Monday, April 22, 2019

Pri ekologio - ĉiam aktuala temo

poeto kaj Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979)

 “Plej Granda Honto

“Patrin’ Naturo, mi – Poet’ kaj ido
Via, en vian sinon, mi envenas.
Sufiĉas vin rigardi, mi ekvidas
Mizeron grandan sur la homa vojo.

“Kaj mi konstatas tian malprudenton,
Kaj antaŭ vi, Patrino, mi rekonas:
La homo, nur, makulas vian helon
Per la mensog’ cinika pri progreso!

“Antaŭ via grandega malavaro,
Serena, absolute admirinda,
La homa vanto tute malaperas...

“Kaj ho Patrin’ Naturo, min hontigas,
Se mi rigardas vin kiel Patrinon,
Ke estas mi mem unu el la homoj!”


Autoro de poemo: Alziro Zarur

No comments: