Wednesday, January 22, 2020

Tago de geavoj

Mi kun nepinoj, Elena, kaj Hania
En mia lando hieraŭ solenis tagon de avino, kaj hodiaŭ tago de avo. Por geavoj tio estas plezura festo. Mi hieraŭ estis ĉe mia nepo en antaŭlernejo, kie oni organizis agrablan kunvenon. Genepoj preparis por siaj geavoj: dancoj, deklamoj de versetoj, kanzonoj kaj aliaj.
Ili ankaŭ enmanigis al geavoj etajn donacojn preparitajn de ili. Prizorgantoj preparis ankaŭ por geavoj kafon, trinkaĵon kaj kukojn.
Generale tio estis impresa evento por nepoj, kaj precipe por ni geavoj. Certe, mi ne havis similan aranĝon en mia infaneco, sed tiam estis alia tempo...

Tuesday, January 7, 2020

Ekologia produktoj

Fruktoj el mia ĝardeno
La organika movado estas unu el la plej bonaj aferoj, kiuj iam ajn okazis al la homoj. Iuj nomas ĝin tendenco, dum aliaj kredas, ke ĝi estas neceso. Toksaj kemiaĵoj estas ĉie ĉirkaŭ ni kaj tio neniel bonas. La mondo estas tiel toksa, ke laŭvorte ne eblas eviti la venenon.

Plej multaj landoj strebas efektivigi organikan agrikulturon, sed landoj havas grandajn kompaniojn kemiajn, kiu puŝas siajn toksajn produktojn al la merkatoj. Krome, estas ankaŭ landoj kiuj aprobas GMO, ĉio ĉi ne iras en bona direkto.

Mi legis, ke multe da landoj iras al produktoj de ekologia kultivado, ankaŭ en mia lando kultivistoj estas pli konsciaj pri pli sanaj kaj pli bongustas produktoj de tia metodo de kultivado. Sed oni devas prijesi, ke ĉi tiuj produkoj estas pli kostaj ol tradiciaj, krome, sur la sama kampo oni ricevas iom  malpli da produktoj.

La produktoj kemiaj: herbicidoj, pesticidoj kaŭzas, ke hormonia ekvilibro estas damaĝita, tio koncernas por multaj aliaj sanproblemoj. Ĉi tiuj produktoj estas plenplenaj de danĝeraj toksinoj, kaj ni estas konstante truditaj al ili. La malĝoja parto venas kiam vi konscias, ke ĉi tiuj produktoj kemiaj estas aprobitaj por uzo. Kiom da homoj devas morti antaŭ, ke ni konvinku pri tiu ĉi problemo, kaj ni  ŝanĝu tion?

Sed,  miaopinie afero rapide ni pozitive ne solvos, kial? La produktoj ekologiaj bezonas multe da manoj por laboro, sed homoj ne volas labori sur terkampoj, ĉar ili ne estas alkutimiĝitaj al tio. La tekniko faris, ke ni havas diversajn komplikajn maŝinojn, ke ili anstataŭas homojn en pezaj laboroj.

Monday, January 6, 2020

Katolika festo - Tri Reĝoj

Katolika preĝejo hodiaŭ celebras feston de Tri Reĝoj: Kacper, Melhior kaj Baltazar. Ĉi Tri Reĝoj laŭ tradicio reprezentis tri kontinentojn: Eŭropon, Azion kaj Afrikon 
Ĉi Reĝoj alvenis al novnasiĝita Jesuo Kristo por klini, laŭdi kaj honorigi Lin.

Ankaŭ, en mia lando por memorigi ĉi tempojn antaŭ 2 mil jaroj nia popolo dum strataj marŝoj memoras pri tio en 900  diversaj lokoj.