Monday, December 26, 2022

Ĉu la vintro?

Hodiaŭ en mia regiono estis varme, eĉ miaj abeloj elflugis el abelujoj La hodiaŭa vetero tute ne rememorigis vintron, ĉar dum tagmezo estis sufiĉe varma la temperaturo atingis +11*C, eĉ mallonge aperis suno. Do, je la horo dektria elflugis el miaj abelujoj abelojn amase. Mi en du svarmoj donis iom da nutraĵo. Poste, blovis kaj pluvetis. Ĝis nun en mia regiono vintro daŭris mallonge de 3a ĝis 10a decembro, ĉefe frostis -6*C, tamen preskaŭ ne neĝis. Sovaĝaj anseroj ne scias kio okazas, ili flugas foje orienten, poste revenas okcidenten. Verŝajne ili perdis orientiĝon. La bildo /antaŭ du semajnoj/ montras mian abelaron en neĝa pejzaĝo.

No comments: