Tuesday, December 24, 2019

Kristnasko 2019


 Mi deziras al ĉiuj konatoj, amikoj - Feliĉan Kristnaskon kaj ĉion bonan kaj benan.
Sanon kaj kontenton en Nova Jaro 2020


Se temas pri vetero hodiaŭ, do, ĝi ne memorigas al ĉi tiu sur bildo

Sunday, December 22, 2019

Iom da somero dum decembro

Kampo de najbaro
Por hodiaŭ tago, sensuna nuba, mi, kaj vi enprofundigu en kampon de sunfloroj
Sed, antaŭ du tagoj, mi havis tri tagojn, merkrede, ĵaŭde, vendrede sunaj kaj varmaj tagoj. Mia indikilo/abeloj/ atestis pri tio, ĉar elflugis el abelujoj amase.
Verŝajne mia abelo

Sunday, December 15, 2019

Ludoviko Zamenhof

Por ni parolantoj de lingvo Esperanto, estas rememorigo, ke hodiaŭ pasas 160a datreveno de naskiĝo - L Zamenhof. Kreinto de lingvo Esperanto

Tuesday, December 10, 2019

Nobelpremio

Alfred Nobel
Oni aljuĝis Nobel-premion al polino- Olga Tokarczuk por jaro 2018, kategorio - Literaturo. Tokarczuk ricevis la premion, tiel pravigis Sveda Akademio "pro rakontfara imagado, kiu kun enciklopedia pasio prezentas transirantajn landlimojn kiele formo de vivo." Sed oni honorigis ŝin hodiaŭ. Verdire mi ne legis ŝiajn librojn. Antaŭ unu jaro pro skandalo en Sveda Akademio oni ne aljuĝis premion. Sed, por jaro 2019 premion ricevis autoro el Aŭstrio.

Monday, December 9, 2019

Abeloj decembre

Anstataŭ frosto, kaj neĝo, hodiaŭ bela vetero dum tagmezo. Suno brilas, senvente la temperaturo en ombra loko +9C. Do mia abelejo revigliĝis el ĉiuj abelujoj elflugis abelojn. Sed ili flugis proksime de siaj 'dometoj'. Mi kaptis la okazon kaj trarigardis du abelujojn, konstatis, ke ili havas nutraĵon, kaj fundoj estas puraj. Por ili tio certe estis granda ĝojiĝo.

Ravo pri la vivo

bildo de mia lageto
 Ni ofte rapidas, kaj ne havas tempon, por ĝuii pri simplaj belaj aferoj


Do, animon vian karesu

Fruan tagon de ĉielarkaj koloroj

Kaj, puraj sentoj de trezoroj

En senkulpa brusto enhavu!

Por ke vi ekĉerpu el ĉi fonton,

Kiam al vi manku trankvilo.

Do, animon vian karesu.


Unu verseto de poezio de A. Asnyk

Tuesday, December 3, 2019

Patrino!

6  jaraĝe: Patrino ĉion scias
8  jaraĝe: Patrino scii tre multe
12 jaraĝe: Verdire patrino ne scias ĉion
14 jaraĝe: Patrino nenion scii
16 jaraĝe: Patrino? Ŝi ne komprenas
18 jaraĝe: Patrino estas de malnova dato
25 jaraĝe: Eblas, ke ŝi scias
35 jaraĝe: Kiam mi decidos, mi demandu patrinon
45 jaraĝe: Mi faros tiel, kiel konsilos al mi patrino
75 jaraĝe: Mi volus demandu patrinon
        Patrino
Kiam ni estas plenkreskuoj, tiam ni aprezas Ŝin

Sunday, December 1, 2019

Ili jam forflugis

La cignoj jam forlasis mian lageton, kaj deflugis al larĝaj lagoj. Sed, en viaj sonĝoj pripensu pri mia lageto.