Monday, June 2, 2025

Pollando elektis Novan Prezidanton

Ni pollandanoj elektis novan prezidanton por kvin jaroj. La batalo estis longa, kaj ne certa al la fino, tio signifis de 7-a al 21 horo. Tiam daŭris tempo por elektado. Do, la tempo estis atingita, kaj oni anoncis la unuaj rezultoj, evitentiĝis, ke venkis kandidato Rafał Trzaskowski. Sed post du horoj rezultoj komencis ŝanĝigi, kaj flankon prenis la dua kandidato Karol Nowrocki /mia favorito/. Fine, tamen. oni anoncis, matene lunde/ hodiaŭ/, ke venkis Karol Navrocki. Kaj Li estos nava Prezidanto de 6-a aŭgusto. Pli mi skribos en komento

1 comment:

Piotr said...

En Pollando fakte ekzistas du politikaj partioj, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj pli malgrandaj sociaj kaj politikaj partioj kaj movadoj. Unu el ili estas dekstra partio bazita sur kristanaj valoroj, la alia partio sur liberal-centraj valoroj.
La nuna novelektita prezidanto reprezentas dekstrajn valorojn, sed ankaŭ respektas aliajn valorojn, kiujn honestaj homoj reprezentas. Li kandidatiĝis por prezidanto kiel civitana kandidato.