Sunday, February 19, 2023

Toruń- la urbo de Nikolao Kopernik

Hodiaŭ estas 5️50 datreveno de la naskiĝo de Nikolao Koperniko. Nikolao Koperniko naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruń, en komercista familio. Li estis pola advokato, oficialulo, diplomato, kuracisto, malsupera katolika kleriko, doktoro pri kanona juro, okupiĝis ankaŭ pri astronomio kaj astrologio, matematiko, ekonomiko, milita strategio, kartografio kaj filologio. Koperniko estas plej konata kiel astronomo. Lia plej fama verko estis "De revolutionibus orbium coelestium", kie li prezentis la supozojn de la heliocentra strukturo de la sunsistemo, kiu kondukis al la tn, la kopernika revolucio. Pri si mem parolis Nicolaus Copernicus Thorunensis, tiel emfazante sian originon, sian genealogion de urbo - Toruń. En la naskiĝtago de la sciencisto, ni festas la Polan Sciencan Tagon. Nur, mi aldonu, ke mi finis mezan lernejon en Toruń - Tekikumo de Industria Sukerfarejo.

No comments: