Monday, March 30, 2015

Justeco - ĉu ĝi ekzistas?

Ĉu juĝoj estas ĉiam justaj? En mia lando hodiaŭ oni prijuĝis homon, politikiston. Sed, ĉu la juĝo estis justa? Malgraŭ, ke tio estis la unua instanco, sed ĝi jam ĵetas la punon por la homo. Ĉu la dua instanco prijuĝos la samon? Grave, la proceso verŝajne daŭros sufiĉe longe...
Mi la temon datiĝos.

Saturday, March 28, 2015

Lageto - 38

La vento blovas en vintraj herboj.
Tion mi mem decidis, sed ĉu tio estis prava decido? Kiam mi prenis tion antaŭ kelkaj jaroj, do mi devas daŭrigi tion, kvankam pro propra kontento. Temas kompreneble pri mia lageto, kaj ĝi postulas nur konstantan laboron fizikan. Sed, kiam ni pensas ĝenerale, nia vivo bazas sur ĉiama laboro, ĉu ne? Mi hodiaŭ denove  fortigas  randon de lageto.

Agrikulturo- kultivado de kampo

La kampo kuŝas proksime de mia lageto
Hieraŭ, sur mia kampo oni semis unu hektaron de hordeo, kaj unu hektaron de lupino. Ĉar mi ne havas maŝinon por semado, do mi dungis ĉi agregaton. La servo estis sufiĉe multekosta. La grundo estas iom seka pro manko de akvo, sed mi esperas, ke tiuj ĉi grenoj kreskos.

Friday, March 20, 2015

Tio kaj alio - du astronomiaj eventoj

Du gravaj eventoj okazas hodiaŭ. En mia regiono okazis parte mallumo de la suno, ĝi estis je 11:30 ĝis 12:30 laŭ mezeŭropa tempo.
Mia familio observis ĉi okazintaĵon pere specialaj okulvitroj.
Kaj la dua dum hodiaŭa tago alvenos al ni astronomia printempo, do estos pli varmaj tagoj, ĉio vekiĝos al la vivo.

Wednesday, March 18, 2015

Eksterlandaj aferoj - du eventoj

Foto el Tuniso
Hodiaŭ cirkulis la mondo du gravaj sciigoj. La unua de longe konata, ĉar ĵus hodiaŭ pasis  la unua datreveno de anekso de Krimeo. La parto de teritorio de Ukraino estis aneksita al Ruslando. Do, en Moskvo okazigis granda festo. Ĉefan parolon diris la Prezidanto de Rusio, li diris, ke Krimeo revenis al patrujo. La mondo kompreneble ne laŭdas tion, male kondamnas kaj ne agnoskas tion.
Kia situacio regas tien, oni diras diverse...

Kaj la dua informo estas tragika, ĉar en Tuniso -Tunezio teroristoj murdis 22 senkulpajn turistojn el diversaj landoj.
Nia mondo, en kia direkti ĝi iras?

Friday, March 13, 2015

Polaj kaj eksterlandaj aferoj - EU rezolucio

vrako de pola aviadilo
Hieraŭ Eŭropa Parlamento akceptis rezolucion pri du aferoj, la unua tuŝas returno de vrako de pola aviadilo, kaj skatoloj nigraj. Mi memorigu, ke temas pri kraŝo de pola aviadilo kun gravaj polaj civitanoj, kun pola prezidanto Lech Kaczyński /. antaŭ preskaŭ 5 jaroj/ Imgu al si, ke ĝis nun tiuj ĉi objektoj estas en Ruslando. Tamen, kun bedaŭro ni sciiĝis, ke pola frakcio /platforma civitano/ ne apogis punkton de rezolucio, kiu povus paroli pri internacia procezo de smolenka kraŝo. Kial?

Kaj la dua afero tuŝas pri Boris Nemtcov, fama  politikisto, kiu kontraŭis politikon de Kremlo, kaj estis murdita. Tio signifas, ke landoj povas interparoli kaj analizi pri tiu ĉi politikisto kun ŝtatuloj de Rusio, kaj eĉ postuli pri kondukto de sendependa procezo por malkaŝi veron.

Monday, March 9, 2015

Agrikulturo - abeloj

Abeloj elflugu, ĉar ekas varmaj tagoj, jam floras printempaj plantoj - kaj ili silentas. Kun granda bedaŭro mi eksciiĝis, ke miaj abeloj mortis. La kaŭzoj laŭ mi estas diversflankaj.

Sunday, March 8, 2015

Polaj aferoj - batalo al fotelo de Prezidanto

En Pollando estas du gravaj partioj. La reganta partio /PO-civitana/, kiu kun alia partio ne tro granda/PSL-agrara/ ili kreas registraron.
Kaj opozicia partio nomiĝas /PIS-juro k justeco/ Pri kandidato de PIS, mi iom skribis - A. Duda.
Sed, pri kandidato de civitana partio nun, ĝin reprezentas Prezidanto Bronisław Komorowski, li batalas pri reelekto. Hieraŭ li oficiale komencis sian starton dum konvencio en Varsovio, kvankam li de longe jam tion faras, sed oni tiel priskribis en tv. kaj hodiaŭ li partoprenis en renkonto kun civitanoj sude de Pollando - Nowy Targ. Kion li diris: "Ne ĉiam facilas pri konkordo. Eĉ en familio, najbareco, loka socio, estas diverse. Estas tiuj, kiuj konkordas, sed estas aliaj, kiuj  sentas  bone, kiam manki la konkordon."

Tiuj ĉi vortoj rilatis al prifajfoj, kiuj estis aŭdataj dum lia parolo, kiam li parolis al loĝantanoj. Li vere ne estis kontenta pro tio, kion li aŭdis.

Tuesday, March 3, 2015

La lageto - 37

arboj speguliĝas en lageto.
En nuntempa periodo lageto ne estas tro atrakcia, ĉefe pro manko de verdaj herbaĵoj, kiuj kreskas ĉe randoj de lageto kun ĝiaj floroj. Mankas al mi ankaŭ saltantaj ranoj, diversaj insektoj, kanto de birdoj. Kaj karakterizan flaron de aero, ĉio ĉi konstruas precipan etoson. Sed plej grave en ĝi estas sufiĉe malalta nivelo de akvo. Por hodiaŭ tago ĝin mezuras - 36 cm. Tio signifas minus 36 cm laŭ konstanta punkto. Se la vetero estos senpluva dum postaj tagoj, do tio signifos morton al lageto somere.