Thursday, November 30, 2023

Administracia problemo

Por mi la lastaj monatoj estis sufiĉe lacigaj, pro administra afero, pri kiu mi okupiĝis. Tio estas mia kulpo. Temas pri la planta kampo, kiun mi perdis, kiam mi subskribis la dokumentojn sen zorge legi ilin. Kaj pro ĉi tiu nezorgemo, mi perdis areon entute 9ar 65 m2. Nuntempe mi provas reakiri la kampon, sed ĝi estas malfacila. Krome mia sano suferas ankaŭ psike. Advokatoj volas multe da mono, sed ili ne donas garantion de sukceso. Do mi provas solvi la problemon mem, tio necesas al mi multe da tempo. La foto montras dokumenton el 1945, ĝi estas memoraĵo, ĝi koncernas la kampon, kie mi nuntempe loĝas kaj farmas. La dokumento montrita apartenis al la una posedanto de kampo. Ĝi estis fotita el arkivo.

No comments: