Friday, November 11, 2022

Historia tago por Pollando - 11.11.1918

Hodiaŭ estas granda Nacia Festo - Post 104 jaroj Pollando reakiris denove sian sendependecon. Gravo homo, kiu kaŭzis tion estis marŝalo Józef Piłsudski. Kaj Li diris tiel "Iru vian propran vojon, servante nur Pollandon, amante nur Pollandon kaj malamante tiujn, kiuj servas fremdulojn" Okaze de tio okazigis en la tuta lando, marŝoj, piknikoj, mitingoj, ktp. Ĉefa okazis en Varsovio

Sunday, November 6, 2022

Denove mia lageto

Kiam mi eniris sur mia insulo sur lageto, kaj rimarkis falataj arboj, arbustoj, plue, damaĝitaj bordojn, altajn herbaĵojn, kaj aliaj malperfektoj, do mi pripensis tiel. Ĉu valoras tion ripari, ĉar preskaŭ ĉio estas devastata. Ja, paŭzo daŭras inter mia la lasta estado sur insulo 8 jaroj, jes ok jaroj. Laste mi laboris sur ĝi en la jaro 2014. Sekve, mi revenis kun ŝpato sur insulon, ne pensante, ke mi komencu ion fari, sed post momento ilo enmetis en koton. Kaj, denove pripensis, tiom da tagoj, jaroj, mi dediĉis. Krome, multe da litroj de ŝvito elverŝis el mia korpo, tiom da peza laboro donis al mia amato lageto, kaj ĉio iros en forgeso. Ne!.

Tuesday, November 1, 2022

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj estas festata en katolikaj landoj. Do, hodiaŭ en tombejoj la fideluloj kunvenas por adori mortintojn, kiuj jam estas sanktuloj, sed ankaŭ preĝi, por ke ili atingu sanktecon al siaj parencoj kaj amikoj. Miaj familianoj iris al eterneco - miaj gepatroj, kaj du fratinoj kaj kvin fratoj. Mi hodiaŭ vizitis la tombojn en du tombejojn. La aliaj tomboj de miaj parencoj estas en aliaj urboj. La ĉeffestado okazas en la preĝejo, kaj poste estas preĝoj ĉe la tomboj. Estas tiel, ke la membroj kaj amikoj de la mortinto kunvenas ĉe la tombo, preĝas, metas kandelojn kaj florojn. Estas konversacioj kaj rememoroj pri mortintoj.