Saturday, December 31, 2022

Resumi jaron 2023 tra paco en la mondo

La jaro 2022 finiĝas. Ĉiuj faras resumon de la pasinta jaro. Laŭ mi, ĝi estis malfacila kaj dolora periodo por la tuta mondo, precipe por la ukraina nacio. La milito, kiu eksplodis ĉi-jare, deĉenigita de Rusujo sur tiel granda skalo, ŝajne subite, sed ĝi estas trompa, ĉar preparoj por ĝi daŭras delonge. La imperiistoj zorge kaŝis ĝin, kovris la okulojn de gravaj politikistoj, donis malmultekostajn energifontojn, sendis trejnitajn spionojn al aliaj landoj por akiri militajn kaj politikajn informojn. Antaŭ ĉio, ili konstruis bonan bildon al la mondo. Estas surprize, ke analizistoj de aliaj landoj ne malkovris la intencojn de imperiisma Rusio. Mi volas rememori la vortojn de pola prezidento Lech Kaczyński en Tbiliso-Kartvelio en 2008, kiu avertis, ke Rusio havas teritoriajn intencojn al aliaj landoj. Li TUTE pravis.

Memorinda tago, kaj malĝoja samtempe

La papo emerito Benedikto la 16-a mortis. Forpasis la "Mozart de la teologio" kaj la "modesta laboristo de la vinberejo de la Sinjoro". Kardinalo Joseph Ratzinger, emerita papo Benedikto la 16-a, mortis hodiaŭ en la aĝo de 95 jaroj. "Baldaŭ mi staros antaŭ la fina juĝisto de mia vivo. Rerigardante mian longan vivon, mi eble havas multajn kialojn por timi kaj zorgi, sed interne mi ĝojas, ĉar mi firme kredas, ke la Sinjoro estas ne nur justa juĝisto, sed ankaŭ amiko kaj frato, kiu jam suferis pro miaj mankoj kaj tial, kiel juĝisto, estas ankaŭ mia defendanto. Ratzinger en letero de februaro 2022.

Thursday, December 29, 2022

Ĉu bezona ago?

Mi formas etan insulon sur lageto. Por loku ĝin mi elektis spacon, kie kreskis herbaĵoj en akvo, tio indikus, ke grundo estas iom malmola. Sed dum konstruo evidentiĝis, ke grundo estas tre mola. Kompreneble nova klopodo. Tamen, kiel mi prenis decidon, do, mi obstine daŭrigu taskon, malgraŭ malfacilaĵojn. Eblas, ke mi sukcesos. Mi komencis laboron komence de novembro. Kaj rimarku sur la foto loko, kie situos insuleto. Tio estas maldekstra angulo, kaj vidataj herbaĵoj en la akvo.

Monday, December 26, 2022

Ĉu la vintro?

Hodiaŭ en mia regiono estis varme, eĉ miaj abeloj elflugis el abelujoj La hodiaŭa vetero tute ne rememorigis vintron, ĉar dum tagmezo estis sufiĉe varma la temperaturo atingis +11*C, eĉ mallonge aperis suno. Do, je la horo dektria elflugis el miaj abelujoj abelojn amase. Mi en du svarmoj donis iom da nutraĵo. Poste, blovis kaj pluvetis. Ĝis nun en mia regiono vintro daŭris mallonge de 3a ĝis 10a decembro, ĉefe frostis -6*C, tamen preskaŭ ne neĝis. Sovaĝaj anseroj ne scias kio okazas, ili flugas foje orienten, poste revenas okcidenten. Verŝajne ili perdis orientiĝon. La bildo /antaŭ du semajnoj/ montras mian abelaron en neĝa pejzaĝo.

Saturday, December 17, 2022

Morala vero el fabelo

Proksime ĉe la lago De la vespero La knaboj ĉirkaŭkuris Kaj ili rimarkas la ranojn; Se ia ekaperas, Ĝi estas trafata per ŝtono en la kapo. Unu el ili, pli aŭdaca naturo, Levante la kapon alte, Ŝi diras, "Knaboj, ĉesu, vi pasigas malbone! Por vi, tio estas ludo, por ni temas pri vivo." La moralo de fabela estas simpla: oni ne devas senpripense damaĝi nek homojn, nek bestojn, samtempe suferado kaj morto - signifas, por kelkaj ludo, sed aliaj fariĝas kruelo.

Friday, December 16, 2022

Soldatoj de Putin armeo, senpunaj - rezolucio

La brutuloj de Putin restos senpunaj! Rusio jam havas projekton de speciala leĝo. "Ili pruvas, ke ili /ukrainanoj/ estas teroristoj" La rusa parlamento adoptis projekton de leĝo, kiu nuligas la kriman respondecon de soldatoj pro krimoj faritaj en Ukrainio, se ĝi okazis en defendo de "la interesoj de Rusio". Ne estas dubo, ke ĉi tiu leĝo estos baldaŭ aprobata, kaj al la invadantoj estos promesataj senpuneco, raportis la retejo de la ukraina registaro de la Centro por Nacia Opozicio. - Ili bezonas ĝin por fari la servon en Ukrainio "pli alloga" - ​​ni legas. La okupantoj tiel pruvas, ke ili estas veraj teroristoj. Rabado, murdo, seksperforto – nun la rusoj rajtos fari ĉion ĉi en la provizore okupataj teritorioj de Ukrainio. La politikaj kaj armeaj aŭtoritatoj de Rusio devas fari la servon en Ukrainio "pli alloga" Kiel estis aldonite, rusaj soldatoj, kiuj "ne havas normalajn vivkondiĉojn hejme, povos (sen obstakloj) ŝteli (en Ukrainio) lavmaŝinon aŭ fridujon, kaj ne estos respondecaj pri abomenaĵoj faritaj kontraŭ civiluloj". Ekde la 24-a de februaro, t.e. la komenco de la kremlo invado al najbara lando, militistaro el Rusio faras multajn militkrimojn - murdojn de senarmaj civiluloj, seksperfortojn, ŝtelojn. Ekde la 24-a de februaro, t.e. la komenco de la kremlo invado al najbara lando, militistaro el Rusio faras multajn militkrimojn - murdojn de senarmaj civiluloj, seksperfortojn, ŝtelojn. Urboj proksime de Kievo iĝis simbolo de la krueleco de la invadantoj, inkluzive Bucha, Irpień kaj Hostomel, kie la agresantoj mortigis almenaŭ plurcent lokajn loĝantojn en la unuaj semajnoj de la konflikto. Dekoj de miloj da homoj mortis tra la lando kiel rezulto de rusaj bombardoj kaj bombadoj. Nun la tuta lando - Ukraino estas bombardata senĉese, de mateno ĝis nokto - terura tragedio. Hodiaŭ, kiel anoncis la ĉefkomandanto de la ukraina armeo, generalo Valery Zaluĵnij, li diris, ke nur 16 el 76 misiloj falis sur la teritorion de la lando dum la hodiaŭa atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. La ceteraj 60 estis malflugigitaj fare de la armeotrupoj.

Monday, December 5, 2022

La vetero dum decembro

Antaŭhieraŭ malpeze neĝis, kaj tagmeze tavolo de neĝo atingis ĉirkaŭ 10 cm da dikeco. Estis sufiĉe varma vetero - plus du celsiaj gradoj. Tiu ĉi neĝkovraĵo daŭris ĝis dimanĉo, sed posttagmeze la neĝo komencis degeli. Hodiaŭ estas lundo kaj preskaŭ ne estas neĝo, kvankam estas malvarmete, ĉar estas vento, kiu malvarmigas aeron. La neĝo aperiĝs jam dua fojo, laste neĝis novembre. Sur la foto, mia lageto en la vintra pejzaĵo.

Thursday, December 1, 2022

Mia domo iom plibeliĝis

Mia domo estis renovigita ĉi-somere. Ĉi tiu investo estis sufiĉe multekosta ĉar laboro kaj materialoj multe pliiĝis dum nuna jaro. La laboro estis subkontraktita al la firmao. Ĉiuj kostoj estis kovritaj de mia filino.

Friday, November 11, 2022

Historia tago por Pollando - 11.11.1918

Hodiaŭ estas granda Nacia Festo - Post 104 jaroj Pollando reakiris denove sian sendependecon. Gravo homo, kiu kaŭzis tion estis marŝalo Józef Piłsudski. Kaj Li diris tiel "Iru vian propran vojon, servante nur Pollandon, amante nur Pollandon kaj malamante tiujn, kiuj servas fremdulojn" Okaze de tio okazigis en la tuta lando, marŝoj, piknikoj, mitingoj, ktp. Ĉefa okazis en Varsovio

Sunday, November 6, 2022

Denove mia lageto

Kiam mi eniris sur mia insulo sur lageto, kaj rimarkis falataj arboj, arbustoj, plue, damaĝitaj bordojn, altajn herbaĵojn, kaj aliaj malperfektoj, do mi pripensis tiel. Ĉu valoras tion ripari, ĉar preskaŭ ĉio estas devastata. Ja, paŭzo daŭras inter mia la lasta estado sur insulo 8 jaroj, jes ok jaroj. Laste mi laboris sur ĝi en la jaro 2014. Sekve, mi revenis kun ŝpato sur insulon, ne pensante, ke mi komencu ion fari, sed post momento ilo enmetis en koton. Kaj, denove pripensis, tiom da tagoj, jaroj, mi dediĉis. Krome, multe da litroj de ŝvito elverŝis el mia korpo, tiom da peza laboro donis al mia amato lageto, kaj ĉio iros en forgeso. Ne!.

Tuesday, November 1, 2022

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj estas festata en katolikaj landoj. Do, hodiaŭ en tombejoj la fideluloj kunvenas por adori mortintojn, kiuj jam estas sanktuloj, sed ankaŭ preĝi, por ke ili atingu sanktecon al siaj parencoj kaj amikoj. Miaj familianoj iris al eterneco - miaj gepatroj, kaj du fratinoj kaj kvin fratoj. Mi hodiaŭ vizitis la tombojn en du tombejojn. La aliaj tomboj de miaj parencoj estas en aliaj urboj. La ĉeffestado okazas en la preĝejo, kaj poste estas preĝoj ĉe la tomboj. Estas tiel, ke la membroj kaj amikoj de la mortinto kunvenas ĉe la tombo, preĝas, metas kandelojn kaj florojn. Estas konversacioj kaj rememoroj pri mortintoj.

Tuesday, October 25, 2022

Ukraino - ok monatoj pasis de milito

Nepre nia najbara lando - Ukraino devas venki, alia opcio ne povas okazi. Mia lando de la unuaj tagoj favoras al tiel heroa ŝtato. Ĉiuj civitanoj ukrainaj meritas je granda estimo. Tiom ili jam verŝiĝis da sango, tiom sufero, kaj neimageblaj detruoj. Laste rusaj barbaroj detruas civilaj objektojn, domojn, elektrejojn, akvaj kondukilojn, ĉion, por ke civitanoj tute ne funkciu. Simple rusoj volas ruinigi ĉion. Ĉiuj landoj en la mondo kondamas aĉajn farojn en Ukraino, /krom kvin landoj/. Kiam, mi, vi vidas detruitan domon, kion vi pripensas? Al mi venas jena verso de poeto: "kiedy przyjdą podpalić dom, dom w którym mieszkam, kula w łeb" - kiam ili venas bruligi domon, domo, en kiu mi loĝas pafaĵon en la kapon.

Monday, September 19, 2022

Impona ceremonio en Britujo

Reĝino - Elizabeto la 2-a reĝino de Britujo mortis la 8 -an de septembro, kaj hodiaŭ okazigis funebra ceremonio. Vere, ceremonio estis impona, ĉar Reĝino estis escepta virino. Ŝi regnis 70 jarojn. La ĉerko kun la korpo de la brita reĝino Elizabeth II ĉe la fino de la funebra diservo en la Kapelo de Georgo en Windsor Castelo estis malaltigita en la reĝan trezorejon en la templotrezorejoj. Antaŭe, la simboloj de la reĝa potenco de Elizabeto la 2-a - la imperia krono, sceptro kaj reĝa pomo - estis forigitaj de la ĉerko kun ŝia korpo kaj transdonitaj al la dekano de la kapelo de sankta Georgo en Windsor, kiu metis ilin sur la altaron. Ĉi tio signifas, ke Elizabeto la 2-a estos metita al la tombo ne kiel monarko, sed kiel ordinara kristano. Tiuj ĉi insignoj estos donitaj al la nova reĝo, Karlo la 3-a, en lia kronada tago. Je la horo 20.30 la ĉerko kun la korpo de Elizabeto la 2-a estos metita en la tombon. Nur la plej proksima familio partoprenos en ĉi tiu parto de la funebra ceremonio.

Saturday, September 17, 2022

Historio - la tago precipa

La tago de la 17-a septembro 1939 por poloj tio estas precipa dato. p.s. Mi baldaŭ finos noton

Sunday, September 4, 2022

En mia loĝloko tra tri tagoj /2-4 septembro/

Tri tagoj ili bele kaj bone ludis sin kaj vidantojn. La okazaĵo nomiĝis "Old- Fest". La ludo daŭras jam de kelkaj jaroj, kaj ariĝas ĉefe hobiistoj de malnovaj batalistoj, precipe de nordaj landoj, ili nomiĝas 'vikingoj'. Kion ili prezentas, ĉefe orginaj vestoj, kaj imitas kutimoj malnovaj, ankaŭ ili ŝatas batali, krome, ili posadis ŝipojn por akiradi novajn terenojn, kompreneble dum antaŭaj tempoj.

Thursday, September 1, 2022

Ni ĉiam memoru!

Grava datreveno por poloj. Tio estis la unua septembro de jaro 1939, la germanaj aviadiloj ĵetis bombojn sur kvetita urbo Wieluń. Kaj tuj komenciĝis atako sur sendependa najbara lando - Pollando. Ĉu oni devas multe komenti? Tio estis kruela milito.

Wednesday, August 31, 2022

La monato aŭgusto

En aŭgusto mi finiĝis 76 jaroj, sed ĉi tiun daton mi celebris modeste. Nur ĉeestis la plej proksima familio. Verdire, ĉi tia dato estas ĝoja, kaj samtempe malĝoja. Tio estas natura realo, kaj, mi nenion povas fari. La fakto tuŝas ĉiujn homojn sur nia planedo, ke ni maljuniĝas. Grave, ke mi, kaj vi fartu bone. Dankon.

Monday, August 1, 2022

78 jaroj antaue - grava datreveno

Al ni poloj, ĝi estas grava datreveno, ĉar ĵus antaŭ 78 jaroj Varsovianoj prenis armilojn en la manoj kontraŭ okupantoj - germanoj, poloj tio nomiĝas 'powstanie warszawskie' - varsovia ribelo. Tamen, ribello falis. La 31-an de julio 1944, la ĉefkomandanto de la Subtera Armeo, generalo Tadeusz Komorowski "Bór", transdonis al la komandanto de la Subtera Armeo - Distrikto Varsovia Urbo, koloneo- Antoni Chruściel, "Monter", ordono komenci la ribelon en Varsovio la 1-an de aŭgusto 1944. Jen ordono - "Post preskaŭ kvin da jaroj seninterrompa kaj malfacila lukto en la subtero de la konspiro, hodiaŭ vi malkaŝe alfrontas armilojn en mano".

Sunday, July 31, 2022

Nur iomete

La lasta tago de julio estis pluvema, sed ĝenerale la monato estis bela kun mutlte da suno, kaj varma, ankaŭ kelkaj tagoj eĉ vermegaj. Karaj legantoj, mi pardonpetas vin pro mia silento dum kelkaj monatoj, kvankam tiom da aferoj okazis. Mi esperas, ke mi zorgos skribi pli ofte. Do, ĝis.

Saturday, June 4, 2022

Nokta ŝanĝo - 1992

Ne ĉiuj poloj konas nuntempan historion, ne parolante pri fremdlandanoj, ĉar ili tute ne komprenas situacion. Ni poloj tre longe vivis en socialisma ĉirkaŭaĵo. Precize, ĝis la 4-a junio 1989, tiam estis parte liberaj elektoj. Sed, vere liberaj elektoj estis en la 1992. Bedaŭrinde, la regado de tiu ĉi registaro daŭris nur kelkaj monatoj. Ĵus, hodiaŭ pasas 30 jaroj, kiam la registaro estis falinta, tio estis 4.06.1992. Kial tio okazigis?

Tuesday, May 31, 2022

La monato majo - 2022

La bela monato majo finiĝas, sed lastaj tagoj estis kapricaj, ofte pluvis. Se temas pri pluvo, do ĝi iomete malfruiĝis. Nur kelkaj tagoj esti varmaj, ankaŭ iom frostiĝis nokte. Mi nun okupiĝas ĉirkaŭ abeloj, do, estas multe da laboro, pro tio mi rare ĉeestas en mia taglibro.

Saturday, April 30, 2022

Milito plue daŭras en Ukraino!

Ĉu tio estas justa? En Eŭropo ruliĝas nun milito en Ukraino, La simplaj homoj ne kredis, ke tio okazos, sed tamen okazas. Se, temas pri milito, ĝi estas terura, kruela por tuta ukraina nacio, vere senkulpa. Nur unu homo havis kapricon, li nomas Putin, simpla krimulo. Al li situacio estas normala afero, kaj li tion nomas "operacio speciala"- ne milito. Lia revo, pligrandigi teritorion de Ruslando. Ni demandas, kial li tion faras? Neimagebla afero por homaro, tiom da malbonaĵo. Kiel tio finiĝos, neniaj apeloj, petoj - eĉ infanoj. Por regantoj en 'Kremlo' tio ne faras nenian esprimon, nur murdi homojn, detrui domojn, bruligi cion, por ke ne restu ŝtonon sur ŝtono. Nur bruili eĉ teron.

Tuesday, April 5, 2022

Ĉu UN povintus esti rekonstruita

Ĉu Rusio estu forĵetita el la Sekureca Konsilio de UN. Mi ne dubas, jes. Por ĝia barbareco farita kontraŭ la ukraina nacio. Kaj la gvidantoj de Rusio estas severe punitaj kaj procesitaj ĝis la fino de siaj tagoj. Ankaŭ ordinaraj soldatoj, kiuj faras makabrajn agojn, ankaŭ ĉe ukrainaj civitanoj, Ne nur tio, la mondo sendube klopodu por ke la plimulto de la rusa popolo rekonstruu la detruitan najbaran landon - Ukrainio. La urbo Buĉa estu ekzemplo de krimo! Kion diris hodiaŭ V. Zełenski en debato ĉe UN: "Ekzistas eĉ ne unu krimo, kiun ili ne farus: rusaj soldatoj ili serĉis kaj intence mortigis ĉiujn, kiuj servis nian landon. Ili mortigis virinojn antaŭ siaj hejmoj pro provi telefoni siajn proksimulojn, ankaŭ mortigante tutajn familiojn", pli li diris:Ni vidasas ŝtaton - Rusio, kiu ŝanĝas sian vetoon en la Sekureca Konsilio de UN en la rajton mortigi. Ĉi tio subfosas la tutan tutmondan sekurecan arkitekturon (...) "

Thursday, March 31, 2022

Jam tridek sesa tago de milito - Rusio kontraŭ Ukraino

Kredi je ŝanĝoj en Rusio estas vaneco. Rusio estas "trempita en imperiisma ŝovinismo" Estas iluzio, ke la konduto de Rusio povas esti ŝanĝita, ĉar la problemo ne estas nur Vladimir Putin, sed la fakto, ke la granda plimulto de ĝia loĝantaro estas trapenetrita de imperiisma ŝovinismo – diris al pola medio Edward Lucas, brita ĵurnalisto kaj fakulo pri Rusio. Ni klopodas ŝanĝi la konduton de Rusio ekde 1991, kaj preskaŭ ĉio, kion ni faris, montriĝis kontraŭproduktiva. Do la ideo, ke ni povus, ekzemple, subtenu unu apartan frakcion en Rusio kontraŭ alia ne havas faktan bazon. Kion ni povas fari por haltigi Rusion? Ni povas fortranĉi ĝin de mono, limigi ĝian kapablon importi la varojn, kiujn ĝi bezonas, ĉar sankcioj havas certan malkuraĝigan efikon. Ni ankaŭ povas provi atingi la rusan loĝantaron per psikologiaj kaj informaj agadoj, same kiel ni provis atingi la loĝantaron de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. Demandite kiom longe sankcioj kontraŭ Rusio devus esti konservitaj, Edvard Lucas respondis, ke kelkaj kondiĉoj devus esti plenumitaj. Mi kredas, ke se ni havus novan gvidadon en Rusio, kiu retirus soldatojn el Ukrainio, pretu pagi militkompenson por la damaĝo farita de Rusio, kaj provus reintegrigi Rusion en la civilizitan mondon, tiam ni povus pensi pri ĉesigo de la sankcioj. Li tamen konfesis, ke tia ŝanĝo estas nuntempe malfacile imagebla. "La problemo estas, ke la rusa loĝantaro estas profunde trempita en ĉi tiu imperiisma, etnocentra ŝovinismo, kaj estus granda ŝoko por ili foriri de ĝi. Mi havas grandan simpation por ĉi tiuj kuraĝaj individuaj rusoj, kiuj foje faras oferojn kaj riskas kontraŭstari. La reĝimon de Putin apogas loĝantaro, ankaŭ estas multaj homoj en Rusio, ili ne estas kontraŭ Putin, sed kontraŭ kiel la milito influis ilian vivmanieron, ” notas Lucas. Ankoraŭ unu grava opinio "Ni devas esti tre singardaj antaŭ ol diri, ke ĉiu, kiu nun forlasas Rusion, estas heroo de la opozicio. Multaj el ĉi tiuj homoj nur volas konservi agrablan vivon. Kaj eble ili ĝuis tian vivon dum la lastaj 20 jaroj, dum aliaj landoj suferis pro la rusa imperiismo".

Tuesday, March 29, 2022

Glorio al Ukraino

Mi aldonu, ke grupo V4, ampleksas kvar landoj: Pollando, Slovakio,Ĉekio, Hungario, Ĉu Hungario ludas apartan rolon, ĉe la okazo de milito en Ukraino? Ministro de Hungario - Tibor Benkoe anoncis marde, ke la kunveno de la defendministroj de la Viŝegrad Group-landoj, kiu devis okazi, en ĉi tiu lando. La ministroj el Pollando kaj Ĉeĥio anoncis pli frue, ke ili ne partoprenos en ĝi pro la sinteno de Hungario al la rusa invado de Ukrainio, skribas AFP. Ĉeĥa ministro pri defendo Jan Czernochova anoncis vendrede, ke ŝi ne vojaĝos. Ŝi klarigis, ke ŝi ne volas partopreni en la balotkampanjo en Hungario kaj kritikis la alproksimiĝon de Budapeŝto al la milito en Ukrainio. - "Mi ĉiam subtenis la V4 kaj mi tre bedaŭras, ke por hungaraj politikistoj malmultekosta rusa oleo nun estas pli grava ol ukraina sango"

Tuesday, March 8, 2022

La Ukraino - la dektria tago de milito

Hodiaŭ tago de virinoj, do, al ĉiuj virinoj, mi volas saluti Vin. Vivu en paco, sekureco, k sano. Karaj, ne estas ĉie feliĉe al ukrainaj virinoj. Ili vokas, ni estas murditaj, persekutaj, ŝtelitaj, Ne nur ni, tutaj niaj landanoj.Sur la fotografio, virino krias savu nin, ĉar soldatoj de Putin detruas ĉion en nia lando, murdas senescepte infanoj, virinoj, viroj, maljunuloj. Tio estas neimagebla, kruela realo. La mondo vekiĝu tuj.

Thursday, February 24, 2022

Kaj tamen milito en Ukraino

Karaj amikoj, mi emocie reagis je milito en Ukraino. Nun en Eŭropo estas tre danĝera situacio. Mia lando proksime ligas kun lando Ukraino, kaj probable homoj el Ukraino migros al Pollando, nia ŝtato akceptos ilin. Ruslando strebas detrui Ukrainon. Kial estas milito en Ukraino? Miaopinie tio okazis, ĉar ĉefministroj, prezidentoj de okcidentaj landoj ne volis pli bone scii pri karaktero de Putin, kaj liaj imperiaj planoj. Certe ili sciis, sed ili preferis silenti. Tio estis oportuna posteno. Ja tio daŭris de 2014 jaro. "Ne al glavo sangon soifanta" - la citaĵo el nia Himno la Espero. Ĉu devu morti multe da homoj por plenumi ambicion kelkaj personoj el Kremlo, grave Putin, ili havas propran kapricon, kaj ordonis invadon.

Tuesday, February 22, 2022

Ukraino - ĉu milito?

La mondo jam scias pri hodiaŭa invado, la parto de Ukraino estis aneksita al Rusio. Sed, estas demando, ĉu agresanto paŝos antaŭen, kaj atakos pli da teritorio de Ukraino. La situacio ripetiĝu, kiel en la jaro 2014, tiam estis kunligita kun Rusio granda parto de Ukraino - provinco - Krimeo Lige kun tio estas surmetitaj sankcioj, financaj, personaj, politikaj sur lando Rusio. Faris tion jam kelkaj landoj.

Monday, January 31, 2022

Januaro de 2022 jam estas historio

La lasta tago de monato januaro, bela, suna, senventa, eĉ el kvin abelujoj el elflugis abelojn. La vetero taŭgis por promenoj.
Se mi skribas pri abeloj, do, tri abelsvarmojn pereis pro mia kulpo dum januaro. Ĉefa kaŭzo pro malvarmo, ĉar mi ne tro sufiĉe varmigis abelujojn antaŭ frosto. Simple, mi neglektis aferon, oni povas tiel diri, sed tio influis pro mia certeco, ke ĉio estis bone preparita. Evidentiĝis alie.
Nun en mia lando ĉiuj lagoj, lageto, riveroj disfrostiĝis - vintre. Ankaŭ sovaĝaj anseroj 'freneziĝas' ilin ne povas trovi konvenan lokon senĉese migri de norde al sude, kaj diverse. Grandaj gromadoj lokiĝis en niaj proksimaj lagoj, post iom da tempo ili deflugas, sekve aliaj gromadoj alflugas. Tio estas stranga afero. Mi ĉi tiun sitacion rimarkis jam la antaŭan jaron. Ĉio miksiĝas ĉe birdoj.

Sunday, January 30, 2022

La monato Januaro

La nomo de la unua monato de la jaro devenas el antikva tempo. Kaj, kiu estas ĝia patrono? Januaro en la angla estas JANUARY, kaj ĝia nomo venas de la nomo de unu el la plej gravaj Old Vital-diaĵoj adorataj en Romo - Janus. La latina nomo de Januaro - Ianuarius venas de li, ĉar Janus estis konsiderite la dio de ĉiuj komencoj, la gardisto de pordegoj, trairejoj kaj pordoj. Ĉiuj nomoj de la monatoj en la angla venas de la tempoj de antikva Romo, kiam la oficiala kalendaro estis formita. La nomoj de monatoj, preskaŭ ĉiuj esperante similas al anglaj. Kaj, pole, kiel tio sonas / STYCZEN / - En la kazo de januaro, la origino de la nomo ne estas klara. La nomo de ĉi tiu monato povas veni de la verbo ligi, ĉar ĝi estas la kuniĝo de la malnova kaj la nova jaro. La bildo: foto el mia lageto

Monday, January 17, 2022

Vintra tago - 2022

Hodiaŭ vetero iom surprizis min, kvankam, tagoj vere estas vintraj, sed... La lastaj tagoj estis senneĝaj, sed iom frostis /-2* ĝis -5*C/ en mia regiono. Hodiaŭ de mateno pluvetis, kiam mi iris al miaj lagetoj ĉirkaŭ 1 km, sed tuj komenciĝu pli grize, eĉ mallume. Mi pripensis, rapide revenu al domo. Do tiel faris mi, Reveno estis fatala, ĉar ege pluvis, sekve, pluvo ŝanĝiĝis en neĝo, krom tio sekvu neĝoŝtormon kun fulmtondron. Finfine, mi atingis domon frostiĝanta kaj malseka. Danĝera promenado. Oni diras, ke 17 - an de januaro estas tago nomita de depresia tago. Por mi ĝi estis nur normala tago, interese kia estos nokto. Sur foto - mia lageto

Tio kaj alio

Mia kvar jara nepino Zosia antaŭ nelonge alproksimiĝis al mia tablo, kiam mi sidis ĉe ĝi, kaj diris senpere. Avo, kial vi havas tiel grandan malordon sur via tablo. Mi kompreneble iom hontiĝis, kaj respondis al ŝi, ke tuj mi komencas ordigi mian tablon. Sed tio estis nur ŝajno, ĉar ĝis nun mi tion ne faris. Pasas tago post tago, sed mi pensas, kiam mi purigas tablon de senbezonaj objektoj. Interaie, kajeroj, folioj, memoraĵoj, ŝtonetoj, malnovaj kalendaroj de 10 jaroj, libretoj, ktp. Simila situacio estas kum mia tablo kum medikamentoj, kies mi aplikas, ĉar sur tablo estas ankaŭ drogoj, kies mi ne aplikas. Purigi la tablojn tio estas mia tasko por la jaro 2022, sekve invitos ŝin, kaj montros, ke mi plenumis promeson.

Saturday, January 8, 2022

"Koronaviruso ŝanĝas sian vizaĝon" - Omikron

"Koronaviruso ŝanĝas sian vizaĝon", venki ĝin estos "grandaa defio", diras la fama itala virologo Ilaria Capua. En la ĵurnalo Corriere della Sera ŝi skribis, ke la Omikron-variaĵo estas la "kuzo" de la origina viruso, kiu multe ŝanĝiĝis kaj tial evitas la imunreagon. En teksto publikigita sabaton, prof Capua de la Universitato de Florido emfazis, ke estas "tro iluzie" atendi, ke kun la alveno de 2022 eblos eliri el la pandemio. Laŭ ŝia opinio, la koronavirus, ankaŭ en la venontaj variantoj, kiuj aperos, akompanos homojn, sed ankaŭ diversajn speciojn de bestoj dum multaj jaroj. Ŝi rimarkis, ke pli ol 30 procentoj de sovaĝaj cervoj en kvin usonaj ŝtatoj estas infektitaj per la viruso. "Bedaŭrinde, ni estas ĉe la komenco de makrociklo, kiu povus daŭri centoj da jaroj," diras la itala sciencisto. Sufiĉas, ŝi aldonis, rigardi la kurson de morbilo en la lastaj 2000 jaroj, post kiam ĝi ŝanĝiĝis de unu specio de brutaro al homoj. Ilaria Capua rimarkis, ke la noveco de la varianto Omikron estas, ke ĝi komencas fariĝi nova serotipo SARS-CoV-2. Ĉi tio signifas, ŝi klarigis, ke ĝi signife diferencas de la origina trostreĉiĝo de Vuhano, Ĉinio antaŭ du jaroj, kaj de ĝiaj tujaj posteuloj, kaj do eble parte eskapas imunreagon. La esploristo priskribis ĝin figure: „estas kvazaŭ dum ĉi tiuj du jaroj, kuzo Omikron kreskigis siajn harojn, barbon, liphararojn kaj ĉiam portis sunokulvitrojn por ke la fotilo en la poŝtelefono kaj la algoritmoj de rekono de vizaĝo ne rekonus lin kiel Alfa, Gamma aŭ. Delta faris. ". Kiel, Capua indikis, Omikron "ne lasos nin bruligi pro ĝia alta infekteco". Ĉi tiu viruso estas malsama, ĝi ŝanĝiĝis kaj tial homoj, kiuj estas vakcinitaj plurfoje, infektiĝas per ĝi, ŝi aldonis. Konklude, la virologo rimarkis: "Kiel kun aliaj virusoj - morbilo kaj HIV, ni devos kunekzisti kun Sars-CoV-2 kaj ĝiaj sennombraj posteuloj dum longa tempo kaj fari la plej bonan uzon de niaj scioj kaj preventaj rimedoj; ĉi-lasta, kompreneble, konstante evoluanta". Coronavirus ŝanĝas sia vizaĝo. Kial Omikron evitas la imunreagon?

Thursday, January 6, 2022

La festo - Tri Reĝoj

Kiel kutime, de 14 jaroj okazas marŝoj dum festo de katolika festo 'Tri Reĝoj' / z okazji święta Trzech Króli/ la 6 -an de januaro. Ankaŭ en mia loĝloko tio sekvis. Post la meso komenciĝis procesia marŝo de partoprenantoj. La procesion malfermas kompreneble 'Tri Reĝoj', sekve iras aliaj personoj de tiu ĉi ceremonio: Sankta Mario, Jozefo kun eta Jesuo, anĝeloj kaj aliuloj. Marŝo aliradis al centra punkto de vilaĝo 'rondo', kie situas konstanta por tiu tempo 'Betlejema stalejo'. Tien okazis, preĝoj, deklamoj, kantoj. En mia lando similaj aranĝoj oni organizas pli ol en 950 lokoj, la plej granda okazis en Varsovio - ĉefurbo de Pollando. La vidaĵo estis bela okazo por ke demomstri alkutimiĝo al sia credo, krome tio evidentiĝis bela spektaklo por loĝantanoj, kaj eterna memoraĵo al la sekvaj popolanoj.