Thursday, January 6, 2022

La festo - Tri Reĝoj

Kiel kutime, de 14 jaroj okazas marŝoj dum festo de katolika festo 'Tri Reĝoj' / z okazji święta Trzech Króli/ la 6 -an de januaro. Ankaŭ en mia loĝloko tio sekvis. Post la meso komenciĝis procesia marŝo de partoprenantoj. La procesion malfermas kompreneble 'Tri Reĝoj', sekve iras aliaj personoj de tiu ĉi ceremonio: Sankta Mario, Jozefo kun eta Jesuo, anĝeloj kaj aliuloj. Marŝo aliradis al centra punkto de vilaĝo 'rondo', kie situas konstanta por tiu tempo 'Betlejema stalejo'. Tien okazis, preĝoj, deklamoj, kantoj. En mia lando similaj aranĝoj oni organizas pli ol en 950 lokoj, la plej granda okazis en Varsovio - ĉefurbo de Pollando. La vidaĵo estis bela okazo por ke demomstri alkutimiĝo al sia credo, krome tio evidentiĝis bela spektaklo por loĝantanoj, kaj eterna memoraĵo al la sekvaj popolanoj.

No comments: