Tuesday, December 31, 2013

La lageto - 22

La vidaĵo montri lastajn plantojn ĉe la rando de lageto.
Hodiaŭ, estas bona tempo, la lasta tago de la jaro por sumigi tutan sencon aŭ esencon de mia aranĝo de lageto. Alivorte temas pri laboro ĉe ĝi.
Ĉar zorgo, klopodo, laboro donadis al mi iom da sato. Ĉu mi enmetis multon da klopodo, kaj laboro dum la lasta jaro 2013, mi tion esprimis en la privata paĝaro.
Sed, ĝenerale ĵus ĉi-jare, mi komprenis kiajn erarojn estis farate de mi. Verdire oni povas diri: Mi forgesis pri jena principo: 
 Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

La nivelo de akvo en lageto - 34cm /Tio signifas, ke mankas 34 cm da akvo lau baza nivelo/





Bondezirojn okaze de Novjaro- 2014

Nur unu momento, ankoraŭ unu paŝo,
Kaj, ni enpaŝos Novjaron - 2014.
Por ke nia vivo glite ŝovu el la monto,
Kaj, la vento ne blovu en okulojn.
Krome, niajn revojn ĉiam plenumu bele,
ankaŭ agrablajn impresojn.

Feliĉan, Gajan kaj Riĉan Novjaron 2014 por ĉiuj legantoj de mia blogo,
deziras modesta blogisto.

Saturday, December 28, 2013

La naturo - pri la fungo de tindro

Flava kolora allogas nian okulon, do ili aspektas bele
Tindro, ankaŭ ĝi nomiĝi brulspongo - kie ĝi kreskas, plej parte sur foliaj arboj, kaj apartenas al la grupo de parazitaj fungoj.
Tio estas araro, kolekto de unuopaj fungoj, kaj ili estas alfiksitaj al arbo, aŭ dikaj branĉoj. /sur la foto ni vidas ilin sur saliko/.
Foje tindro kaŭzas grandan minacon por arboj, tamen, ĝi atakas la plej parte  malfortajn arbojn. La arboj estas tiam difektitaj, pro tio fungoj helpas al pli rapida malkresko de arboj, ĝenerale, ĝi estas malutila. Sed, oni devas prijesi, ke tindro aspektas tre bele sur arbon.

Friday, December 27, 2013

Esperanto - 11

La alvoko tuŝas ĉiujn esperantistojn, manoj atestas tion.
Ĵus aperis nova januara numero de revuo Esperanto, sed ĝi estis sendita rete al abonantoj de tiu gazeto.
Vere, ĝi plaĉas al mi, ĝia aspekto bone prezentiĝas. Kvankam mi ĝin detale ne legis, tion mi faros, kiam ĝi estos en miaj manoj, tiam mi ĝuos.
Nun mi prezentas iom da opinioj pri la revuo 'Esperanto'., kiujn mi tralegis en reto,
Jen ili:

Korajn gratulojn pro la nova versio de la revuo.

Tre plaĉas al mi la nova kaj freŝa dizajno (aspekto?) de la revuo Esperanto! Gratulojn! :-) 

La nova aspekto estas vere moderna kaj alloga. Sed mi havas impreson, ke su...

Kara Fabrizio,
Dankon; mi jam iris al la pagho Revuo Esperanto en Facebook kaj tie afishis mian reagon...

Mi ankaŭ ricevis ĝin retpoŝte. Bele, bele, bele. Kaj interese!!! Jen, mirinde. Ĝi estas interesa.

Mi ĵus ricevis la revuon retpoŝte, je unua rigardo mi volas diri ke la formato estas eksterordinara, gratulojn kaj bonan Kristnaskon al ĉiuj...

Gratulegon al RE-teamo pro la nova revuo!
Oportune: Tiu ligilo http://bit.ly/1ce1Y86 por scii pliajn informojn pri "Kiel aperi en...

Al mi, nova esperantisto, ŝategas la nova revuo. Ĝi plijunigas la movadon, kaj ŝajnas tre bona por logi novajn legantojn.

Mi ne gratulas ĉar, verdire, la nova formato tute ne plaĉas al mi.
Ĉefe mi rimarkis unu fakton. Vi ripete...

Do alivorte via modernigo de la revuo signifas malpliigo de la peritaj informoj... ??? La ekvilibro ja estis tre bona antaŭe...
Oficiala organo de monda asocio estu unuavice informilo, kaj ne kopiu la stilon de iu bulvarda gazeto.
Ŝajne mi pagis la kotizojn tro frue, kaj la kroma mono por la kategorio MA estas malŝparita...

Saturday, December 21, 2013

La aŭtuno - 2013

La foto farita dum la unuaj tagoj de decembro,do ni vidas iomete da vintro
Ĵus hodiaŭ, efemere renkontiĝas aŭtuno kun vintro, nur ili preterpasis laŭ maldika linio. La situacio ripetiĝas ĉiu jaro, do nenio eksterordinare. Sed, la antaŭaj jaroj tiu periodon karakterizis jene, la tero estis kovrita per neĝa blanka kuseno, krome ankaŭ tiam frostis.
Hodiaŭ sabato, la vetero konvena por longa promenado, milda vetero, sune, kaj plej grave temperaturo +5*C

Nia vintro blanka
Per tuko kovrita.
Al ni iri por engasitĝi /iom ekloĝi/
Arĝente tute brili!
Sur la frunto
enmetita luna rondo,
El mantelo ŝprucas oraj steloj,
Kiam ĝi skuiĝi.
Krome, en ĝia mano
la glacia sceptro.
Ĝi ja estas la reĝino de l' vintro

Monday, December 16, 2013

La naturo- pego

Kuracisto de arboj.
Ĝi estas vidata en mia ĉirkaŭaĵo, apud la domo dum la tuta jaro, sed precize mi povas ĝin rigardi ĝuste sur arboj nune, ĉar ili estas sen folioj.
Kiu interesiĝi pri birdoj, do scias bone kiel ĝi aspekti. Sed mallonge, pegeto /ĝi tiel nomiĝas/ estas iom pli granda ol pasero, iliaj plumoj estas buntaj, ĉapelkapo ruĝa, dorso nigro-blanka, subventro blanka. Ĝia laboro karakterizas - serĉi insektojn kaj formanĝi ilin, do ĝi estas kuracisto de arboj. Kion ankoraŭ oni povas diri pri ĝi, ĝia bekpikado estas aŭdata sufiĉe laŭte, sed rimarki pegon estas malfacile pro ĝia vigleco.
Mi aldonu ankoraŭ, ke krom jam menciita pegeto, mi renkontas pegon nigran, kaj pegon verdan. Statistiko taksas, ke en naturo oni kalkulas 10 specojn de pegoj.

Saturday, December 14, 2013

Bagateloj - 'ĉina' anaso

Ĝi jam trovis lokon por nesto!
Tio estis la frua printempo ĉi- jaro. Al mia bieneto alvenis aŭ alflugis 'ĉina' anaso. De komenco ĝi ne alproksimiĝis al domo, ĉar ĝi estis suspektema, kaj precipe naĝis sur lageto. Sed malsata stomako devigis ĝin, por ke formanĝi ion. Ĝi tiel pripensis, kaj sekvis agadon. Sed imagu al si, ke kokinoj ankaŭ numidoj ne permesadis ĝin, por ke ĝi eĉ ŝteli iom da nutraĵo. Vere anas-ino estis fremdulino, kaj novulino. Finfine kortbirdoj ne akceptis ĝin ĝis hodiaŭ tago. Mi ankoraŭ aldonu, ke mia nova kortbirdo estis ino, kaj la naturo devigis ĝin, havu idojn. Komence, mi ne estis certa, kie ĝi aranĝis la neston, mia kvartaga  observado efike sukcesis.  Ĝi faris tion en komentubo de la domo. La plej sekura loko.
Ok ovojn ĝi havis, kaj zorge ilin flegis, kovis sur ili ne 28 tagojn, sed preskaŭ 60 tagojn. Kial tiel longe, simple verŝajne ĝi ne estis fekundigita. Kiam mi jam anoncis, ĝi noktas sur lageto, ĉar birdoj ne amikiĝis kun ĝi. Tia estas malgaja sorto de "ĝenulo" Ĉu ĝenulo al mi?

Thursday, December 12, 2013

La naturo - raŭpo

Ĝi pensas,- ĉu Ĝi  transiros pere tiun bastoneton je la dua flanko?

Ĵus, tiu ĉi raŭpo decidis, ĝi devas ekvidi ĝian amikinon, sed la vojo estas longa kaj danĝera. Finfine ĝi prenis malfacilan taskon, kaj elmarŝis antaŭen. Komence ĉio iris laŭ pripensita vojo, do estis facile kaj glate, sed tuj sekvis la baro. Kaj, ĝi  estas kuraĝa, granda raŭpo, do ĝi certe sukcesos, ĉar atendas  /ĝin/ amikinon, tiu penso volontigis ĝin. La raŭpo grimpis sur la unuan herbon sekve najbaran, kaj fine ĝi estas sufiĉe alte, sed ankoraŭ ĝi glitis al alia, pli dika bastono elektis la plej longan kaj sekuran laŭ ĝi. Jes, ĝi jam pendas, kaj samtempe ĝi pensas - ĉu ĝi transglitos pere tiun bastoneton je la dua flanko. Ĉu ĝi plenumis la taskon?

Wednesday, December 4, 2013

La naturo- oriolo 2

 Longe mi ĝin /neston/ serĉis, sed fine renkontis ĝian lokecon.
Longe mi serĉis, ankaŭ miaj oreloj pene aŭskultis iliajn belajn voĉojn, pli ĝuste, kantadon aŭ fajfadon. Temas pri orioloj. Sed, la situacio tuŝas la periodon de frua printempo ĝis la monato aŭgusto, tiam iliaj serenadoj silentiĝis. Kial, do mi nun skribas pri tio, ĉar folioj apenaŭ falis de arboj, kaj branĉoj de poploj estas senfoliaj. Ĉi-jare ili fondiĝis nesto tre proksime de domo sur alta poplo /la antaŭan jaron sur salikon/, la proksimeco ĉe domo kaj homoj evidentiĝis sekure al orioloj. Finfine, jes, la nesto de oriolo estas bele videbla, do mia longa observado sukcesis, ĉar tiam el ĝi kovis kaj sekve naskiĝis idoj de orioloj. Mi devas konfesi, ke orioloj estas miaj amegataj birdoj, kaj kun malpacienco atendas ilian alvenon en la sekvonta