Tuesday, February 4, 2020

Cignoj denove!


La cignoj revenis al mia lageto, vere, mi atendadis ilin. Nur du, verŝajne la sama maljuna paro /geedzoj/, kiu estis pasinta jaro. Sed, kvin junaj, kiuj naskiĝis sur lageto, jam ne venis por lageto.
Okaze de tio mi tradukis unu verseton de poeto A. Asnyk. La verseto tre plaĉas al mi, ĉar ĝi montras mian ĝojon.



Volupton ĉio spiras,
Kantas al vi koruso de birdoj,
En via ĉielo mankas da nuboj
Nek amaron en larmo;
La vivo per ĝojo vin salutas
Kaj ĉiu floro al vi ekfloras,
Volupton ĉio spiras!





                                                  

1 comment:

Piotr said...

Kia surprizo por mi. Je miaj okuloj hodiaŭ du novaj cignoj krozis, sekve alakviĝis sur lageton. Sed la afero estis komplika, ĉar jam estintaj atakis alvenintoj. Mi ne scias tion, kiel finiĝu afero, veŝajne novajn cignojn devos forkuri.