Monday, May 31, 2021
La monato majo - 2021
Thursday, May 20, 2021
La monda tago de abelo-j
Monday, May 10, 2021
Ĉu jam varma printempo?
Flarantaj ĉerizoj |
Ĉu jam komenciĝis vera printempo? Dimanĉo la 9-a majo, ĝi estis la dato, kiu alportis varman aeron al mia lando. Hodiaŭ, lundo, kaj +25 gradoj de varmeco. Kaj ni povas demeti vintrajn vestaĵojn.
Bedaŭrinde ĝis nun ofte pluvis, ventis, ĝenerale estis malvarme. Kampaj plantoj preskaŭ ne kreskis, kvankam arboj jam iomete verdiĝis. Komenciĝas floru pomoj, kaj aliaj sovaĝaj plantoj.
Mi aldonu, ke ĉerizoj floris abunde dum pluvaj tagoj, do, abeloj rare vizitis ĉi arbojn, interese, ĉu ili havos fruktojn?
sonkoj sur herbejo - /mia/ |
Mi ankaŭ vidis sur lageto junajn akvajn birdojn, se mi kaptos okazon, do, mi fotos ilin.
Monday, May 3, 2021
Historio - antaŭ 230 jaroj
Okaze de datreveno de Konstitucio el majo 1791, kiun ni celebras hodiaŭ okazigis ĉefajn festojn en Varsovio. Dum ĉi tiuj festoj partoprenis prezidantoj el 4 landoj, Litovio, Latvio. Estonio, Ukraino, kaj Pollando.
Do, hodiaŭ pasas 230 jaroj de la proklamo de la Kvarjara Parlamento /Sejm/ (nomata Granda Sejmo) de la unua en Eŭropo, la dua en la mondo, ekstreme grava jura akto, kiu formas la polan demokration. La 3-an de majo 1791, post ŝtorma debato, la Sejmo aprobis registaran leĝon reguligantan la organizadon de ŝtataj aŭtoritatoj kaj la rajtojn kaj devojn de civitanoj.
La Registara Leĝo /Konstitucio de 3-a majo/ aprobita la 3-an de majo 1791 estis provo modernigi la polan sistemon kaj savi ĝian suverenecon. Kvankam ĝi validis nur dum dekkelkaj da monatoj, ĝi tamen estas unu el la fundamentoj de la pola respublikana tradicio, simbolo de demokratio kaj fiero de poloj.
Tamen okazis poste alie,
Post kiam la konstitucio estis aprobita en la limregionoj de la Pola Respubliko, la magnatoj kunvenis kune kun rusa Katerina la 2-a por faligi la novan reĝimon en la urbeto Targowica. La Konfederacio /tiel nomis kunsido/, subtenata de signifa parto de la nobelaro, estis establita la 27-an de aprilo 1792 en Sankt-Peterburgo, kaj la 14-an de majo 1792, ĝi estis oficiale anoncita en Targowica. La perfidon gvidis: Stanisław Potocki kaj hetmanoj: Seweryn Rzewuski, Franciszek Ksawery Branicki, Szymon Kossakowski. Ili estas figuroj je eterneco malhonoritaj.
La konfederitoj /perfiduloj/ nuligis la novan leĝaron adoptitan de la Kvarjara Sejmo (ĉefe la Konstitucio), enkondukis cenzuron, likvidis reformorientajn revuojn kaj subpremis la patriotan partion, kiu ankaŭ prenis la formon de persona kalkulo. Post la puĉo fare de la konfederitoj, Pollando ruiniĝis, kaj la ordonoj diktitaj el la Sankt-Peterburg al polaj prefiduloj profundigis la kaoson en la lando.
Saturday, May 1, 2021
Mia la plej ŝatata monato - majo
Mi decidis parkere ellerni dum monato majo du versaĵojn.
La unua strofo de versaĵo tradukita de mi. La aŭtoro M. Konopnicka
Patrujo mia - tio estas trezora tero,
Kie mi ekvidis sunon kaj ekkonis Dion,
Kie mia patro, fratoj, kaj patrino bonkora,
En pola lingvo instruis min preĝon.