Monday, June 30, 2025
La monato junio - 2025
La monato junio estis favora, se temas pri vetero, ĉar ofte sunis, kaj pluvis. Sed komence de ĝi vetero estis tre seka, poste iom ŝanĝis. Tamen ĝenerale estas sur kampoj tre seke. Egzemple en mia lageto nivelo de akvo malaltiĝis preskaŭ 0,5m. Krome, ĉi jare mi ne havos frutojn, ĉar floroj printempe frostiĝis. Kampoj de grenoj maturiĝi, kaj jam komenciĝas ieajn blankiĝi.
Thursday, June 19, 2025
Dia Korpo
Hodiaŭ estas ĵaŭdo, katolika festotago kaj katolikoj festas Corpus Christi. En mia urbo, post la Sankta Meso ni ankaŭ iris al kvar altaroj situantaj en diversaj partoj de la urbo. Estis preĝoj ĉe ĉiu altaro, kaj religiaj kantoj estis kantitaj dum la marŝo.
Plej ofte, tutaj familioj ĉeestis, same kiel individuoj, kiuj dediĉis sin al preĝo kaj kanto.
La foto montras la marŝon de la preĝejo al la stratoj de la urbo.
Thursday, June 12, 2025
Wednesday, June 11, 2025
Pola evento
Hodiaŭ, la Reĝa Kastelo gastigis ceremonion por transdoni la atestilon pri la elekto de Karol Nawrocki kiel Prezidanto de Pollando. Por doni al ĉi tiu evento altan profilon, ĝi okazis en la reĝa kastelo. Oficialan konfirmon ankoraŭ devas doni La Supera Kortumo post ia tempo. Pardonu, pro malfacilo mi ne aperigas foton.
Tuesday, June 10, 2025
Thursday, June 5, 2025
Pri abeloj, junio 2025
Ni ĉiuj scias, ke abeloj estas tre laboremaj insektoj, kaj krome, homoj profitas de ilia laboro. Mielo! Tiuj, kiuj sekvas mian blogon, rimarkis, ke mi bredas abelojn kaj ĝuas ĉi tiun laboron, kvankam mi ne multe profitas de ĝi kaj mi limigos la nombron de abelujoj pro mia aĝo kaj malpliiĝanta taŭgeco. Ĉiu abelbredisto konfirmos tion, ke laboro kun abeloj bezonas multo da laboro. Nuntempe estas la reprodukta sezono por abeloj, kio signifas, ke novaj abelsvarmoj formiĝas.Nun 6 novaj abelsvarmoj formiĝis en mia abelejo. Estis hieraŭ, ke la abeloj svarmis kaj sidiĝis alte en akacio kaj sidis tie la tutan nokton, kaj dum la nokto pluvis forte. La sekva tago, hodiaŭ, estis tago suna kaj posttagmeze ili forflugis ien. Kaj do mi seniĝis de la abeloj, ĉar mi ne povis ilin malsuprenigi pro la alteco. Pro malfacilo mi ne povas sendi foton.
Monday, June 2, 2025
La majo - 2025
La monato majo jam pasis, kia ĝi estis. Nu, ĉi tiu estas mia plej ŝatata monato. Mi ŝatus mencii, ke majo de ĉi tiu jaro estis tre speciala. Komenco de la monato tre seka, neniu pluvo, malvarmo, frostoj nokte. En mia ĝardeno la fruktarboj floris, sed la floroj estis frostigitaj kaj tial ne donos fruktojn.
La abeloj ankaŭ restis en la abelujoj ĉar estis malvarme kaj ili ne kolektis nektaron por fari mielon.
Ĉi-jare ne estos frukto kiel tiu en la foto.
Pollando elektis Novan Prezidanton
Ni pollandanoj elektis novan prezidanton por kvin jaroj. La batalo estis longa, kaj ne certa al la fino, tio signifis de 7-a al 21 horo. Tiam daŭris tempo por elektado. Do, la tempo estis atingita, kaj oni anoncis la unuaj rezultoj, evitentiĝis, ke venkis kandidato Rafał Trzaskowski. Sed post du horoj rezultoj komencis ŝanĝigi, kaj flankon prenis la dua kandidato Karol Nowrocki /mia favorito/. Fine, tamen. oni anoncis, matene lunde/ hodiaŭ/, ke venkis Karol Navrocki. Kaj Li estos nava Prezidanto de 6-a aŭgusto.
Pli mi skribos en komento
Subscribe to:
Posts (Atom)