Thursday, December 3, 2020

La lasta monato - decembro.

 

Rapide la tempo kuras. Kaj, mi enpaŝis decembron, kial mi skribas pri tiel evidenta normalo. Ĝuste pro tio, ke por mi la tempo kuras tro rapide, eblas, ke tagoj estas tre mallongaj, sed pli grave, mi maljuniĝas. Laste, ankaŭ ne tro ofte skribas taglibron mian.
 Vetero malvolontigas al promenoj, tagoj estas grizaj, sensunaj, pluvemaj, dum novembro estis nur tri sunaj tagoj. Ĉio ĉi enkondukas dekadencan etoson. Ankoraŭ ne neĝas, kaj ne frostas.

Bildo: Sur mia lageto. Jam sen akvaj birdoj, precipe sen cignoj.

2 comments:

Daniel said...

bela lageto

Piotr said...

Dankon Daniel.
Malgraŭ vintraj tagoj, la lageto ankaŭ plaĉas al mi. Kaj precipe dum somero apud ĝi oni bone ripozas