Friday, January 31, 2020

La lasta tago de januaro

Bildo el mia ĝardeno
La lasta tago de monato januaro /pole,styĉeń/. Ĝi rapide trapasis, kial, ĉar simile kiel monato decembro, iliaj tagoj estis tre mallongaj en la tuta jaro, kaj tagoj estis preskaŭ sensunaj, tio kaŭzis, ke periodo tuta ne estu plaĉata.
Pardonu, kvankam, du tagoj dum januaro 16, 17 estis belaj, varmaj, sunplenaj, eĉ miaj abeloj eksentis printempon, kaj elflugis el siaj abelujoj. Ĝenerale, januaro ne memorigis vintron, en mia regiono ĝi estis senfrosta, senneĝa. La sovaĝaj anseroj tute freneziĝis, ĉar ili flugis foje por okcidento, kaj post ia tempo denove oriento. Ili certe perdis orientiĝon en propra instikto. Lagoj, riveroj ne frostiĝis. Bone, ke ĝi finiĝis.  

1 comment:

Piotr said...

Nekredeble, hodiaŭ temperaturo atingis +12*C, sed tago sensuna. Do, abeloj elflugis el siaj ujoj