Monday, October 23, 2017

La naturo - papilioj

Papilioj sur  - Eupatorium cannabinum L/ latine/
Ĉi la jara somero jam longe pasis, nur restis rememoroj. Generale la pasintjara somero estis bela, plej grave ĝi estis pluvema. Kaj, por mi ĝi estas memorinda pro papilioj. Komence, mi iom ĉagrenis, ĉar ne vidis  papilioj, sed dum la sekvaj tagoj ili abundis sur floroj, diversaj floroj. En mia ĉirkaŭaĵo ili havis perfektajn kondiĉojn, ilia ŝatata planto - sadziec konopiasty /pole/. Tiu ĉi herbaĵo estas vidata sur foto. Malgraŭ, ke hodiaŭ estas ne tro varme nur +10*C, oni povas ankoraŭ renkonti ilin flugantaj al ne multnombraj floroj.