Wednesday, September 29, 2021

La monato - septembro 2021

Ĉe bordo de mia lageto mi intencas aranĝi angulon de erikoj. Nun mi aĉetis iom da erikoj, kaj plantis en grundon. Ankaŭ, mi prenis branĉetojn, sekve plantis en potoj, sed, ĉu ili enradikiĝos? Kiam ili sukcesos, do, mi aplikos tion grandskale. Komenco estis farita La monato septembro, /pole- wrzesień/ devenas de planto eriko, ĉar ĵus amase floras dum septembro. Vetero dum septembro estis diversa, komence pluvis, sed finaj tagoj estas belaj, sunaj, ĝeneraj agrablaj tagoj, la temperaturo atingis eĉ 20 plusaj gradoj.

Wednesday, September 1, 2021

01.09.1939 - memora dato

La milito estas ĉiam aĉa afero, do ni devas esti sentemaj pri ĝi. La plej lasta estis la dua mondmilito, ĝi alportis al homaro terura konsekvencojn: homaj, psikaj, kaj materialaj. Ĵus hodiaŭ pasis datreveno de ĝi, kompreneble ĝi komencis pro invado de germanaj soldatoj je urbeto Wieluń kaj Westerplate, kiuj situas sur pola teritorio. kaj poste germanoj malliberigis tutan landon Polaj ŝtatuloj en tiuj ĉi lokoj rememorigis cirkonstancojn de ĉi invado por pollanda ŝtato. Okapado de lando daŭris kvin jarojn. Mia patro partoprenis dum batalo, sed poste trafis al germana tendaro, kaj patrino restis kun tri etaj infanoj.