Sunday, April 28, 2019

Cignoj kovas sur mia lageto

Ĝi dolĉe dormas
Printempo jam longe komenciĝis, do ĉio ekster nia hejmo vekiĝas  por la vivo en la naturo, tio daŭras de jaroj, vero komprenebla.
Nur gravas, ke ni homoj ne malhelpu, kaj ne ĉerpu tro forte koron de naturo. Mi apartenas al homoj, kiuj protektas la naturon, nune trafis al mi granda feliĉo, ĉar sur mia lageto kovas cignojn. Ili, pli konvene ĝi, jam sidas tri semajnojn. Kaj, mi preskaŭ ne alproksimiĝas al nesto, ĉar cigno- ino malpaciencas. Sur la foto, ni vidas, ke ĝi estas dormanta, jes, ĝi senmuvas, nur iam levas kolon. Vircigno naĝas kaj ofte baniĝas, kiam ĝi min vidas tuj naĝi al sia edzino. Tio estas amuza.
Ankaŭ aliaj birdoj kovas sur akvo: anasoj, fulikoj. Ĝenerale ĉiuj birdoj vivas en la paco, nutraĵo por ili sufiĉos, mi tiel pensas.
Ĝi esprimas sian ĝojon
Ho! naturo ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela

2 comments:

Anonymous said...

Cignoj estas belaj birdoj

Piotr said...

Jes, Ili estas belaj, kaj fortaj birdoj