Friday, February 5, 2021

Mia elektrejo vintre

 

Elekrto  de sunpaneloj en polaj kondiĉoj dum la vintro estas mizera. Kial? Ĉar tagoj estas mallongaj, sensunaj, nubaj, neĝaj.
En mia situacio tio aspektas iomete pli bone, ĉar oni instalis sunpanelojn sur la tero, do mi povas rapide ilin deneĝi.
De komenco de ĉi jaro ĝis hodiaŭa tago elektrejo produktis 132 KWh. Estis tagoj, kiam ĝi produktis nur 0,2 KWh. Sed, hodiaŭ sunis bele, kaj efekto 22KWh.
Malgraŭ vintraj tagoj mi kontentas, kaj mi profitas, krome ŝparas iom da mono.

No comments: