Saturday, December 31, 2022

Resumi jaron 2023 tra paco en la mondo

La jaro 2022 finiĝas. Ĉiuj faras resumon de la pasinta jaro. Laŭ mi, ĝi estis malfacila kaj dolora periodo por la tuta mondo, precipe por la ukraina nacio. La milito, kiu eksplodis ĉi-jare, deĉenigita de Rusujo sur tiel granda skalo, ŝajne subite, sed ĝi estas trompa, ĉar preparoj por ĝi daŭras delonge. La imperiistoj zorge kaŝis ĝin, kovris la okulojn de gravaj politikistoj, donis malmultekostajn energifontojn, sendis trejnitajn spionojn al aliaj landoj por akiri militajn kaj politikajn informojn. Antaŭ ĉio, ili konstruis bonan bildon al la mondo. Estas surprize, ke analizistoj de aliaj landoj ne malkovris la intencojn de imperiisma Rusio. Mi volas rememori la vortojn de pola prezidento Lech Kaczyński en Tbiliso-Kartvelio en 2008, kiu avertis, ke Rusio havas teritoriajn intencojn al aliaj landoj. Li TUTE pravis.

Memorinda tago, kaj malĝoja samtempe

La papo emerito Benedikto la 16-a mortis. Forpasis la "Mozart de la teologio" kaj la "modesta laboristo de la vinberejo de la Sinjoro". Kardinalo Joseph Ratzinger, emerita papo Benedikto la 16-a, mortis hodiaŭ en la aĝo de 95 jaroj. "Baldaŭ mi staros antaŭ la fina juĝisto de mia vivo. Rerigardante mian longan vivon, mi eble havas multajn kialojn por timi kaj zorgi, sed interne mi ĝojas, ĉar mi firme kredas, ke la Sinjoro estas ne nur justa juĝisto, sed ankaŭ amiko kaj frato, kiu jam suferis pro miaj mankoj kaj tial, kiel juĝisto, estas ankaŭ mia defendanto. Ratzinger en letero de februaro 2022.

Thursday, December 29, 2022

Ĉu bezona ago?

Mi formas etan insulon sur lageto. Por loku ĝin mi elektis spacon, kie kreskis herbaĵoj en akvo, tio indikus, ke grundo estas iom malmola. Sed dum konstruo evidentiĝis, ke grundo estas tre mola. Kompreneble nova klopodo. Tamen, kiel mi prenis decidon, do, mi obstine daŭrigu taskon, malgraŭ malfacilaĵojn. Eblas, ke mi sukcesos. Mi komencis laboron komence de novembro. Kaj rimarku sur la foto loko, kie situos insuleto. Tio estas maldekstra angulo, kaj vidataj herbaĵoj en la akvo.

Monday, December 26, 2022

Ĉu la vintro?

Hodiaŭ en mia regiono estis varme, eĉ miaj abeloj elflugis el abelujoj La hodiaŭa vetero tute ne rememorigis vintron, ĉar dum tagmezo estis sufiĉe varma la temperaturo atingis +11*C, eĉ mallonge aperis suno. Do, je la horo dektria elflugis el miaj abelujoj abelojn amase. Mi en du svarmoj donis iom da nutraĵo. Poste, blovis kaj pluvetis. Ĝis nun en mia regiono vintro daŭris mallonge de 3a ĝis 10a decembro, ĉefe frostis -6*C, tamen preskaŭ ne neĝis. Sovaĝaj anseroj ne scias kio okazas, ili flugas foje orienten, poste revenas okcidenten. Verŝajne ili perdis orientiĝon. La bildo /antaŭ du semajnoj/ montras mian abelaron en neĝa pejzaĝo.

Saturday, December 17, 2022

Morala vero el fabelo

Proksime ĉe la lago De la vespero La knaboj ĉirkaŭkuris Kaj ili rimarkas la ranojn; Se ia ekaperas, Ĝi estas trafata per ŝtono en la kapo. Unu el ili, pli aŭdaca naturo, Levante la kapon alte, Ŝi diras, "Knaboj, ĉesu, vi pasigas malbone! Por vi, tio estas ludo, por ni temas pri vivo." La moralo de fabela estas simpla: oni ne devas senpripense damaĝi nek homojn, nek bestojn, samtempe suferado kaj morto - signifas, por kelkaj ludo, sed aliaj fariĝas kruelo.

