Monday, July 28, 2025

Pluvaj tagoj

La foto montras cikonion serĉantan manĝaĵon, ĝi manĝas ĉefe musojn. Ĝi restis en ĉi tiu kampo dum ĉirkaŭ 4 horoj. Ĝi havas akran instinkton, ĉar nur kiam mi komencis falĉi, ĝi tuj transflugis. Mi falĉis la plantojn, kiujn mi semis por la abeloj, ili kreskis abunde kaj dense kaj tial estis multaj insektoj kaj ronĝuloj. Mi falĉis la gazonon vendrede,ĉar la vetero estis suna kaj mi pensis, ke post kelkaj tagoj ĝi sekiĝus kaj mi havus manĝaĵon por la kaproj. La sekvan tagon la vetero estis efektive bela kaj mi estis feliĉa. Sed poste komencis pluvi. Tamen, ekde hieraŭ vespere kaj hodiaŭ pluvis forte kaj la tuta rikolto de plantoj estas tre malsekigita. Mi scivolas ĉu la falĉitaj plantoj sekiĝos kaj taŭgos por manĝado. Ili prognozas pluvan veteron, do verŝajne ĉio putros.

No comments: