Friday, December 25, 2020

Wednesday, December 23, 2020

Blankaj gruoj- decembre

 

Hodiaŭ mi kaptis okazon, kaj fotis blankajn gruojn. La fotografio estas ne tro videbla, ĉar mi fotis ĝin de preskaŭ unu kilometro. Ili verŝajne alvenis el alia regiono eble por ripozado ĉe nia "kikolskie lago". La okazintaĵo estas raraĵo precipe dum fino de decembro.
Kaj, hodiaŭ ankoraŭ alia raraĵo, abeloj el mia abelarejo amase dancis antaŭ siajn abelujojn, ĉar estis tre bela, suna vetero. Vere impona vidaĵo!

Thursday, December 3, 2020

La lasta monato - decembro.

 

Rapide la tempo kuras. Kaj, mi enpaŝis decembron, kial mi skribas pri tiel evidenta normalo. Ĝuste pro tio, ke por mi la tempo kuras tro rapide, eblas, ke tagoj estas tre mallongaj, sed pli grave, mi maljuniĝas. Laste, ankaŭ ne tro ofte skribas taglibron mian.
 Vetero malvolontigas al promenoj, tagoj estas grizaj, sensunaj, pluvemaj, dum novembro estis nur tri sunaj tagoj. Ĉio ĉi enkondukas dekadencan etoson. Ankoraŭ ne neĝas, kaj ne frostas.

Bildo: Sur mia lageto. Jam sen akvaj birdoj, precipe sen cignoj.