Friday, December 16, 2022

Soldatoj de Putin armeo, senpunaj - rezolucio

La brutuloj de Putin restos senpunaj! Rusio jam havas projekton de speciala leĝo. "Ili pruvas, ke ili /ukrainanoj/ estas teroristoj" La rusa parlamento adoptis projekton de leĝo, kiu nuligas la kriman respondecon de soldatoj pro krimoj faritaj en Ukrainio, se ĝi okazis en defendo de "la interesoj de Rusio". Ne estas dubo, ke ĉi tiu leĝo estos baldaŭ aprobata, kaj al la invadantoj estos promesataj senpuneco, raportis la retejo de la ukraina registaro de la Centro por Nacia Opozicio. - Ili bezonas ĝin por fari la servon en Ukrainio "pli alloga" - ​​ni legas. La okupantoj tiel pruvas, ke ili estas veraj teroristoj. Rabado, murdo, seksperforto – nun la rusoj rajtos fari ĉion ĉi en la provizore okupataj teritorioj de Ukrainio. La politikaj kaj armeaj aŭtoritatoj de Rusio devas fari la servon en Ukrainio "pli alloga" Kiel estis aldonite, rusaj soldatoj, kiuj "ne havas normalajn vivkondiĉojn hejme, povos (sen obstakloj) ŝteli (en Ukrainio) lavmaŝinon aŭ fridujon, kaj ne estos respondecaj pri abomenaĵoj faritaj kontraŭ civiluloj". Ekde la 24-a de februaro, t.e. la komenco de la kremlo invado al najbara lando, militistaro el Rusio faras multajn militkrimojn - murdojn de senarmaj civiluloj, seksperfortojn, ŝtelojn. Ekde la 24-a de februaro, t.e. la komenco de la kremlo invado al najbara lando, militistaro el Rusio faras multajn militkrimojn - murdojn de senarmaj civiluloj, seksperfortojn, ŝtelojn. Urboj proksime de Kievo iĝis simbolo de la krueleco de la invadantoj, inkluzive Bucha, Irpień kaj Hostomel, kie la agresantoj mortigis almenaŭ plurcent lokajn loĝantojn en la unuaj semajnoj de la konflikto. Dekoj de miloj da homoj mortis tra la lando kiel rezulto de rusaj bombardoj kaj bombadoj. Nun la tuta lando - Ukraino estas bombardata senĉese, de mateno ĝis nokto - terura tragedio. Hodiaŭ, kiel anoncis la ĉefkomandanto de la ukraina armeo, generalo Valery Zaluĵnij, li diris, ke nur 16 el 76 misiloj falis sur la teritorion de la lando dum la hodiaŭa atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. La ceteraj 60 estis malflugigitaj fare de la armeotrupoj.

Monday, December 5, 2022

La vetero dum decembro

Antaŭhieraŭ malpeze neĝis, kaj tagmeze tavolo de neĝo atingis ĉirkaŭ 10 cm da dikeco. Estis sufiĉe varma vetero - plus du celsiaj gradoj. Tiu ĉi neĝkovraĵo daŭris ĝis dimanĉo, sed posttagmeze la neĝo komencis degeli. Hodiaŭ estas lundo kaj preskaŭ ne estas neĝo, kvankam estas malvarmete, ĉar estas vento, kiu malvarmigas aeron. La neĝo aperiĝs jam dua fojo, laste neĝis novembre. Sur la foto, mia lageto en la vintra pejzaĵo.

Thursday, December 1, 2022

Mia domo iom plibeliĝis

Mia domo estis renovigita ĉi-somere. Ĉi tiu investo estis sufiĉe multekosta ĉar laboro kaj materialoj multe pliiĝis dum nuna jaro. La laboro estis subkontraktita al la firmao. Ĉiuj kostoj estis kovritaj de mia filino.