Monday, June 2, 2025
La majo - 2025
La monato majo jam pasis, kia ĝi estis. Nu, ĉi tiu estas mia plej ŝatata monato. Mi ŝatus mencii, ke majo de ĉi tiu jaro estis tre speciala. Komenco de la monato tre seka, neniu pluvo, malvarmo, frostoj nokte. En mia ĝardeno la fruktarboj floris, sed la floroj estis frostigitaj kaj tial ne donos fruktojn.
La abeloj ankaŭ restis en la abelujoj ĉar estis malvarme kaj ili ne kolektis nektaron por fari mielon.
Ĉi-jare ne estos frukto kiel tiu en la foto.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment