Tuesday, January 10, 2023

Lageto plue - insuleto

La foto montras la komencon de laboro pri kreado de insulo sur la lageto. Kiel mi jam menciis, ĝi formiĝas sur plantoj kreskantaj en la lageto. Mi metas ŝtupetaron por atingi la insulon, tio faciligas mian taskon. Cetere, unufoje mi falis en la lageton ĝis umbiliko, bone ke estis proksime de la bordo, do, mi rapide saltis el la lageto. Sed, imagu kiel mi sentu, la temperaturo ekstere estas ĉirkaŭ -2*C kaj mi devas hejmeniri, senvestiĝi kaj baniĝi. Tre malagrabla estis senvestaĝo. Kaj nun, kiam mi pensas pri tio, ĝi povus esti fininta tre malbone. Tamen, tio ne malkuraĝigis min, kaj mi daŭre konstruas ĉi tiun insuleton.

No comments: