Sunday, March 31, 2019

Mia familio - nepino Zosia

Rimarku ŝian ĝojiĝon
Mi devas tion prezenti, mia la plej juna nepino komencis iradi memstare. Zosia- Sofio, ŝi tiel nomiĝas. La unuaj paŝoj ŝi starigis 15 de marto. Ni familianoj tion observis kaj ege  fieras pro tio. Ŝi tiam aĝis 10 kaj duono monatoj.

Printempo - 2019. Papioloj

Mi ne konas nomon de papilio
Kvankam laste estas sufiĉe belaj tagoj, mi ĝis nun ne vidis belajn papiliojn, krom tre popularaj blankaj. Eblas, ke ili ankoraŭ ne vekiĝis, sed komparante la pasintan jaron, mi rimarkis ilin komence de marto. En unu el sub etaĝa kelo mi trovis belan papilion, sed ĝi jam estis mortanta. Papilioj ofte serĉas sekurajn lokojn por travivi vintron. Mi jam iam skribis, ke precipe papiloj apartenas al tiuj specoj, kiuj pereas sur niaj okuloj. Ĉu en via lando estas simile?

Thursday, March 21, 2019

La printempo komencis

Cignoj sur mia lageto
Printempo hodiaŭ alvenis ne nur kalendara, sed ankaŭ reale, ĉar tagoj estas sufiĉe varmaj. Kaj du la lastaj tagoj aspektas belajn.  Mi povis tion sperti, kaj observi, precipe miaj abeloj abunde flugis, kaj laboris portante polenon. Ankaŭ birdoj vigliĝis, ili serĉas konvenan lokon por establi nestojn.
Ĝenerale, bestoj, birdoj, insektoj, arboj, plantoj sentas instinkton, kaj grandan volon por komencu novajn vivojn. Ni homoj ankaŭ sentas diferencon inter la antaŭa periodo - vintro.

Sunday, March 10, 2019

Gruoj vintre

En mia loĝloko de tri jaroj ne forflugas dum vintro al varmaj lokoj - gruoj. Ni vidas promenantaj gruoj. Tio signifas, ke klimato varias.  Ni povas aŭdi laŭtan krion ofte, plej parte kvar voĉoj. Kie ili loĝas? Ili havas sekuran lokon sur insulo de lago.

Miaj abeloj en la monato marto

Mi pensis, ke antaŭprintempo anstataŭas printempon, sed evidentiĝis tio neebla. La februaraj tagoj tion indikis, ĉar estis sufiĉe varma periodo. Nun, ni havas malvarmajn, sed ne frostajn tagojn- estas iom da suno, vente, kaj pluveme.
Dum fino de februaro miaj abeloj estis aktivaj, ili portis polenon, purigis abelujojn de mortintaj abeloj. Mi ankaŭ iomete laboris ĉe mia abelejaro. Nun movado de abeloj estas nula pro malvarmo.
Finfine restis al mi, en bona farto 22 svarmabeloj, do, mi havos multe da laboro, kaj pensas, ke sufiĉos al mi forton. Mi havu esperon

Petasites hybridus

La lasta foto estis farita februare, kaj ĝi enhavas florojn, kiuj abunde floris eĉ vintre, kaj nune, ili donas bonan nutraĵon al abeloj. Mi ne scias nomon de ili esperante.