Sunday, June 6, 2021

Ĉevalistoj infanaj

Proksime de mia loko situas ĉevala agrikultura kampo, kaj oni povas lerni rajdi ĉevale. La kampo servas por ĉiuj, sed precipe por infanoj, kie ili lernas mastrumi ĉevalojn, poste rajdu. Mi aldonu, ke ĉevaloj devas esti kvietaj, mildaj, krome ili ne timas precipe hundojn. Ni vidas, kiam sur la vojo vojaĝas infanoj kun prizorgantoj, tio okazas ĉe mia domo. Ĉi agrikultura kampo situas en pitoreska ĉirkaŭaĵo, apud la lago, ĉarma loko. Jam estas konstruita granda hotelo, sed ankoraŭ ne finita.

No comments: