Wednesday, January 22, 2020

Tago de geavoj

Mi kun nepinoj, Elena, kaj Hania
En mia lando hieraŭ solenis tagon de avino, kaj hodiaŭ tago de avo. Por geavoj tio estas plezura festo. Mi hieraŭ estis ĉe mia nepo en antaŭlernejo, kie oni organizis agrablan kunvenon. Genepoj preparis por siaj geavoj: dancoj, deklamoj de versetoj, kanzonoj kaj aliaj.
Ili ankaŭ enmanigis al geavoj etajn donacojn preparitajn de ili. Prizorgantoj preparis ankaŭ por geavoj kafon, trinkaĵon kaj kukojn.
Generale tio estis impresa evento por nepoj, kaj precipe por ni geavoj. Certe, mi ne havis similan aranĝon en mia infaneco, sed tiam estis alia tempo...

No comments: