Wednesday, September 30, 2020

Kion fari kun ili?


 Kion mi devas fari?
Temas pri cignoj, en monato majo ĉi jaro, naskiĝis sur mia lageto 8 junaj cignaj. Ili vivis feliĉe 'sub' la flugiloj de patroj /malnovaj cignoj/, ĝis julio. Ne estas sciate, kial malnovaj cignoj forlasis lageton, kaj siajn "infanojn". Poste okazis, ke pereis du junaj cignoj, do restis nur 6. Cirkonstantoj de pereo, mi ne scias. Du foje ankoraŭ ino de junaj cignoj revenis al lageto, sed nur por  du aŭ tri tagoj. Mi memoras pasintan jaron, ke patroj kaj kvin junaj cignoj estadis ĝis la fino de aŭtuno, kaj poste ili kune forlasis lagenon. Tiam historio finiĝs feliĉe, sed nun? En nuna situacio cignaj gejunuloj estas malgrasaj, iliaj flugiloj laŭ mi ne estas tro grandaj. Ankaŭ, ili eĉ ne provas lerni flugi, tio estas modesta. Ili promenas apud la bordo de lageto, ankaŭ serĉas manĝadon. Por grasigi iliajn korpojn, mi bolias grenon kaj ĵetas en akvon, kaj ili tre volonte manĝas tion. Mi aldonu, ke lagetoj estas baritaj, kaj ĉirkaŭe estas kampoj kun plantoj de agrikulturistoj. Kaj baldaŭ venos vintro, do, ĉu ili restos?

No comments: