Monday, October 30, 2023

La monato oktobro - 2023

La fino de oktobro, kaj kia bela, suna tago tagmeze, la temperaturo estis plus 15 gradoj. Estis ja bela tago, ĉar la abeloj eĉ alportis polenon al la abelujoj kaj amase elflugis el la abelujoj. Sur la muroj amase aperis ankaŭ kokcineloj, serĉante dormilon antaŭ la vintro. La sola afero, mankas papiloj ĉi-jare. Ĝenerale, oktobro estis sufiĉe varma monato. Tamen, estis malmulte da pluvo. Do, granda lageto apud la domo estas malplena da akvo. Eblas, ke iom kreskiĝas nivelo de akvo pro falantaj folio de arboj, ĉar folioj prenas grandan kvanton de akvo el lageto.

No comments: