Wednesday, August 6, 2025

Nova prezidanto de Pollando

Ekde hodiaŭ, Pollando havas novan prezidanton: Karol Nawrocki. Li servos dum kvin jarojn. Mi deziras al li multan sukceson en lia politika vivo, kaj precipe por la pola nacio.

Thursday, July 31, 2025

Nava ordo?

MI SCIVOLAS KIEL ĈI TIO FINIĜOS. Ekzistas delonga disputo pri la jurŝtato, aŭ pli precize, pri la juĝistaro en Pollando. Nova Ministro pri Justico estis nomumita.

Monday, July 28, 2025

Pluvaj tagoj

La foto montras cikonion serĉantan manĝaĵon, ĝi manĝas ĉefe musojn. Ĝi restis en ĉi tiu kampo dum ĉirkaŭ 4 horoj. Ĝi havas akran instinkton, ĉar nur kiam mi komencis falĉi, ĝi tuj transflugis. Mi falĉis la plantojn, kiujn mi semis por la abeloj, ili kreskis abunde kaj dense kaj tial estis multaj insektoj kaj ronĝuloj. Mi falĉis la gazonon vendrede,ĉar la vetero estis suna kaj mi pensis, ke post kelkaj tagoj ĝi sekiĝus kaj mi havus manĝaĵon por la kaproj. La sekvan tagon la vetero estis efektive bela kaj mi estis feliĉa. Sed poste komencis pluvi. Tamen, ekde hieraŭ vespere kaj hodiaŭ pluvis forte kaj la tuta rikolto de plantoj estas tre malsekigita. Mi scivolas ĉu la falĉitaj plantoj sekiĝos kaj taŭgos por manĝado. Ili prognozas pluvan veteron, do verŝajne ĉio putros.

Monday, June 30, 2025

La monato junio - 2025

La monato junio estis favora, se temas pri vetero, ĉar ofte sunis, kaj pluvis. Sed komence de ĝi vetero estis tre seka, poste iom ŝanĝis. Tamen ĝenerale estas sur kampoj tre seke. Egzemple en mia lageto nivelo de akvo malaltiĝis preskaŭ 0,5m. Krome, ĉi jare mi ne havos frutojn, ĉar floroj printempe frostiĝis. Kampoj de grenoj maturiĝi, kaj jam komenciĝas ieajn blankiĝi.

Thursday, June 19, 2025

Dia Korpo

Hodiaŭ estas ĵaŭdo, katolika festotago kaj katolikoj festas Corpus Christi. En mia urbo, post la Sankta Meso ni ankaŭ iris al kvar altaroj situantaj en diversaj partoj de la urbo. Estis preĝoj ĉe ĉiu altaro, kaj religiaj kantoj estis kantitaj dum la marŝo. Plej ofte, tutaj familioj ĉeestis, same kiel individuoj, kiuj dediĉis sin al preĝo kaj kanto. La foto montras la marŝon de la preĝejo al la stratoj de la urbo.

Wednesday, June 11, 2025

Pola evento

Hodiaŭ, la Reĝa Kastelo gastigis ceremonion por transdoni la atestilon pri la elekto de Karol Nawrocki kiel Prezidanto de Pollando. Por doni al ĉi tiu evento altan profilon, ĝi okazis en la reĝa kastelo. Oficialan konfirmon ankoraŭ devas doni La Supera Kortumo post ia tempo. Pardonu, pro malfacilo mi ne aperigas foton.

Thursday, June 5, 2025

Pri abeloj, junio 2025

Ni ĉiuj scias, ke abeloj estas tre laboremaj insektoj, kaj krome, homoj profitas de ilia laboro. Mielo! Tiuj, kiuj sekvas mian blogon, rimarkis, ke mi bredas abelojn kaj ĝuas ĉi tiun laboron, kvankam mi ne multe profitas de ĝi kaj mi limigos la nombron de abelujoj pro mia aĝo kaj malpliiĝanta taŭgeco. Ĉiu abelbredisto konfirmos tion, ke laboro kun abeloj bezonas multo da laboro. Nuntempe estas la reprodukta sezono por abeloj, kio signifas, ke novaj abelsvarmoj formiĝas.Nun 6 novaj abelsvarmoj formiĝis en mia abelejo. Estis hieraŭ, ke la abeloj svarmis kaj sidiĝis alte en akacio kaj sidis tie la tutan nokton, kaj dum la nokto pluvis forte. La sekva tago, hodiaŭ, estis tago suna kaj posttagmeze ili forflugis ien. Kaj do mi seniĝis de la abeloj, ĉar mi ne povis ilin malsuprenigi pro la alteco. Pro malfacilo mi ne povas sendi foton.

Monday, June 2, 2025

La majo - 2025

La monato majo jam pasis, kia ĝi estis. Nu, ĉi tiu estas mia plej ŝatata monato. Mi ŝatus mencii, ke majo de ĉi tiu jaro estis tre speciala. Komenco de la monato tre seka, neniu pluvo, malvarmo, frostoj nokte. En mia ĝardeno la fruktarboj floris, sed la floroj estis frostigitaj kaj tial ne donos fruktojn. La abeloj ankaŭ restis en la abelujoj ĉar estis malvarme kaj ili ne kolektis nektaron por fari mielon. Ĉi-jare ne estos frukto kiel tiu en la foto.

Pollando elektis Novan Prezidanton

Ni pollandanoj elektis novan prezidanton por kvin jaroj. La batalo estis longa, kaj ne certa al la fino, tio signifis de 7-a al 21 horo. Tiam daŭris tempo por elektado. Do, la tempo estis atingita, kaj oni anoncis la unuaj rezultoj, evitentiĝis, ke venkis kandidato Rafał Trzaskowski. Sed post du horoj rezultoj komencis ŝanĝigi, kaj flankon prenis la dua kandidato Karol Nowrocki /mia favorito/. Fine, tamen. oni anoncis, matene lunde/ hodiaŭ/, ke venkis Karol Navrocki. Kaj Li estos nava Prezidanto de 6-a aŭgusto. Pli mi skribos en komento

Thursday, May 8, 2025

Nova Papo - 8.05 .2025

Hodiaŭ estis elektita nova papo de la katolika eklezio. Li prenis la nomon Leono la XIV. La tutan ceremonion mi rigardis pere TV. Por mi tio estis kortuŝa evento. Precipe la parolado de nova Papo.

Saturday, May 3, 2025

Pardonu, estas eta problemo

Karaj, nun mi havas problemon kun komputilo, do komprenu mian situacion. Eblas, ke mi solvos problemon.

Wednesday, April 16, 2025

Pola reĝo Jan Kazimierz

Ĉi-foje mi ne skribos pri la pola reĝo, sed pri la juĝa proceso, kiu okazas en la domjuĝejo sur la reĝostrato de tiu nomo. La kazo koncernas min rekte, ĝi okazis hieraŭ, sed...

Saturday, April 12, 2025

Tre grava dato por poloj

Hodiaŭ, tra la stratoj de la ĉefurbo okazis marŝo por festi la 1000-an datrevenon de la Reĝlando de Pollando kaj la 500-an datrevenon de la Prusa Omaĝo. Laŭ antaŭtaksoj, partoprenis ĝis 100 000 homoj. Tio faras mirindan impreson! Krome, ĉi-okaze rekordo estis rompita kaj pli ol 1,000 paroj dancis la polonezon. La kronado de la unua reĝo, Bolesław Chrobry en 1025, do, estis trarompa momento - simbolo de suvereneco kaj fiero. Festi tian eventon ne estas nur okazo por festi. Estas bela maniero konstrui komunumon kaj plifortigi nacian identecon.

Saturday, April 5, 2025

Vetero en aprilo -2025

La unuaj tagoj de aprilo estis belaj. Surprize hieraŭ estis +20*C, do ni tre ĝojis pro tio. Sed hodiaŭ ĉio ŝanĝiĝis, kvankam estis iomete da suno sur ĉielo, sed la temperaturo hezitis inter +2 ĝis 4 gradoj, kaj ventegis, eĉ pluvis neĝo. La konatuloj tiun ĉi veteron prognozis. Multe da homoj ne kredis, ke vetero estos tiel malagrabla.

Friday, March 21, 2025

La printempo - 2025

Ĝi alvenis, sed ankoraŭ malrapide. Nun nokte iomete frostas, sed tage estas bela vetero, kaj temperaturo dum mezo de la tago +15 C La unuaj kolomboj jam aperas, kaj ili serĉas lokon por nestoj. la plej grava afero estas tia, sur kampoj tre seka grundo, ĉar vintro estis senneĝa.

Friday, February 28, 2025

Estos la paco en Ukraino?

Kverelo en Blanko Domo? Trump severe alparolas Zelensky en la Blanka Domo: Ne diru al ni kiel ni sentu. Vi estas sen kartoj, vi ludas kun la Tria Mondmilito.

Monday, February 24, 2025

Milito inter Rusio kaj Ukraino

Jes, jam pasis tri jaroj, mi perfekte memoras tiun tagon. La 24-an de februaro 2022, en Eŭropo tre grandskale komenciĝis sensenca milito. La sekvoj estas teruraj, centoj da miloj da homoj mortigitaj, eĉ pli vunditaj, materia detruo, neimagebla sufero, dramo por tre multaj homoj. Kial? Kiu respondecas pri tio? Ĉiu el ni rigardantaj povas respondi por si mem.

Friday, February 21, 2025

Kandidato por Prezidanto de Pollando - Karol Nawrocki

Unu el la kandidatoj por Prezidanto de Pollando estis en mia urbeto. La kunveno okazis hieraŭ - ĵaŭdon. La kandidato estis salutita de loĝantoj de la ĉirkaŭaj loĝantanoj kaj aliaj urboj en privata salono starante. La kandidato parolis mallonge pri la situacio en mia lando, kaj poste Ĉeestantoj trinkis kafon ili parolis pri la plej gravaj aferoj por nia lando. Mi kompreneble partoprenis dum kunveno.

Friday, January 31, 2025

La lasta tago de januaro

Jes, jam estas la lasta tago de januaro. Mi pensas al mi, la sekva monato estas post mi. Mi memoros ĉi tiun monaton kiel sufiĉe varma kompare kun aliaj januaroj en mia vivo. La lastaj kvar tagoj de ĉi tiu monato sentis kiel printempajn tagojn. Belaj, sunaj, senventaj, la abeloj elflugis el miaj abelujoj kaj ĝoje dancis. Mi ankaŭ aldonas, ke mia bonfarto estas sufiĉe bona dum la pasintaj tri tagoj, kial mi skribas pri ĝi, Ĉar noktoj precipe estis teruraj por mi pro manko de dormo kaj diversaj sanmalsanoj. Tial mi skribas en ĉi tiu taglibro tiel malofte. Sed mi devas iri antaŭen. Ĝis