Tuesday, January 7, 2020

Ekologia produktoj

Fruktoj el mia ĝardeno
La organika movado estas unu el la plej bonaj aferoj, kiuj iam ajn okazis al la homoj. Iuj nomas ĝin tendenco, dum aliaj kredas, ke ĝi estas neceso. Toksaj kemiaĵoj estas ĉie ĉirkaŭ ni kaj tio neniel bonas. La mondo estas tiel toksa, ke laŭvorte ne eblas eviti la venenon.

Plej multaj landoj strebas efektivigi organikan agrikulturon, sed landoj havas grandajn kompaniojn kemiajn, kiu puŝas siajn toksajn produktojn al la merkatoj. Krome, estas ankaŭ landoj kiuj aprobas GMO, ĉio ĉi ne iras en bona direkto.

Mi legis, ke multe da landoj iras al produktoj de ekologia kultivado, ankaŭ en mia lando kultivistoj estas pli konsciaj pri pli sanaj kaj pli bongustas produktoj de tia metodo de kultivado. Sed oni devas prijesi, ke ĉi tiuj produkoj estas pli kostaj ol tradiciaj, krome, sur la sama kampo oni ricevas iom  malpli da produktoj.

La produktoj kemiaj: herbicidoj, pesticidoj kaŭzas, ke hormonia ekvilibro estas damaĝita, tio koncernas por multaj aliaj sanproblemoj. Ĉi tiuj produktoj estas plenplenaj de danĝeraj toksinoj, kaj ni estas konstante truditaj al ili. La malĝoja parto venas kiam vi konscias, ke ĉi tiuj produktoj kemiaj estas aprobitaj por uzo. Kiom da homoj devas morti antaŭ, ke ni konvinku pri tiu ĉi problemo, kaj ni  ŝanĝu tion?

Sed,  miaopinie afero rapide ni pozitive ne solvos, kial? La produktoj ekologiaj bezonas multe da manoj por laboro, sed homoj ne volas labori sur terkampoj, ĉar ili ne estas alkutimiĝitaj al tio. La tekniko faris, ke ni havas diversajn komplikajn maŝinojn, ke ili anstataŭas homojn en pezaj laboroj.

No comments: