Saturday, December 31, 2022

Memorinda tago, kaj malĝoja samtempe

La papo emerito Benedikto la 16-a mortis. Forpasis la "Mozart de la teologio" kaj la "modesta laboristo de la vinberejo de la Sinjoro". Kardinalo Joseph Ratzinger, emerita papo Benedikto la 16-a, mortis hodiaŭ en la aĝo de 95 jaroj. "Baldaŭ mi staros antaŭ la fina juĝisto de mia vivo. Rerigardante mian longan vivon, mi eble havas multajn kialojn por timi kaj zorgi, sed interne mi ĝojas, ĉar mi firme kredas, ke la Sinjoro estas ne nur justa juĝisto, sed ankaŭ amiko kaj frato, kiu jam suferis pro miaj mankoj kaj tial, kiel juĝisto, estas ankaŭ mia defendanto. Ratzinger en letero de februaro 2022.

No comments: