de medio.

Tuesday, February 4, 2020

Cignoj denove!


La cignoj revenis al mia lageto, vere, mi atendadis ilin. Nur du, verŝajne la sama maljuna paro /geedzoj/, kiu estis pasinta jaro. Sed, kvin junaj, kiuj naskiĝis sur lageto, jam ne venis por lageto.
Okaze de tio mi tradukis unu verseton de poeto A. Asnyk. La verseto tre plaĉas al mi, ĉar ĝi montras mian ĝojon.



Volupton ĉio spiras,
Kantas al vi koruso de birdoj,
En via ĉielo mankas da nuboj
Nek amaron en larmo;
La vivo per ĝojo vin salutas
Kaj ĉiu floro al vi ekfloras,
Volupton ĉio spiras!





                                                  

Friday, January 31, 2020

La lasta tago de januaro

Bildo el mia ĝardeno
La lasta tago de monato januaro /pole,styĉeń/. Ĝi rapide trapasis, kial, ĉar simile kiel monato decembro, iliaj tagoj estis tre mallongaj en la tuta jaro, kaj tagoj estis preskaŭ sensunaj, tio kaŭzis, ke periodo tuta ne estu plaĉata.
Pardonu, kvankam, du tagoj dum januaro 16, 17 estis belaj, varmaj, sunplenaj, eĉ miaj abeloj eksentis printempon, kaj elflugis el siaj abelujoj. Ĝenerale, januaro ne memorigis vintron, en mia regiono ĝi estis senfrosta, senneĝa. La sovaĝaj anseroj tute freneziĝis, ĉar ili flugis foje por okcidento, kaj post ia tempo denove oriento. Ili certe perdis orientiĝon en propra instikto. Lagoj, riveroj ne frostiĝis. Bone, ke ĝi finiĝis.  

Wednesday, January 22, 2020

Tago de geavoj

Mi kun nepinoj, Elena, kaj Hania
En mia lando hieraŭ solenis tagon de avino, kaj hodiaŭ tago de avo. Por geavoj tio estas plezura festo. Mi hieraŭ estis ĉe mia nepo en antaŭlernejo, kie oni organizis agrablan kunvenon. Genepoj preparis por siaj geavoj: dancoj, deklamoj de versetoj, kanzonoj kaj aliaj.
Ili ankaŭ enmanigis al geavoj etajn donacojn preparitajn de ili. Prizorgantoj preparis ankaŭ por geavoj kafon, trinkaĵon kaj kukojn.
Generale tio estis impresa evento por nepoj, kaj precipe por ni geavoj. Certe, mi ne havis similan aranĝon en mia infaneco, sed tiam estis alia tempo...

Tuesday, January 7, 2020

Ekologia produktoj

Fruktoj el mia ĝardeno
La organika movado estas unu el la plej bonaj aferoj, kiuj iam ajn okazis al la homoj. Iuj nomas ĝin tendenco, dum aliaj kredas, ke ĝi estas neceso. Toksaj kemiaĵoj estas ĉie ĉirkaŭ ni kaj tio neniel bonas. La mondo estas tiel toksa, ke laŭvorte ne eblas eviti la venenon.

Plej multaj landoj strebas efektivigi organikan agrikulturon, sed landoj havas grandajn kompaniojn kemiajn, kiu puŝas siajn toksajn produktojn al la merkatoj. Krome, estas ankaŭ landoj kiuj aprobas GMO, ĉio ĉi ne iras en bona direkto.

Mi legis, ke multe da landoj iras al produktoj de ekologia kultivado, ankaŭ en mia lando kultivistoj estas pli konsciaj pri pli sanaj kaj pli bongustas produktoj de tia metodo de kultivado. Sed oni devas prijesi, ke ĉi tiuj produkoj estas pli kostaj ol tradiciaj, krome, sur la sama kampo oni ricevas iom  malpli da produktoj.

La produktoj kemiaj: herbicidoj, pesticidoj kaŭzas, ke hormonia ekvilibro estas damaĝita, tio koncernas por multaj aliaj sanproblemoj. Ĉi tiuj produktoj estas plenplenaj de danĝeraj toksinoj, kaj ni estas konstante truditaj al ili. La malĝoja parto venas kiam vi konscias, ke ĉi tiuj produktoj kemiaj estas aprobitaj por uzo. Kiom da homoj devas morti antaŭ, ke ni konvinku pri tiu ĉi problemo, kaj ni  ŝanĝu tion?

Sed,  miaopinie afero rapide ni pozitive ne solvos, kial? La produktoj ekologiaj bezonas multe da manoj por laboro, sed homoj ne volas labori sur terkampoj, ĉar ili ne estas alkutimiĝitaj al tio. La tekniko faris, ke ni havas diversajn komplikajn maŝinojn, ke ili anstataŭas homojn en pezaj laboroj.

Monday, January 6, 2020

Katolika festo - Tri Reĝoj

Katolika preĝejo hodiaŭ celebras feston de Tri Reĝoj: Kacper, Melhior kaj Baltazar. Ĉi Tri Reĝoj laŭ tradicio reprezentis tri kontinentojn: Eŭropon, Azion kaj Afrikon 
Ĉi Reĝoj alvenis al novnasiĝita Jesuo Kristo por klini, laŭdi kaj honorigi Lin.

Ankaŭ, en mia lando por memorigi ĉi tempojn antaŭ 2 mil jaroj nia popolo dum strataj marŝoj memoras pri tio en 900  diversaj lokoj.