Saturday, December 31, 2022

Resumi jaron 2023 tra paco en la mondo

La jaro 2022 finiĝas. Ĉiuj faras resumon de la pasinta jaro. Laŭ mi, ĝi estis malfacila kaj dolora periodo por la tuta mondo, precipe por la ukraina nacio. La milito, kiu eksplodis ĉi-jare, deĉenigita de Rusujo sur tiel granda skalo, ŝajne subite, sed ĝi estas trompa, ĉar preparoj por ĝi daŭras delonge. La imperiistoj zorge kaŝis ĝin, kovris la okulojn de gravaj politikistoj, donis malmultekostajn energifontojn, sendis trejnitajn spionojn al aliaj landoj por akiri militajn kaj politikajn informojn. Antaŭ ĉio, ili konstruis bonan bildon al la mondo. Estas surprize, ke analizistoj de aliaj landoj ne malkovris la intencojn de imperiisma Rusio. Mi volas rememori la vortojn de pola prezidento Lech Kaczyński en Tbiliso-Kartvelio en 2008, kiu avertis, ke Rusio havas teritoriajn intencojn al aliaj landoj. Li TUTE pravis.

No comments: