Thursday, February 24, 2022
Kaj tamen milito en Ukraino
Karaj amikoj, mi emocie reagis je milito en Ukraino. Nun en Eŭropo estas tre danĝera situacio. Mia lando proksime ligas kun lando Ukraino, kaj probable homoj el Ukraino migros al Pollando, nia ŝtato akceptos ilin.
Ruslando strebas detrui Ukrainon.
Kial estas milito en Ukraino? Miaopinie tio okazis, ĉar ĉefministroj, prezidentoj de okcidentaj landoj ne volis pli bone scii pri karaktero de Putin, kaj liaj imperiaj planoj. Certe ili sciis, sed ili preferis silenti. Tio estis oportuna posteno. Ja tio daŭris de 2014 jaro.
"Ne al glavo sangon soifanta" - la citaĵo el nia Himno la Espero. Ĉu devu morti multe da homoj por plenumi ambicion kelkaj personoj el Kremlo, grave Putin, ili havas propran kapricon, kaj ordonis invadon.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment