Sunday, December 30, 2018

Bondeziroj por jaro - 2019

Bondeziroj. En novjaro 2019, ni estu ĉiuj sanaj kaj feliĉaj kiel ĉi papilioj, krome saltu nur al bonbelaj aferoj similaj al ĉi floroj.
Por ke viaj planoj realiziĝu sukcesplene en harmonio kun propra konscienco kaj faroj, intencoj servu ankaŭ aliulojn

Wednesday, December 26, 2018

Pensoj por sekva jaro


Cignoj traktas amon ĝis tombo

Neniam estas malfrue                   Por esti amikon,
Por bela enamiĝo,                         Por siaj sentoj konfesjo,
Por sentema kiseto,                       Por brakumi infanon
Por romantika danco,                    Por homa repaciĝo
Por ke mi estu denove,                  Por mirakla momento kun Dio
Por ke vivo konkordu kun koro,    Por feliĉa konvertiĝo
Por ludi sian melodion,                  Por iri bonan direkton
Por ĝojiĝo sia poemo                     Neniam estas malfrue.
Por laboro ravonta                          Ne gravas pasinteco aŭ aĝo
Por siaj saĝaj malkovroj,                Pasintaj agoj, vortoj,
Por vojaĝo sopironta                      Ĉar plej gravas nur:
Por siaj viva revoj                           Est' ĉiam la tempo, por ke mi provu.

El pola mi tradukis poemon de Stachura

Monday, December 24, 2018

La vintro - 2018


vidaĵo de mia ĝardeno
Oficiale en Eŭropo komenciĝis vintro, precize la 22-an de decembro. Do, mi malfruiĝis du tagojn je informo, vere al la periodo inter aŭtuno kaj vintro estas preskaŭ ne rimarkinda. Ankoraŭ antaŭhieraŭ kuŝis neĝo, kaj hodiaŭ neĝo malaperis. Mi rimarkis, ke dum unu tago estis aŭtuno kaj vintro. Nia 'kikola' lago ne frostiĝis, sed miaj lagetoj estas kovritaj per maldika tavolo de glacio. Hodiaŭa tago matene morna, sensuna kun temperaturo O*C. Ĝi ne memorigas vintron

Sunday, December 23, 2018

Kristnasko - 2018

 Al ĉiuj vizitantoj kaj legantoj de mia taglibro mi bondeziras: 
Gajan, Feliĉan Kristnaskon

Sunday, December 16, 2018

Konferenco pri klimato COP24 en Katowice

Partoprenantoj de Konferenco /foto el retejo/
Sabate, vespere ĉefa gvidanto COP24 Michał Kurtyka, sekve post li reprezentantoj de preskaŭ 200 landoj, ankaŭ prezidando de pola ŝtato Andrzej Duda anoncis la finon, kaj sukceson de konferenco klimata en Katowice. Klimata negocoj daŭris du semajnojn, kaj finfine oni unuanime akceptis la finan dokumenton de pinto sub titolo ‘Paketo katovica’

Mia familio - komenco

Mi edziniĝis en la jaro 1984 en urbo Lipno. Tio estis komenco de mia familio. Post jaro ni havis filon, kaj la sekvan jaron filinon. Vere, ni estis kaj estas feliĉa familio, sed la plej agrablaj jaroj, mi rememorigas, kiam inafanoj estis etaj kaj nin ĝojiĝis ĉiaj la unuaj ploroj, ridetoj, dentoj, paŝoj, faladoj, ĉioj estis tiel novaj por ili, kaj ni gepatroj instruis pri ĉio.
Mia edzino tiam ne laboris, nur ŝi zorgis infanojn. Mi aldonu, ke niajn infanojn ne partoprenis antaŭlernejon. Mi laboris tiam por subteni pri materiala situacio de familio.

Saturday, December 8, 2018

Mia taglibro - Jubileo

Karaj amikoj, ĵus pasis 10 jaroj, kiam mi komencis skribi miajn notojn esperante. Verdire, mi tiam pensis pri, kion mi skribos, kaj, ĉu estos iuj homoj, kiuj legos ĝin? Post dek jaroj, tamen, mi estas kontenta pro tiu ĉi entrepreno, malgraŭ, ke ne estas tro multe da legantoj. La mondo estas larĝa, kaj mi trovis lokon por mi, kvankam iomete.

Tuesday, December 4, 2018

Danĝeraj protestoj en Francio

En Francio la lastaj semajnoj estas maltrankvilaj pro protestoj de civitanoj. La franca ĉefministro Edouard Philippe anoncis mardon nuligi pliiĝo pri ekskluziva imposto pri benzino planita por la 1-a de januaro por trankviligi la protestan movadon de la "flavaj vestaĵoj". Sed la afero estas pli serioza, protestantoj ne estas kontentaj de tuta politiko de sia registaro. Ili eĉ postulas pri rezigno de prezidanto de la lando. Similaj protestoj estis antaŭ 50 jaroj, do, ĉu estas granda krizo?