Sunday, December 17, 2023

Ĉu gravas tion ?

Unuavide, la foto ŝajnas sensignifi, fasko da pajlo kaj iom da rubaĵo sur la glacia surfaco de la lageto. Jen kiel ĝi aspektas, kaj tamen tio, kion mi priskribos, donas al vi multon por pripensi. Ĉi tio okazis sur mia lageto. Du knaboj, Dorian ok jara, kaj Kacper dekdu jara enpaŝis mian posedaĵon, ĝi estas barita, sed por ili tio ne estis problemo. Ili puŝis vaskon de pajlo en lageton, krome forĵetis fajansajn figurojn: cigno, testudo, kapreono en lageton. Kompreneble figuroj rompiĝis. Mi informisis policon pri damaĝo, sed gis nun senrezulto. Mi prenis aferon en propraj manoj, kaj fiksis, ke ĵus tiel du knaboj faris tion. La figuroj menciitaj estis gravaj por miaj nepoj, ili tre ŝatis ilin pro belaj iliaj vizaĵoj. Mi prenis ĉiajn cirkonstancoj je la atento, longe pensis, komparis faktojn /mi aldonu, ke mi antaŭe konis ilin/ kaj fine konjektis, ke nur ili povus fari tion. Kiam mi konfrontis ĉion, la supozo estis trafa. Finfine, mi renkontis kun knaboj, iliaj gepatroj, kaj ĉio precize estis eksplicite. Gepatroj devas perdon ripari. La plej grava demando, kial ili tion faris, kaj kiel ili estas kondutaj? Ĉu gepatroj jam ne regas je geinfanoj. Ĉu dum mia infanaĝo, estis simila? Laŭ mia scio antaŭe regis pli granda disciplino en familio.

No comments: