Saturday, December 13, 2025

Jes, tiel estis

Ni ofte revenas al datrevenoj, kaj hodiaŭ estas tia tago. Ekzakte antaŭ 44 jaroj, la tiama registaro trudis "militjuron". Mi bone memoras tiun periodon kaj memorigas miajn infanojn kaj nepojn pri ĉi tiu evento, sed nepoj ankoraŭ ne plene komprenas ĝin. Nun la nuntempa opozicio nomas la nunan registaron la "registaro de la 13-a de decembro". Kial? Ĉar la nuna registaro formiĝis la 13-an de decembro 2023. Ĉi tiu komparo aludas al la reĝimo, kiu validis antaŭ 44 jaroj.

No comments: