Thursday, December 31, 2015

Sumigo de jaro 2015

Baldaŭ Nova Jaro 2016
Kia estis preskaŭ pasinta jaro 2015? Por mi persone ĝi estis malfacila. Unue, mi intencis partopreni  la100an UK Esperanto en Lille, sed finfine mi ne sukcesis celon. Mia kongresa numero KN - 1566 /se vi havas kongresan libron/  La sekva problemo, perdo de lageto pro manko de akvo. Ankoraŭ estis aliaj.
Tamen, mi devas esti optimisto.

Tuesday, December 29, 2015

Pensante pri abeloj



Kia tempo, eĉ abeloj eksentis printempo',
Tio estis dum Kristnaska tempo.
Ili, dancis ĉirkaŭe gaje,
Pensante, eblas nun maje?

Sunday, December 27, 2015

La naturo - visko

Pendanta visko en mia hejmo
Arbeto, kiu sidiĝas sur alia arbo - nomiĝas visko. Oni ĝin alportas al hejmo por pli beligi loĝejon dum Kristnasko. Proverbo diras, ke ĝi donas feliĉon en amo, sed antaŭe ni devas kisi sin viro kaj virino.

Saturday, December 26, 2015

Polaj aferoj - iom pri gazetoj

Nekredeble! Germanaj gazetoj postulas de Brukselo por ke puni Pollandon," EU povintus reagi rapide kaj energie. Ankaŭ pere ekonomiaj sankcioj"
Temas kompreneble pri nuna registraro de lando, ĉar ĝi volas puŝi landon al nova pli demokratia kaj pli justa vojo. Sed germanaj gazetoj, helpe de kelkaj polaj gazetoj konstatas, ke en Pollando oni rompas demokration. Mia opinio diras, ke nuna registraro agas juste. Tio estas nur konturo, sen analizo.
La titoloj de gazetoj: Frankfurter Allgemeine Zeitung, Die Zeit, Märkische Allgemeine. Se vi konas polan lingvon, bonvolu legi ĉe:  http://wpolityce.pl/polityka/276204-niebywale-niemieckie-media-wzywaja-bruksele-do-ukarania-polski-ue-powinna-zareagowac-szybko-i-energicznie-takze-przy-pomocy-sankcji

Thursday, December 24, 2015

Bondeziroj - al legantoj

Ĝojan Kristnaskon - 2015, kaj prosperan Novan Jaron -2016 deziras Piotr al ĉiuj legantoj

Sunday, December 20, 2015

Pensoj - demokratio

Multaj homo konstatas, ke demokratio ne taŭgas al nia tempo, sed samtempe diras, ke ĝis nun pli bonan ideon oni ne elpensis ol ĝi.
Tiel diras sociologo pri demokratio:  Ni memoru, ke "demokratio estas la ludo de interesoj". Sed mi diru alie, demokratio estas la ludo de diversaj interesoj, ne nur kolekto de justaj, sed ankaŭ abstraktaj ideoj.

Wednesday, December 16, 2015

Scienco - scienca diskurso

Tiel aspektas sekco de homa okulo, kiu malsanas je diabeto /desegno el diskurso/
Hodiaŭ, 16a de decembro okazis publika defendo de diskurso scienca pri fiziko de mia filo. Li ricevis doktoron pri fiziko. La diskurso temis pri seninvada bildigo de sangoligiloj en homa okulo kaj sangotransfluo de ĝia strukturo 'in vivo', pere tomografa teknika optiko OCT /angiografio OCT/
 Mi aldonu, ke komisiono unuanime anoncis tre pozitivan verdikton pri diskurso. Mi kompreneble ĉeestis dum ĉi diskurso.

Sunday, December 13, 2015

Polaj aferoj - daŭrigo

Titolo diras: "Marŝo de libereco k solidareco"
En Varsovio hodiaŭ finiĝis la kvina marŝo de Libereco kaj Solidareco organizita de partio 'PIS' La manifestacianoj simile al la antaŭaj kunvenoj kolektiĝis ĉe monumento Wincento Witos. Tion okazigis de la 34 datreveno de milita stato, kiun oni enkondukis en 1981, krome tio estis responde al hieraŭa demonstracio de kontraŭuloj de nuna registraro. Marŝo apogis Prezidento de Pollando  A. Duda, kaj nova registraro. Ĉefan rolon ludis J. Kaczyński gvidanto de partio PIS.
La afiŝoj kaj flagoj diris- 'Prezidento, ni estas kun vi', 'Ni volas  dekomunismo de tribunalo' kaj, 'Ni volas lberajn publikajn amaskomunikilojn', ankaŭ aliaj.
Oni kalkulis, ke partoprenis ĉirkaŭ 40  miloj da homoj.

Ekologio - fino de klimata konferenco

Mia diagnozo - kiam ni eliminos armilojn, ni venkos???
"La klimata konferenco ĵus finiĝis en Parizo dum interkonsento nomata per multaj kiel historie" - Tiel diris la Papo Francisko
pri Pariza konferenco, kiu daŭris de la 30a de novembro ĝis 13a de decembro 2015.
"Ĝia efektivigo postulos kolektivan sindevontigon kaj grandan dediĉon de ĉiuj landoj, partoprenantoj de konferenco, kaj individuaj homoj. Dezirante, ke ĝi bezonas la specialan zorgon de la malfortaj homoj, mi instigas la tutan internacian komunumon, kiu sekvis kun fervoro iri antaŭen senŝeligan  vojon, en la spirito de ĉiuj aktiva solidareco "
Mi starigas demandon, ĉu mi, vi, ni ĉiuj, estas pretaj por plenumi taskon? Se temas pri mi, mi tion faras de mia preskaŭ naskiĝo. Tamen, mi bondeziras sukceson al ni teranoj, dum ĉi tiu malfacila tasko.

Saturday, December 12, 2015

Polaj aferoj - nur ŝajne komplika

Ĉu en Pollando estas politika komplika situacio, ŝajne, oni povas diri jese. Sed,  laŭ leĝa linio, ne. Estas sciate, ke nun regas partio /PIS/  al kiu poloj konfidis dum la lasta balotado. Sed tri partioj, kiuj malvenkis balotadon ne volas akcepti tion. La unua /PIS/ havas grandan volon fari ŝanĝojn:  politikon, leĝon, justecon,  sociajn aferojn, k.a, kaj alĝustigu ilin al simplaj civitanoj. Ĝuste la lastaj nenion povas fari  en parlamento, ĉar situacio estas rekta,  regantoj havas pli multon da  parlamentanoj, kaj ili estas kapablaj fari ŝanĝojn.
Nova politiko ege ne plaĉas al kontraŭuloj, do ili ne vidante alian vojon nur puŝi popoloj sur straton. Tial ni vidas en ĉefurbo, kaj aliaj urboj manifestantoj kun flagoj, ili diras, krias, ke en Pollando oni rompas demokratiajn leĝojn. Sed verdire ĉefuloj de ĉi tri partioj kun siaj simpatikanoj, manifestantoj defendas malnovan ordon. Ĉio ĉi estas instiganta per publikaj medioj, kiuj ankoraŭ estas en manoj de homoj de antaŭaj partioj /sistemo/
. Ĉu vi scias, ke multoj da gazetoj, bankoj estas en manoj de fremdlanduloj. Ankaŭ ŝtata TV, kaj komercaj TV gravas grandan rolon en ĉi konflikto… Krome, ĵurnalistoj de fremdaj landoj “…ŝovas nazon en fremdan vazon”, alie, miksas en polaj aferoj, ankaŭ pere polaj ĵurnalistoj.  Se vin interesas la temo bonvolu skribi, ne hezitu.

Wednesday, December 9, 2015

Deviga ekskurso, sed celo alia

Unu el monumentoj de "malnova urbo"
Malgraŭ, ke mi malgajnis administracian juĝaferon antaŭ juĝejo, mi estas kviete kontenta. Tio okazis hodiaŭ, mi devige, sed laŭ propra volo /strange, ĉu, ne?/ partoprenis pluan batalon pri propraĵo de grundo, konkrete pri manko de ĝi. Dum la proceso, mi postulis ŝanĝon de administracia decido el jaro 1998. La proceso estis en mia ĉefurbo de regiono, ĝi kuŝas ĉ. 85 km de mia loko.
Imagu al si, ke komence de juĝafero, mi turniĝis al studantoj de juro, kiuj estis hazarde ĉi tie, kaj kreis publikon, ke ili observu atente ĉion, mian konduton, kaj prenu lecionon de ĉi proceso. Strange, ke juĝistoj ne protestis. Jam post fino de proceso, ili diris al mi, ke mi tre kuraĝe esprimis siajn argumentojn. Sed, bedaŭrinde, juĝistoj faligis mian defendon. La vojo de procedo ne estas fermita, sed, tion ligos iom da kostoj. Nun, mi atendas pri skriba juĝpredikato.

Sunday, December 6, 2015

Abeloj vintre

Hodiaŭ la sesa de decembro, dimanĉo, nenio ekster ordinara. Vetero similas printempon, sune, iomete ventas, la temperaturo ĉ.+10*C.
Kaj pro ĉi vetero, abeloj elflugis el siaj abelujoj, ĝi estas vera ĝojo por ili. Sed al mi, mi tiel supozas, ke ne, ĉar ili estus povintaj dormi. Tio estas malnormala evento, kaj raraĵo. Kiel longe ĉi tiu situacio daŭros, en mia regiono?

Friday, December 4, 2015

Polaj aferoj - pri nuna situacio

salono de juĝejo
Kia estas situacio en Pollando, mi diras – malfacila. Sed pasos jaroj, aŭ eble dekoj da jaroj, kiam ĉio ordiĝos, nune oni devas agi tuje, alie, nuna registraro havas kontraŭulojn ili apartenas al malnova ordo, kiuj defendas siajn privilegiojn. Batalo estos akra.
Interpretado de leĝo estas diversa, ĝi dependas de tiu homo, kiu estas pli ruza, ‘pli vorte sprita’, tiu akiros mian, vian animon. Temas kompreneble pri homoj, kiuj ne havas siajn konvinkojn proprajn. Hodiaŭ oni devas edukadi homojn de plej junaj jaroj, de infanoj.
En lando ekzistas du tendaroj politikaj, kaj nenio ĝin ŝanĝos. Nur montri sur ekonomia kampo riparon de situacio konvinkos homojn, ke iras nova fronto. Kaj, la plej grave konsciigu al poloj /ankaŭ najbaroj/, ke Pollando havas aspiron paroli laŭte pri ne tro bona situacio ekonomia kaj politika, morala. Ni havas grandan volon ripari tri la lastajn punktojn.

Tio daŭras de 1989, kaj precipe de rego de prezidento L.W. Oni devas laŭte diri pri financa deficito de ŝtato, pri minaco de natura medio, kial ni ne zorgos bone pri sano, malfacile edukadi junularon. Tioj estas nur kelkaj aferoj, kiujn oni devas urĝe solvi.
Mi ankoraŭ devus skribi pri ĵurnalistoj, sed tio dum sekva noto.

Wednesday, December 2, 2015

La naturo - merloj

Mi hodiaŭ observis tra fenestro de mia domo birdojn- merlojn. Kaj ilia manĝado de fruktoj de azilo /sorpo/, kiel la grupo de birdoj estis multnombra, krome ili tre rapidiĝis pri manĝado. La arbo de azilo havis abundan fruktaron. Kaj merloj tre rapide manĝis ĉiujn fruktojn, do, arbo restis sen folioj pli frue, kaj nune fruktojn. Tio okazas ĉiun jaron, sed ĉi proceso okazadas dum neĝaj, frostaj tagoj. Mi devas konstati, ke arbo kun fruktoj bele prezentiĝis, sed hodiaŭ estis nuda.

Tuesday, December 1, 2015

La monato proverbe - decembro en proverbo

Ploranta saliko, vere ĝi ploras pro vetero
Mi skribas pri pola realo, do temas pri koncize pola proverbo, jen ĝn:

Kiam dum la unua de decembro sekiĝos ne nur unu puto, kaj ankaŭ la unuan de decembro vetero okazos favora tiam aŭguras fruan kaj agrablan printempon.

Kiam tion evidentĝios kiele vero, perpektivo estos danĝera