Tuesday, November 1, 2022

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj

La Tago de Ĉiuj Sanktuloj estas festata en katolikaj landoj. Do, hodiaŭ en tombejoj la fideluloj kunvenas por adori mortintojn, kiuj jam estas sanktuloj, sed ankaŭ preĝi, por ke ili atingu sanktecon al siaj parencoj kaj amikoj. Miaj familianoj iris al eterneco - miaj gepatroj, kaj du fratinoj kaj kvin fratoj. Mi hodiaŭ vizitis la tombojn en du tombejojn. La aliaj tomboj de miaj parencoj estas en aliaj urboj. La ĉeffestado okazas en la preĝejo, kaj poste estas preĝoj ĉe la tomboj. Estas tiel, ke la membroj kaj amikoj de la mortinto kunvenas ĉe la tombo, preĝas, metas kandelojn kaj florojn. Estas konversacioj kaj rememoroj pri mortintoj.

No comments: